tradukoj:
be de en es fr hu nl pt ru
*projekt/o
*projekto
- 1.
-
Ideo proponata kiel efektivigota:
li faras ĉiam belajn projektojn, kiujn li forgesas la
morgaŭon;
kiuj estas viaj projektoj por la somero?B
intenco,
volo
Rim.:
Tiun difinon kaj ekzemplojn mi opinias malbonaj. Laŭ mia
lingvosento projekton oni faras ne nur por si mem, sed
ankaŭ
por la aliaj (kiuj ĝin akceptu), dum planon oni povas fari
kaj por sia persona uzo (plano de verkota romano, de
feria vojaĝo), kaj por la aliaj.
[Sergio Pokrovskij]
- 2.
-
Propono prezentata al instanco aŭ al la publiko kiel plano
por efektivigi ideon:
projekto de reorganizo de l' esperantistaro;
ofte aperas diversaj, rapide bakitaj kaj rapide mortantaj
lingvaj
projektoj kaj projektetojZ.
programo1,
plano1
- 3.
-
Teksto proponata al kompetenta instanco kiel bazo de
definitiva decido:
projekto de leĝo;
la projekton de la Bulonja rezolucio verkis Zamenhof;
viajn rimarkigojn pri la normoprojekto sendu al la
indikita adreso.
malneto
- 4.
-
La tuta teĥnika dokumentaro, entenanta precizajn kaj
definitivajn decidojn, priskribanta la konstruon de koncerna
produkto por la celo de ties realigo, la kostojn kaj la
tempolimojn; la desegnaĵoj, la kalkuloj, la
klarigoj ktp, necesaj por fabrikado aŭ konstruado:
projekto de pontoB;
laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi
fervojo estas
konstruota en la daŭro de du jaroj
[1].
projekti
(tr)
- 1.
-
Intenci fari ion klare difinitan:
ĉi tiu serio iasence estas provo ŝtopi la
breĉon lasitan por la neplenumo de antaŭmilite
projektita „Franca Antologio“
[2].
- 2.
-
Fari projekton4:
Japanio projektis kaj parte realigis novan grandan
insulon surloke de iama Mariana Insularo
[3];
la nova stadiono, projektita de Kenzo Tange
[4].
lingvoprojekto
-
Prezento de la bazoj de arta lingvo ankoraŭ ne uzata:
la studentoj, sen iu ajn antaŭprepariĝo, dum seminaria horo
devis skizi la bazon de propra, surloke inventita lingvoprojekto
[5].
tradukoj
anglaj
~o 3.:
draft;
~o 4.:
design document, technical specification;
~i 1.:
plan;
~i 2.:
design.
belorusaj
~o:
праект;
~i 1.:
плянаваць, намервацца;
~i 2.:
праектаваць.
~o de leĝo:
законапраект.
francaj
~o:
projet;
~i:
projeter;
lingvo~o:
projet de langue.
germanaj
~o:
Projekt, Vorhaben;
~i:
planen, vorhaben.
hispanaj
~o:
proyecto;
~i:
proyectar.
hungaraj
~o:
tervezet, projekt;
~i:
tervezetet készít, megtervez.
~o de leĝo:
törvénytervezet.
nederlandaj
~o:
plan, ontwerp, project;
~i:
plannen, ontwerpen;
lingvo~o:
taalproject.
portugalaj
~o:
projeto, projecto.
rusaj
~o 1.:
замысел, план;
~o:
проект;
~i 1.:
замыслить, задумать, планировать;
~i 2.:
проектировать.
~o de leĝo:
законопроект.
fontoj
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §25.2.
Don Harlow: „La Mezepoka Periodo“
de Gaston Waringhien, Berklia Ligilo, majo 1987.3.
Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, Parto 3a, ĉap.
2a.4.
L. Stražnickas: Entuziasmulo pri Japanio, Monato5.
K. Smidéliuszs: Interlingvistiko vivproksime, en: Studoj pri interlingvistiko. - Kava-Pech, 2001
[^Revo]
[projek1.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.21 2009/10/30 17:30:54 ]