tradukoj: be de en es fr hu it nl pl pt ru sv

1ideal/a

ideala

Konforma al la ideo, kiun ni havas pri perfekteco: idealaj formoj; ideala beleco, perfekteco; ideala virino.

idealo

1.
La plej alta perfekteco, kiun oni povas imagi sed neniam plene atingi: la idealo revita de la poeto; konstanta paco estas plej nobla idealo de la homaro.
2.
MAT[1] (de ringo R) Tia adicia subgrupo I de R, ke al ĝi apartenas ĉiuj produtoj a×b (maldekstra idealo), b×a (dekstra idealo), aŭ a×b kaj b×a (ambaŭflanka idealo) por ajna elemento a en I kaj b en R: en la ringo de entjeroj la obloj de p konsistigas ambaŭflankan idealon. VD:subringo;VD: Ecoj de idealo: ĉefa, maksimuma, prima.

idealigi

Doni al io aŭ iu idealan karakteron: ne estas bone tro idealigi la mondon kaj la homojn, ĉar tio preparas kruelajn elreviĝojn.

3idealismo

1.
Celado al idealo, al perfekteco; senzorgo pri la reala vulgara vivo. VD:spiritualismo.
2.
(evitinde) FIL Ideismo.
3.
BELA Koncepto pri arto kiel tradukanto de ia idealo, ne kiel imitanto de la realo. ANT:realismo.

idealistoZ

1.
Homo, kiu celas al idealo, ne zorgante pri la krudaj faktoj de la vivo. ANT:materialisto, realisto.
2.
(evitinde) FIL Ideisto.

ĉefideala

MAT
(p.p. ringo) Tia, ke ĉiuj ĝiaj idealoj estas ĉefaj.
Rim.: Kelkaj aŭtoroj postulas krome, ke la ringo estu komutecaintegra.

senideala

Ne zorganta pri idealo, atenta nur pri la materia flanko de la mondo.

tradukoj

anglaj

~a: ideal; ~o 1.: ideal; ~o 2.: ideal; ĉef~a : principal ideal (ring).

belorusaj

~a: ідэальны; ~o: ідэал; ~igi: ідэалізаваць; ~ismo: ідэалізм; ~isto: ідэаліст; sen~a: безыдэйны.

francaj

~a: idéal; ~o 1.: idéal; ~o 2.: idéal; ~igi: idéaliser; ~ismo: idéalisme; ĉef~a : principal.

germanaj

~a: ideal; ~o 1.: Ideal; ~o 2.: Ideal; ĉef~a : Hauptideal-(ring).

hispanaj

~a: ideal; ~igi: idealizar; ~ismo: idealismo; ~isto: idealista.

hungaraj

~a: eszményi, idealális; ~o 1.: eszmény, idealál; ~o 2.: ideál; ~igi: eszményít, idealalizál; ~ismo: idealizmus; ~isto: idealista; ĉef~a : főideális; sen~a: eszmények nélküli, anyagias.

italaj

~a: ideale; ~o: ideale; ~igi: idealizzare; ~ismo: idealismo; ~isto: idealista; ĉef~a : ideale principale (mat.) ; sen~a: realista (concreto/pratico).

nederlandaj

~a: ideaal; ~o: ideaal; ~igi: idealiseren; ~ismo: idealisme; ~isto: idealist; sen~a: materialistisch.

polaj

~o 2.: ideał; ĉef~a : ideałów głównych.

portugalaj

~a: ideal; ~o 1.: ideal; ~igi: idealizar; ~ismo: idealismo; ~isto: idealista.

rusaj

~a: идеальный; ~o: идеал; ~igi: идеализировать ; ~ismo: идеализм; ~isto: идеалист; ĉef~a : (кольцо) главных идеалов; sen~a: безыдейный.

svedaj

~a: ideal; ~o 1.: ideal; ~igi: idealisera; ~ismo: idealism; ~isto: idealist.

fontoj

1. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §165

administraj notoj

pri ~ismo:
    Temas pri oficiala radiko, ne pri derivajxo. [MB]
  
pri ~isto:
    Cxu derivajxo? [MB]
  

[^Revo] [ideal.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.27 2009/04/01 16:30:30 ]