tradukoj: be de en es fr hu nl pt ru

9konekt/i

9konekti

(tr)
ELEKOMPTEK
Tiamaniere kunigi, interligi objektojn per ia kondukilo aŭ tubo, ke ili funkciu kiel partoj de unu tuto (de cirkvito, de komputila aŭ telefona reto ktp.): li konektis la komputilon kun la poŝtelefono per kablo; ĉi tiu kablo konektas partojn de la cirkvito; la paciento estas konektita al artefarita reno. VD:komuti, kupli, munti.

9konekto

Ago konekti aŭ stato esti konektita: mi havas (ret)konekton; konekto mankas; la konekto perdiĝis; aŭtomata konekto.

konektilo

ELEKOMPTEK[1]
Ilo sur objekto, al kiu eblas alfiksi kondukilon por konekti kun ĝi aliajn objektojn.

konektite

KOMP
Reĝimo de komputa sistemo aŭ ties parto (ekz-e desegnilo), ĉe kiu ĝian funkciadon stiras ĉefa komputilo (= malaŭtonome). ANT:senkonekte
Rim.: Oni ankaŭ aplikas tiun vorton al homo uzanta komputilon konektitan al la Interreto: hieraŭ ŝi pasigis la tutan tagon konektite.

9malkonekti

(tr)
ELEKOMPTEK
Ĉesigi, rompi konekton: malkonekti aparaton.

senkonekte

KOMP
Reĝimo de aparato funkcianta sendepende je la ĉefa komputilo. SIN:aŭtonomeANT:konektite

tradukoj

anglaj

~ilo: connector; ~ite: on-line; sen~e: off-line.

belorusaj

~i: злучаць, падключаць; ~o: злучэньне, падключэньне; ~ilo: канэктар, злучальнік; ~ite: у неаўтаномным рэжыме, неаўтаномна, падключана, он-лайн; sen~e: у аўтаномным рэжыме, аўтаномна, оф-лайн.

francaj

~i: connecter, brancher, raccorder; ~o: connexion, branchement; ~ilo: connecteur; ~ite: (en mode) connecté, en connexion; mal~i: déconnecter, débrancher; sen~e: (en mode) déconnecté, hors connexion.

germanaj

~i: koppeln, kuppeln, verbinden; ~o: Verbindung; ~ite: verbunden, online.

hispanaj

~i: conectar; ~o: conexión; ~ilo: conector, enchufe, puerto; ~ite: conectado, -a, en linea; mal~i: desconectar, desenchufar; sen~e: autónomamente, fuera de linea, sin conexión.

hungaraj

~i: csatlakoztat, összekapcsol; ~o: csatlakozás, összekapcsolás, kapcsolat; ~ite: csatlakozva, on-line; sen~e: kapcsolat nélkül, off-line.

nederlandaj

~i: verbinden; ~o: verbinding, contact; ~ilo: stekker, steker; ~ite: verbonden, online; mal~i: het contact verbreken; sen~e: niet verbonden, offline.

portugalaj

~i: conectar, ligar.

rusaj

~i: соединять, подключать; ~o: соединение, подключение; ~ilo: коннектор, разъём, соединитель; ~ite: в оперативном режиме, неавтономно, он-лайн; mal~i: разъединить, отсоединить, отключить; sen~e: автономно, офф-лайн.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, ĵako

[^Revo] [konekt.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2010/06/08 16:30:19 ]