tradukoj: bg de en fr hu nl pl pt ru sv

9kod/o Z

9kodo

1.
SCI Sistemo de signoj aŭ signaloj por prezenti mesaĝojn aŭ ordonojn; MAR internacia marista signalkodo; morsa kodo; KOMP sepbita kodo; BIO gena kodo. SUB:alfabeto, Askio, ĉifro, signaro, Unikodo
2.
Grupo da signoj, identiganta ion laŭ iu kodo 1: strekkodo [1]; ISBN-kodo de libro; ESP UEA-kodo de samideano; serurkodo. VD:numero
3.
KOMP Programo en maŝina lingvo.
4.
[2]JUR Kodekso3, kolekto da leĝoj: civila kodo [3]; komerca kodo [4]; kriminala kodo [5]; veturkodo [6].

Rim.: La vorto „kodo“ estas uzata kaj por la koda sistemo, kaj por la kodita mesaĝo aŭ programo, kaj por apartaj elementoj de la koda sistemo („la kodo de litero “ ktp); iam tio estas ĝena, kaj imitante la anglan iuj diras „kodigo“ por la kodosistemo; tio estas evitinda, ĉar „kodigo“ havas alian sencon.

9kodi

(tr)
Prezenti per kodo 1: kodita mesaĝo; askie kodita ĉeno; kodado. SUB:ĉifri

kodero

SCI[7]
Unu el la signoj aŭ grupo de signoj en kodo 1.

kodigi

JUR
Fari leĝojn, kutimojn ktp parto de jura kodo: kodigi familiajn leĝojn.

9malkodi

(tr)
Analizi koditaĵon por ĝin kompreni aŭ malĉifri.

kodoprezento

KOMP[8]
Maniero plukodi datumon, koditan per iu kodo, uzante alian kodon, konvenan por datumtransmeto aŭ alia celo. Rezulte la datumo estas kodita per kompono de kodoj: por transmeti aŭ konservi tekstojn koditajn en Unikodo oni plej ofte uzas la kodoprezenton UTF-8.
Rim.: Oni nepre ne diru „kodigo“ tiusence, ĉar tia naiva paŭsado de la angla termino ne donas la bezonatan sencon en Esperanto...

kodrompisto

KOMP Fiulo kiu ŝtelаs programojn aŭ pasvortojn.

morsa kodo, morskodo

TEL Kodo, en kiu la signoj estas prezentataj per diversaj kaj diverslongaj kombinaĵoj de nur du bazaj signoj, ekz-e punkto kaj streko, longa kaj mallonga ekbriloj ks. VD:Morso

poŝtkodo, poŝtokodo

POSX Literoj aŭ ciferoj sisteme aranĝitaj por indiki sur poŝtaĵoj la adresan areon: oni tute ŝanĝis la sistemon de poŝtkodoj en germanujo je la 1a de ĉi tiu monato [9].

telefonkodo

TEL Тelefona antaŭkodо por indiki la telefonan reton de certa lando аŭ urbo.

strikodo

TEK Kodo prezentanta literojn per strioj pli aŭ malpli dikaj, diverse interspacigataj, legata per kamerao kaj aparatoj: ... strikodoj presitaj sur ĉiu varo vendita en la butikoj [10].

tradukoj

anglaj

~o: code; ~i: code, encode; ~igi : codify; mal~i: decode; ~oprezento: encoding; ~rompisto : cracker.

bulgaraj

telefon~o: код.

francaj

~o 1.: code, alphabet , codage, encodage; ~o 2.: code, identifiant; ~o 3.: code; ~o 4.: code; ~i: coder, encoder; ~ero: élément de code, mot-code, codet; ~igi : codifier; mal~i: décoder; ~oprezento: codage, encodage; ~rompisto : cracker, hacker, pirate; morsa ~o, : code Morse, morse; poŝt~o, : code postal; stri~o: code-barre. internacia marista signal~o: code international de signaux; gena ~o: code génétique; strek~o: code-barres; ISBN-~o: code ISBN; civila ~o: Code civil; komerca ~o: Code de commerce; vetur~o: Code de la route; ~ado: codage, encodage.

germanaj

~o 1.: System, Alphabet, Kode, Code; ~o 2.: Kennung, Geheimtext, Kode, Code; ~o 3.: Text, Kode, Code; ~o 4.: Kodex, Gesetzbuch; ~i: kodieren, verschlüsseln; ~igi : kodifizieren; mal~i: entkodieren, entschlüsseln; ~rompisto : Kodebrecher, Codebrecher, Hacker, Cracker; morsa ~o, : Morsecode; poŝt~o, : Postleitzahl, PLZ; telefon~o: Vorwahl.

hungaraj

~o 4.: kód, kódszám, jelkódex, törvénykönyv, szabálygyűjtemény; ~i: kódol; ~ero: kódelem, kódszó; ~igi : törvénybe foglal, kodifikál; mal~i: dekódol, kódot megfejt; ~oprezento: kódolás ; ~rompisto : kódfeltörő, cracker, krekker, számítógépes kalóz; morsa ~o, : morzeábécé; poŝt~o, : (postai) irányítószám. internacia marista signal~o: nemzetközi jelkódex; gena ~o: genetikai kód; strek~o: vonalkód; ISBN-~o: ISBN-kód; serur~o: zárkód; civila ~o: polgári törvénykönyv ; komerca ~o: kereskedelmi kódex; kriminala ~o: büntető törvénykönyv; vetur~o: KRESZ; ~ado: kódolás.

nederlandaj

~o 1.: code; ~o 2.: code; ~o 3.: code; ~o 4.: wetboek; ~i: coderen; ~ero: codewoord; ~igi : codificeren; mal~i: decoderen; ~oprezento: codering; ~rompisto : kraker; morsa ~o, : morsealfabet; poŝt~o, : postcode; telefon~o: kengetal; stri~o: streepjescode. gena ~o: genetische code; strek~o: streepjescode; ISBN-~o: ISBN-code; serur~o: cijfercode, lettercode; civila ~o: burgerlijk wetboek; komerca ~o: handelswetboek; kriminala ~o: strafwetboek; vetur~o: verkeersregels, verkeersreglement.

polaj

~o 1.: kod, kodowanie; ~o 2.: kod, identyfikator, numer; ~o 3.: kodmprogramu; ~o 4.: kodeks; ~i: kodować, zakodowywać; ~ero: element kodu; ~igi : kodyfikować; mal~i: odkodowaywać, rozkodowywać; ~oprezento: reprezentacja kodowa, kodowanie; ~rompisto : haker; morsa ~o, : alfabet Morse'a; poŝt~o, : kod pocztowy; telefon~o: numer kierunkowy; stri~o: kod paskowy. internacia marista signal~o: kod sygnałowy; gena ~o: kod genetyczny; civila ~o: Kodeks Cywilny; komerca ~o: Kodeks Handlowy, Prawo Handlowe; vetur~o: Kodeks Ruchu Drogowego.

portugalaj

~o: código.

rusaj

~o 1.: код, кодировка; ~o 2.: код; ~o 3.: код; ~o 4.: кодекс; ~i: кодировать ; ~igi : кодифицировать ; mal~i: раскодировать , декодировать ; ~oprezento: кодировка; ~rompisto : взломщик (компьютерный) ; morsa ~o, : азбука Морзе, морзянка.

svedaj

poŝt~o, : postkod.

fontoj

1. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono
2. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
3. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto
4. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto
5. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
6. Plena Ilustrita Vortaro
7. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
8. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono
9. G. W. Partlow: Germanaj poŝtkodoj, soc.culture.esperanto, 1993-07-19
10. -: semajnfino en Aylesford, EAB Update, 2008-01 ĝis 03

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Endas enkonduki la signifon de mallongigo ISBN.
      [MB]
    
pri ~o 4.:
     Necesus klarigi la signifon de „kriminala kodo“.
      Mi ne konas la francan tradukon. Povas esti "code pénal",
      sed la napoleona kodo enhavis ankaux iun "code d'instruction
      criminelle".
      [MB]
    
pri ~ero:
    KompLeks vastigas la biologian terminon "kodono" (SPIV) por
    ĝin uzi ĉi-sence.
    [MB]
  
pri ~oprezento:
    Mi ne komprenas, kial la difino aludas al "plukodado": oni ja foje
    bezonas plukodi (kodi koditajxon), sed oni por tio tutsimple uzas
    duan kodon. La eventuala distingo inter "kodoprezento" kaj "kodo 1",
    same kiel inter la anglaj "code" kaj "encoding" (se oni ekskluzivas
    ties agan sencon: kodado), estas tre malgranda: la unua aludas al la
    maniero kodi, dum la dua prezentas la sistemon, laux kiu oni
kodas...
    Sxajnas al mi, ke oni povus diri "kodo"
    preskaux cxie, aux "kodadmaniero", se ial necesus emfazi la nuancon.
    [MB]
    PS: "Kompono" en la difino ne estas difinita. Por cxi tiu matematika
    senco REVO uzas "kunligo". "Transmeti" kaj "transmeto" ekzistas en
    KompLeks, sed ne en REVO.
  
pri kod/o :
  La JUR-senco neniel rilatas al la SCI/KOMP-sencoj, kaj devas aperi
  kiel homonimo -- supozeble en aparta artikolo.
  [Sergio]

[^Revo] [kod.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.32 2009/11/08 17:30:48 ]