tradukoj:
be bg br ca cs de el en es fr hu nl pl pt ru
*leĝ/o [1]
*leĝo
- 1.
-
Deviga decido, proklamita de plej supera ŝtata aŭtoritato,
ordonanta aŭ malpermesanta ion:
la civilaj, politikaj, kriminalaj, konstituciaj leĝoj;
leĝo pri minejoj;
doni, fari, voĉdoni, nuligi leĝon;
leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas
[2];
leĝofaranto, leĝodonanto;
leĝo pasintaĵon ne tuŝas
[3];
popola kutimo havas valoron de leĝo
[4];
nesciado de leĝo neniun pravigas
[5].
- 2.
- (komune)
Deviga regulo:
la leĝoj de la dececo, de la mondumaj rilatoj, de la moralo,
de la ĝentileco;
la leĝo de la pli forta;
deziro leĝojn ne konasZ;
laŭ ĉiuj leĝoj de la arto
[6].
- 3.
- naturleĝo
la leĝoj de la naturo, de la fiziko;
fonetikaj leĝoj
principo
leĝa
- 1.
-
Rilata al leĝo:
la leĝa forto, povo.
- 2.
- laŭleĝa
leĝa decido;
sur leĝa bazo
[7];
leĝaj elektojZ;
lia leĝa edzinoZ;
leĝaj, neleĝaj infanoj;
leĝe kaj rajte
[8].
leĝaro
-
Kolekto aŭ sistemo de leĝoj, referencaj por iu homgrupo:
leĝaro pli justa inter homoj
[9].
leĝisto
-
Profesiulo sperta pri la leĝoj kaj iliaj aplikoj.
leĝigi
- 1.
-
Igi laŭleĝa:
(laŭ)leĝigi situacion, siajn rajtojn, pretendojn,
eksteredzecan
infanon.
- 2.
-
Doni leĝojn al:
leĝigi popolonZ;
leĝigi la fundamentojn de la teroZ.
kontraŭleĝa
-
Neleĝa, ne konforma al leĝo:
kontraŭleĝa decido, entrepreno.
laŭleĝa
-
Konforma al leĝoj, permesita de la leĝoj.
leĝa 2
leĝoforta
-
Same deviga kiel leĝo:
leĝoforta dekreto.
leĝoscienco
-
Scienco pri leĝoj kaj iliaj aplikoj.
juro
kepleraj leĝoj
[10]
- Keplero;
elipso,
radiusvektoro,
granda duonakso.
naturleĝo,
natura leĝo
-
Konstanta universala regulo,
kiun oni rigardas nepre okazanta
en fenomenoj de la naturo:
La naturleĝo de gravito, kiel konate, estis malkovrita
... de Neŭtono
[11];
en la ĉina lingvo troveblas multaj proverboj pri agrikulturo
kaj meteologio ..., parto
el ili ja konformas al la natura leĝo
[12].
tradukoj
anglaj
~o 2.:
rule;
~o 3.:
principle;
~o:
law;
~a 2.:
lawful;
~a:
legal;
~aro:
laws, statutes;
~isto:
lawyer;
~igi 1.:
legalize;
~igi 2.:
give laws to;
kontraŭ~a:
illegal;
laŭ~a:
legal;
~oforta:
by force of law;
~oscienco:
legal science, jurisprudence, law;
kepleraj ~oj:
Kepler's laws.
belorusaj
~o:
закон;
~a:
законны;
~aro:
заканадаўства;
~isto:
законьнік, юрыст;
~igi 1.:
узаконіць, легітымізаваць;
~igi 2.:
даць закон;
kontraŭ~a:
незаконны, процізаконны, супрацьзаконны, нелегальны;
laŭ~a:
законны, легальны;
~oforta:
які мае сілу закону;
~oscienco:
заканазнаўства;
kepleraj ~oj:
законы Кеплера.
bretonaj
~o:
lezenn;
~a:
lezennel;
~aro:
lezennaoueg;
~isto:
gwiraour, lezennour;
~igi 1.:
lezennekaat;
~igi 2.:
reiñ lezennoù da;
kontraŭ~a:
enep al lezenn;
laŭ~a:
hervez al lezenn;
~oscienco:
gwir;
kepleraj ~oj:
lezennoù Kepler.
bulgaraj
~o:
закон.
ĉeĥaj
~o:
zákon.
francaj
~o:
loi;
~a:
légal, licite;
~aro:
législation;
~isto:
juriste, légiste;
~igi 1.:
légaliser, légitimer;
~igi 2.:
donner des lois;
kontraŭ~a:
illégal, illicite;
laŭ~a:
légal, licite;
~oforta:
ayant force de loi;
~oscienco:
droit (sci.);
kepleraj ~oj:
lois de Kepler;
natur~o,
:
loi de la nature.
germanaj
~o:
Gesetz;
~a 1.:
gesetzlich;
~a:
legal;
kontraŭ~a:
illegal;
laŭ~a:
legal;
~oscienco:
Rechtswissenschaft;
kepleraj ~oj:
Keplersche Gesetze.
grekaj
~o:
νόμος;
~a:
νόμιμος;
~igi:
νομιμοποιώ.
hispanaj
~o:
ley;
~a:
legal;
~aro:
legislación;
~igi:
legalizar;
kontraŭ~a:
ilegal;
laŭ~a:
legal.
hungaraj
~o:
törvény;
~isto:
jogtudós;
~igi 1.:
törvényesít;
kontraŭ~a:
törvényellenes, illegális;
laŭ~a:
törvényes, törvényszerű;
~oforta:
törvényerejű;
~oscienco:
jogtudomány;
kepleraj ~oj:
Kepler-törvények.
katalunaj
~o:
llei;
~a:
legal;
~aro:
legislació;
~igi:
legalitzar;
kontraŭ~a:
il·legal;
laŭ~a:
legal.
nederlandaj
~o:
wet;
~a:
wettelijk, wettig;
~isto:
rechtsgeleerde;
~igi 1.:
wettigen;
~igi 2.:
wetten geven aan;
kontraŭ~a:
onwettig;
laŭ~a:
wettig;
~oforta:
wetskracht hebbend;
~oscienco:
rechtsgeleerdheid.
polaj
kepleraj ~oj:
prawa Keplera.
portugalaj
~o:
lei;
~a:
lei;
~igi:
legalizar;
kepleraj ~oj:
Leis de Kepler.
rusaj
~o 3.:
закономерность;
~o:
закон;
~a:
законный;
~aro:
законодательство;
~isto:
законник, юрист;
~igi 1.:
узаконить, легитимизировать;
~igi 2.:
дать закон;
kontraŭ~a:
противозаконный, незаконный, нелегальный;
laŭ~a:
законный, легальный;
~oforta:
имеющий силу закона;
~oscienco:
законоведение, право (наука);
kepleraj ~oj:
законы Кеплера.
[^Revo]
[legx.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.29 2011/08/29 18:10:09 ]