tradukoj: be ca de en es fr nl pt ru

2koncept/o

koncepto

FIL
Abstrakta kaj ĝenerala ideo, mensa bildo pri io: la koncepto pri tempo, pri spaco; en la animo de l' princo, la unuan fojon en lia vivo, aperis malklara, sed potenca koncepto pri la ŝtato [1]; la sennaciisma koncepto estas ja tro nova, ne sufiĉe klarigita, por ke ĝi povu esti ĝuste komprenata kaj mense alcelata [2]; mi havis neniun klaran koncepton pri mia individuo [3].
Rim.: Oni nepre ne uzu la vorton „koncepto“ en la senco de malneto.
Rim.: La radiko aperas en [4] kun verba karaktero kaj eble tial ankoraŭ troveblas ekzemploj de uzo kun senco pli proksima al „konceptado“: temas nun difini la pozicion de „Liberiga Stelo“ rilate al la diversaj organizoj, kiuj havas similan koncepton kaj batalas por renversi la kapitalistan ordon [5].

koncepti

(tr)
1.
Formi koncepton, akiri pri io mensan bildon, komprenon, konscion: la homo bezonas percepti antaŭ ol koncepti; nur tion oni povas esprimi klare, kion oni klare konceptas; urĝas ankaŭ eldoni literaturon konceptitan laŭ sennacieca, vere humana spirito [6]; mi konis homojn, kiuj sen koncepti la kvinan dimension aŭ ion ajn faris perfektajn miraklojn koncerne la plivastigon de sia loĝejo [7]. VD:bildigi (al si)
2.
TEK(evitinde) =projekti 2 la firmao IDT, fabrikanto de enaparataj MIPS-arkitekturaj procesoroj, konceptis x86-kongruan blaton „WinChip“ [8].

koncepta

Rilata al koncepto(j), al konceptado: ankaŭ ĉi-terene liaj lingva kreopovo kaj koncepta originaleco estas grandiozaj [9].

konceptado

Ago koncepti, maniero koncepti: feliĉe, laŭ mia konceptado, ne estas problemo, ĉar [Esperanto] iras, kien ĝi iru, nome: al la fina venko [10]; ĝi estas unu el tiuj studoj kiujn ni serĉas por instigi la kreskon de konceptado [11]; (evitinde) per pli bona konceptado (projektado) de fasadoj oni povus plibonigi: (A) la elekton de materialoj, kaj (B) la formon de la fasado rilate al la distribuo de la akvo kaj la malpuraĵoj sur kaj en la fasado [12]. VD:intelekto, imago.

konceptaro

FIL
Aro de interrilatantaj konceptoj: [Zamenhof,] deksesjara knabo-ateisto, revante pri la bono de la homaro kaj ne havante ĝustan ideon pri la vojoj de homara evoluo, devis por savi sian idealisman konceptaron, reveni al dio kaj religio [13]; nun vi povas kompreni min kiam mi parolas pri tiu parto de la konceptaro kiun oni povas kompreni nur se oni uzas dialektikan argumentadon [14].

konceptebla

Kiun eblas koncepti: [la ago de la romano] disvolviĝas en nun apenaŭ koncepteblaj foroj de la kosmo [15]; la bezono krei mondskale alian fortrilaton ebligis ĝis nun krei aliancojn antaŭe nekoncepteblajn [16]. VD:imagebla, kredebla

mondkoncepto

Mensa bildo pri la mondo, kia ĝi estas aŭ devus esti: Vitalij opiniis necesa trudi al Olga sian mondkoncepton [17]; eble la plej grava profito, kiun mi ricevis el mia uzado de Esperanto, estas drasta ŝanĝo de mia mondkoncepto [18].

tradukoj

anglaj

~o: concept.

belorusaj

~o: канцэпцыя.

francaj

~o: concept, conception, idée, notion; ~i 1.: concevoir, appréhender, créer, échafauder, élaborer, former, imaginer, se représenter, se figurer, voir; ~a: conceptuel, de concept; ~ado: conception, élaboration, création, représentation, vision; ~aro: système conceptuel, ensemble des concepts; ~ebla: concevable, envisageable, imaginable, pensable; mond~o: conception du monde, vision du monde. ne~ebla: inconcevable, inenvisageable, inimaginable, impensable.

germanaj

~o: Konzept; ~i 1.: konzipieren; ~ado: Konzeption.

hispanaj

~o: concepto; ~i 1.: concebir; ~a: conceptual, de concepto; ~ado: concepción; ~ebla: concebible. ne~ebla: inconcebible.

katalunaj

~o: concepte; ~ado: concepció.

nederlandaj

~o: opvatting, concept, begrip; ~i 1.: een begrip vormen, concipiëren; ~i 2.: ontwerpen; ~a: vormend, conceptueel; ~ado: conceptie, het concipiëren, visie; ~aro: het geheel van opvattingen; ~ebla: begrijpelijk, voorstelbaar, denkbaar; mond~o: wereldbeeld. ne~ebla: onbegrijpelijk, onvoorstelbaar, ondenkbaar.

portugalaj

~o: conceito, idéia.

rusaj

~o: концепция; ~i 1.: постигать, представлять себе; ~a: концептуальный; ~ado: восприятие, представление; ~aro: система концепций, система представлений; ~ebla: мыслимый, вообразимый, представимый; mond~o: картина мира, мировосприятие.

fontoj

1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 11
2. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Internaciismo ― Sennaciismo
3. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Dua promenado
4. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto
5. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Nia pozicio
6. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Nia ĉefa tasko
7. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 22
8. F. Arnaud: Intel alfrontas konkurencon, Monato
9. Ch. Declerck: Dua kvaropo, sproniva kiel la unua, Monato
10. C. Piron: Kien Esperanto?, http://www.helsinki.fi/~jslindst/piron_raumo.html
11. Platono trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 7
12. F. van Mook: Pluvo sur fasadoj de konstruaĵoj, La Domo 1997-10
13. E. Drezen: Zamenhof, Religiaj konceptoj de Zamenhof
14. Platono trad. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 6
15. I. Ertl: Terra, Originala literaturo Esperanta
16. trad. V. Lutermano: Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2003-11
17. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 6
18. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, , J. Brozovsky: Kial Usonano uzas Esperanton, leciono 24a

administraj notoj

pri ~o:
    Indus doni pli fakan kaj pli nefakan difinojn.
    [MB]
  

[^Revo] [koncep.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.14 2009/09/03 16:31:14 ]