tradukoj: be de en es fr hu nl pt ru

*imag/i [1]

*imagi

(tr)
1.
Ree prezenti al si en la spirito antaŭe viditajn bildojn, antaŭe perceptitajn sentumaĵojn aŭ antaŭe spertitajn sentojn tiel intense, ke ni kredas ilin vidi, percepti aŭ senti: tio estis pli terura ol ĉio, kion oni povas imagi; imagu (al vi) la timigan bruladon; imagu mian ĝojon ĉe tiu vido; imagu vin sur mia loko, kion vi farus?. VD:koncepti, pentri.
2.
Krei bildojn aŭ scenojn ne ekzistantajn en realo, kombinante elementojn tiritajn el la memoro: oni ne scias kion imagi por lin distri; la poeto imagis, ke post sia morto Jeanne d'Arc reaperas antaŭ la reĝo; imagi alian finon por la komedio; ĝi estas nur imagita rakonto. VD:supozi, fantazii.

imago, imagado, imagemo, imagpovo

Kapablo imagi:
1.
havi viglan, malfortan imagon;
2.
malsanulo pro imago; lia ekscitita imago faris al li petolaĵon [2]; tiu poeto havas drastan imagadon.

imagaĵo, imago

1.
Antaŭe vidita bildo aŭ antaŭe spertita percepto aŭ sento intense reaperanta en spirito: la vortoj elvokas en nia spirito pli aŭ malpli precizajn imagaĵojn; en fundo de la arbaroj min sekvas la imagaĵo de mia amato. SIN:bildo 1.d
2.
Nereala bildo aŭ sceno konstruita de la spirito: la realo ofte superas ĉiujn imagaĵojn; tra la aero flugas misteraj fantomoj, ili estas imagoj de tempo estonta, de tempo tute nova [3]; tiu historio estas bazita nur sur imagaĵoj. VD:fantazio, ĥimero 2, iluzio, revo, utopio.

imaga

1.
Koncernanta la imagon: la imaga povo, forto.
2.
Ekzistanta nur en la imago; nereala, falsa: imaga malsano; imagaj sukcesoj; ni volas vivi en la penso de aliaj homoj per imaga vivo.

imagebla

Kiun eblas imagi. VD:konceptebla

imagema

Havanta grandan kaj facilan imagpovon: imagema fabelisto, mensogulo.

neimagebla

Ne povanta esti imagata, superanta ĉian imagaĵon: neimagebla sufero, krueleco.

Rim.: Imago havas sencon pli ampleksan ol fantazio, kiu estas nur ia speco de imago. Krome fantazio enhavas preskaŭ ĉiam la ideon de kaprico, amuzo, petolado, kiu ne havas imago: oni fantazias fabelon aŭ kabaretan vivgazeton, sed oni imagas romanan aŭ draman intrigon. Imagi diferencas de koncepti per tio, ke imagi supozas ĉiam konkretan prezenton, dum koncepti koncernas abstraktan ideon: la senfinecon de la spaco aŭ la kvardimensiecon de la mondo oni povas koncepti, sed ne imagi.

tradukoj

anglaj

~i: imagine; ~o, , , : imagination; ~aĵo, : image, mental image; ~a 2.: imaginary, imagined; ~ebla: imaginable; ~ema: imaginative; ne~ebla: unimaginable, inconceivable.

belorusaj

~i: уяўляць; ~o, , , : уяўленьне; ~aĵo, : уява, вобраз, уяўленьне; ~a 2.: уяўны; ne~ebla: няўяўны, неймаверны.

francaj

~i: imaginer; ~o, , , : imagination, invention; ~aĵo, : imagination, chimère, invention; ~a: de l'imagination, imaginaire; ~ebla: imaginable; ~ema: imaginatif, inventif; ne~ebla: inimaginable.

germanaj

~i: sich vorstellen, sich einbilden; ~o, , , 1.: Vorstellungskraft, Einbildung, Fantasie; ~aĵo, : Vorstellung; ~a 2.: eingebildet, imaginär; ~ema: fantasievoll; ne~ebla: unvorstellbar.

hispanaj

~i: imaginar; ~o, , , : imaginación; ~a 2.: imaginario; ~ema: imaginativo; ne~ebla: inimaginable.

hungaraj

~i: képzel, elképzel; ~o, , , : képzelőerő, fantázia; ~a 1.: képzelő-; ~a 2.: képzeletbeli; ~ema: nagy képzelőerővel bíró, nagy fantáziájú; ne~ebla: elképzelhetetlen.

nederlandaj

~i: zich verbeelden; ~o, , , 1.: verbeeldingskracht; ~aĵo, : verbeelding; ~a 2.: denkbeeldig, imaginair; ~ema: fantasievol; ne~ebla: onvoorstelbaar.

portugalaj

~i: imaginar; ~o, , , : imaginação (capacidade de imaginar); ~aĵo, : imaginação; ~a 2.: imaginário; ~ebla: imaginável; ~ema: imaginativo; ne~ebla: inimaginável.

rusaj

~i: воображать, представлять себе; ~o, , , : воображение; ~a 1.: (сила, свойство) воображения; ~a 2.: воображаемый, мнимый; ~ema: изобретательный, одарённый богатым воображением; ne~ebla: невообразимый.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
3. Zamenhof: Parolo antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer, 1905

[^Revo] [imag.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2010/09/05 16:30:36 ]