tradukoj:
be de en es fr hu it nl pl pt ro ru tr vo
*egal/a [1]
*egala
- 1.
-
Havanta saman grandon, samajn dimensiojn, saman kvanton,
saman valoron, kiel tio, kun kio oni ĝin komparas:
du kvantoj, egalaj je tria, egalas unu la alian;
nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al saĝo
[2];
ne respondu al malsaĝulo, por ke vi mem ne
fariĝu egala al li
[3];
neegalaj peziloj
[4].
- a)
-
Restanta sama, kia ĝi mem estis antaŭe, ne varianta
kiaj ajn estas la cirkonstancoj:
egala animo;
egala humoro, paŝo, pulso, voĉo.
- b)
-
Prezentanta samajn kvalitojn, do nenian motivon por esti
preferata, t.e. indiferenta:
egale ĉu vi estas riĉa aŭ
senhavaZ;
egale kiam li venos, kien li iros;
tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ
neZ.
- 2.
- (evitinde)
Simila, sama:
nomo egala sed esenco mala [5];
la senco de tiu prepozicio estas ĉiam egalaZ;
ĉiu litero estas elparolata ĉiam
egaleZ.
- 3.
- a)
- [6]
(p.p. du aroj)
Tiaj, ke ĉiu elemento de unu estas elemento de alia:
la aro de reelaj radikoj de polinomo
X2-1 estas egala al
{-1,1}.
Rim.:
Pli ĝenerale, en moderna matematiko, du objektoj estas
egalaj, se ili estas absolute nedistingeblaj, do havas precize
la samajn ecojn. La egalecon de du objektoj
a
kaj b oni signas per a =
b
(a egalas al bo, aŭ: a egalas bo-on,
aŭ: a egal bo).
- b)
- [7](tradicia lingvaĵo en elementa
geometrio)
(p.p. du
geometriaj figuroj)
Tiaj, ke „movante“ unu el la figuroj, eblas igi
ĝin
koincidi kun la alia; pli
rigore: la figuroj estas
pozitive
izometriaj:
du egalaj strekoj estas samlongaj;
se du trianguloj havas tri duope egalajn laterojn,
ankaŭ ili estas egalaj;
reguloj pri egaleco de trianguloj.
egali
(x)
-
Esti egala al:
suspekto pruvon ne egalas[8];
lia merito ne egalas al liaj pretendoj.
egalaĵo
[9]
-
Skribaĵo, kiu asertas egalecon de du matematikaj objektoj:
A = B;
la egalaĵo u2 = -1 estas
malvera
por ĉiu reelo u;
el du egalaĵoj eblas produkti trian, adiciante
ambaŭ
iliajn flankojn.
neegalaĵo
[10]
-
Skribaĵo, kiu asertas neegalecon de du matematikaj
objektoj, aŭ montras ordo-rilaton inter ili:
u2+1 > u;
la neegalaĵo u2 ≥
u
estas malvera por ĉiu reelo en intervalo ]0,1[;
se multipliki ambaŭ flankojn
de
reela neegalaĵo per negativa nombro, necesas
ŝanĝi ĝian sencon.
egaligi
(tr)
-
Igi egala:
koncerne tiun virinon, kiu ... perdis la estimon al
si mem, sin mem egaligis al sentaŭga polvo
[11].
egalismo
-
Socia doktrino celanta, ke ĉiuj homoj havu egalajn
kondiĉojn en iuj el la kampoj politika, ekonomia, jura...:
Ĉinio emfazis egalismon dum distribuado
[12];
egalismo ― tio estas viva programo, en kiu ĉiuj
devas roli egale
kaj nemulte, kaj neniu povas ludi grandan romantikan rolon
[13].
fekegala
- (frazaĵo) (vulgare)
Tute indiferenta:
farindas pli gravaj aferoj ol diskuti ĉu la
damnitaj supersignoj skribiĝu per h, x aux unikode
... tio estas fekegala
[14].
kontraŭegala
[15]
-
(p.p. du elementoj de grupo kun
adicie signata operacio)
Tiaj, ke ĉiu el ili estas
neŭtriganto de la alia.
kontraŭegalo
-
Neŭtriganto rilate
al adicie signata operacio:
ĉiu elemento en adicia grupo havas kontraŭegalon;
la nulo egalas al sia kontraŭegalo;
kontraŭegalo de bildigo f
(la bildigo,
kiu ĵetas x al la kontraŭegalo de
f(x)).
Rim.:
Ni ne trovis fonton por tiu termino, nek alian terminon por la
nocio, sed ĝi tre nature deriviĝas de la aŭtoritata
„kontraŭegala“ per kutima en matematiko rekta
substantivigo de adjektivoj.
kontraŭegaligebla
-
(p.p. elemento en adicie signata
monoido)
Tia, ke ekzistas ĝia
kontraŭegalo:
en la aro de naturaj entjeroj nur la nulo estas
kontraŭegaligebla.
senegala
-
Unika, nekomparebla.
tutegale
- 1.
-
Tute egale, ne gravas:
ili (du kronoj) estos haveblaj ie ajn, tutegale kie
[16].
- 2.
-
Modala vorto signifanta
„malgraŭ la dirita, ĉio restas senŝanĝa“,
„ĉiel ajn, tio ne gravas“ ktp:
sed tutegale tio estas nur personaj opinioj de la
parolintoj
[17];
kvankam poste estis malkovrite, ke en multaj virusoj
genetika informo povas esti kodita en RNA (ribonukleata
acido), tutegale la esenco de la malkovro de Avery ne
ŝanĝiĝis
[18].
tagnoktegaleco
- ekvinokso
en la tago de la somera tagnoktegaleco, ĉirkaŭ la naŭa
horo vespere, ... antaŭ la pordego de l' templo
haltis du vojaĝantaj pastroj
[19].
tradukoj
anglaj
~a:
equal;
~aĵo:
equation;
ne~aĵo:
inequation, inequality;
kontraŭ~a:
opposite;
kontraŭ~o:
opposite element, additive inverse;
kontraŭ~igebla:
with an opposite;
tut~e 1.:
no matter;
tut~e 2.:
all the same;
tagnokt~eco:
equinox.
belorusaj
~a:
роўны, аднолькавы, такі ж самы, аднастайны;
~aĵo:
роўнасьць;
ne~aĵo:
няроўнасьць;
~igi:
ураўноўваць;
kontraŭ~a:
супрацьлеглы;
sen~a:
непараўнальны;
tagnokt~eco:
раўнадзенства.
francaj
~a 3.:
égal;
~a:
égal, pareil;
~i:
égaler, être égal;
~aĵo:
égalité;
ne~aĵo:
inégalité;
~igi:
égaliser;
~ismo:
égalitarisme;
fek~a :
complètement égal;
kontraŭ~a:
opposé;
kontraŭ~o:
opposé;
kontraŭ~igebla:
admettant
un opposé;
sen~a:
incomparable, sans égal;
tagnokt~eco:
équinoxe.
germanaj
~a:
gleich, egal;
~i:
gleichen;
~aĵo:
Gleichung;
ne~aĵo:
Ungleichung;
~igi:
angleichen, ausgleichen;
kontraŭ~a:
entgegengesetzt, entgegengesetzt gleich, gegengleich;
kontraŭ~o:
entgegengesetztes Element;
tagnokt~eco:
Tagundnachtgleiche, Äquinoktium.
hispanaj
~a:
igual;
~i:
es igual a;
~aĵo:
igualdad;
ne~aĵo:
desigualdad;
~igi:
igualar;
tagnokt~eco:
equinoccio.
hungaraj
~a:
egyenlő, változatlan, közömbös;
~i:
egyenlő;
~aĵo:
egyenlőség;
ne~aĵo:
egyenlőtlenség;
~igi:
egyenlővé tesz, kiegyenlít, egalizál;
kontraŭ~a:
ellentett;
kontraŭ~o:
ellentett;
kontraŭ~igebla:
ellentettje képezhető;
sen~a:
példátlan;
tagnokt~eco:
napéjegyenlőség.
italaj
tagnokt~eco:
equinozio.
nederlandaj
~a:
gelijk;
~i:
gelijk zijn;
~aĵo:
gelijkheid;
ne~aĵo:
ongelijkheid;
~igi:
gelijkmaken, egaliseren;
~ismo:
egalitarisme;
kontraŭ~a:
tegengesteld;
sen~a:
zonder gelijke;
tagnokt~eco:
dag-en-nachtevening.
polaj
~a 1.:
jednakowy, równy, taki sam;
~a a:
taki sam, równy;
~a b:
jednaki, jednakowy;
~a a:
równy;
~a b:
(figura)
przystająca;
~i:
równać się, dorównywać, sprostać;
~aĵo:
równość, równanie;
ne~aĵo:
nierówność;
~igi:
równać, zrównywać, wyrównywać;
~ismo:
egalitaryzm;
kontraŭ~a:
przeciwny;
kontraŭ~o:
element przeciwny;
sen~a:
niezrównany, nie mający sobie równych;
tagnokt~eco:
równonoc, ekwinokcjum.
portugalaj
~a a:
igual, parelho;
tagnokt~eco:
equinócio.
rumanaj
~a:
egal;
tagnokt~eco:
ziua egală cu noaptea.
rusaj
~a a:
однообразный, ровный;
~a:
равный, одинаковый;
~aĵo:
равенство;
ne~aĵo:
неравенство;
~igi:
уравнять;
kontraŭ~a:
противоположный;
kontraŭ~o:
противоположный элемент;
sen~a:
несравненный;
tut~e:
всё равно;
tagnokt~eco:
равноденствие.
turkaj
tagnokt~eco:
ekinoks, gün gece eşitliği.
volapukaj
~a:
leigik.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 8:113.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:44.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:235.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta6.
La Nova Plena Ilustrita Vortaro, jekci: sur~o7.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 258.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta9.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 1510.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 1511.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta12.
Ĉina Radio Internacia:
Reprezentantoj de TPK..., 2005-03-1013.
S. Lem, trad. K. Duŝenko, trad. J. Finkel:
Surloka esploro, [vidita en 2006]14.
P. Oberndorfer:
Grava propono, sce, 2000-03-1915.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 716.
S. Engholm: Al Torento, 193017.
D. Cibulevskij: PridiskutoMonato18.
V. Lemelev: Eltrovo de prionojMonato19.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 1a
[^Revo]
[egal.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.49 2011/05/11 12:10:10 ]