tradukoj: be bg cs de en es fr hu id nl pt ru sv tp
Malfermaĵo en muro de urbo, konstruaĵo, ĉambro, en flanko de
veturilo aŭ maŝino por lasi en- kaj el-iron:
li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo
[1];
ĉe la eniro tra la pordojZ;
centporda Tebo;
aĉeti siajn biletojn je la pordo de l' teatro.

Plato, kiu fermas pordan spacon, kaj klape aŭ glite formoviĝas
por
ebligi trairon:
ŝlosi la pordon
[2];
vitra, krada pordo;
kolere fermi pordonZ;
(frazaĵo)
frapi ĉe la pordo de iu
(sin turni al iu petante helpon aŭ konsilon);
(frazaĵo)
lasi malfermita la pordon (rezervi la eblon) por
novaj
traktadoj;
la pordoj de ŝranko, forno.
flugilo 5,
klapego
Ĉefa pordo de domo, de
fortika urbo, por paso de veturiloj:
kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis
en
la korton
[3];
kiam li venis al la pordego de la urbo, la gardistoj demandis,
ĉu ili devas anonci lin al la reĝino
[4].
Granda enirejo en
konstruaĵo,
kiun fermas pordego:
la malluma figuro de la virino kuris [...] tra la
arkaĵan
pordegejon de la domo
[5].
Pordo kun
balge
faldebla fermaĵo.

ŝovpordo
Pordo kun
klape
movebla fermaĵo:
vi konstruis klappordon, per kiu mi povis faligi miajn
[...] amatinojn en profundakvan puton
[10].
Pordo kun
vertikale levebla fermaĵo, ekzemple en kluzon.
Kuŝa pordo en planko
super ŝtuparo aŭ alirebla per ŝtupetaro:
ĝi eltiris la feran bolton el la fermita plankpordo kaj
ŝtelece
malsupreniris al la malliberulo
[12].
Pordo kun
fermaĵo egale puŝebla aŭ tirebla, kiun risorto aŭtomate
relokas.
Pordo kun
flanken ŝovebla fermaĵo.
Fera akseto, kiun oni fiksas ĉe pordofosto kaj ĉirkaŭ
kiu turniĝas ringo (pordhokringo) fiksita ĉe la
klapego de pordo aŭ fenestro:
la grizulo trapasante alkroĉiĝis al la pordohoko kaj peceto
da
felo elŝiriĝis
[15].
ĉarniro.
Prefere transporti al "hoko". PIV1 citas plurajn ekzemplojn
de "hoko" sola kun la senco "pordhoko".
Cetere "~hokringo" estas stranga. Mi ne vidas tiun ĉi
parton de la ĉarniro kiel ringon, sed ja prefere kiel ingon.
Supozeble temas pri tajperaro en PV. GDFE subtenas tiun
impreson, tradukante fr. "paumelle" al "pordohokingo". Tiu
termino meritas apartan drv.
[MB]