tradukoj: be ca cs de el en fr hu nl pl pt ru sk sv

vektor/o

vektoro

1.TEZ
MAT[1] Elemento de modulovektora spaco.
2.TEZ
FIZ Fizika grando, difinita per sia intenseco kaj direkto; la vektoro 1 (en la kutima tri- aŭ kvar-dimensia spaco) ĝin prezentanta: rapido-vektoro; ondo-vektoro. ANT:skalaro.
3.TEZ
KOMP Unudimensia tabelo. SUB:ĉeno
Rim.: Iuj programlingvoj disponigas kaj vektorojn, kaj opojn; tiuj lastaj, tamen, povas enteni diverstipajn anojn.

vektoraTEZ

MAT[2]FIZ
Rilata al vektoro, al vektora spaco; estanta vektoro: vektora grando, kampo.

nulvektoroTEZ

MAT[3]
La vektoro, estanta la nulo de la koncerna modulo.

radiusvektoroTEZ

MAT[4]
(de punkto P en afina spaco, rilate al rimarkinda punkto O) La vektoro P-O, aŭ la streko OP: la du radiusvektoroj de punkto sur elipso (rilate al ties fokusoj); areoj trairataj de radiusvektoro de planedo (rilate al la centro de gravitaj fortoj) dum egalaj daŭroj estas egalaj (dua keplera leĝo).

Rim.: Ĉi tiu termino, ne tre klare analizebla, devenas tra la naciaj lingvoj el latinaĵo signifanta „radio, kiu estas portanto“, kaj ne estas hazardo, se Bricard [5] konas la terminon sub formo „vektora radio“. Nemirinde do, ke en naciaj lingvoj la termino ofte montras al iu streko kun ofta glito al „longo de tiu streko“ (vd polusa distanco, kiu en pluraj lingvoj nomiĝas „radiusvektoro“, sed ŝajne ne en Esperanto). La ideo, ke „radiusvektoro“ povas esti vektoro, supozeble estiĝis pro renverso de la etimologia interpreto, t.e. „radiusa vektoro“.

tradukoj

anglaj

~o: vector; ~a: vector, vectorial; nul~o: null vector; radius~o: position vector, radius vector.

belorusaj

~o: вэктар; ~a: вэктарны.

ĉeĥaj

nul~o: nulový vektor.

francaj

~o: vecteur; ~a: vectoriel; nul~o: vecteur nul; radius~o: vecteur de position, rayon vecteur.

germanaj

~o: Vektor; ~a: Vektor-, vektoriell; nul~o: Nullvektor; radius~o: Ortsvektor, Radiusvektor.

grekaj

~o: διάνυσμα; ~a: διανυσματικός.

hungaraj

~o: vektor, egydimenziós tömb; ~a: vektor-, vektoriális; nul~o: nullvektor; radius~o: helyvektor, rádiuszvektor, vezérsugár.

katalunaj

~o: vector; ~a: vectorial; nul~o: vector nul; radius~o: radi vector.

nederlandaj

~o: vector.

polaj

~o: wektor; ~a: wektorowy; nul~o: wektor zerowy; radius~o: wektor wodzący.

portugalaj

~o: ve(c)tor; ~a: ve(c)torial.

rusaj

~o: вектор; ~a: векторный; nul~o: нулевой вектор, нуль-вектор; radius~o: вектор-радиус, радиус-вектор.

slovakaj

~o: vektor; ~a: vektorový.

svedaj

~o: vektor.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26, „segmento direktita“
2. Plena Ilustrita Vortaro
3. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
4. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
5. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 33

administraj notoj

pri ~a:
    Kontroli trd de. [MB]
  

[^Revo] [vektor.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2012/01/02 19:10:17 ]