tradukoj: be de en es fr hu nl pt ru

*plan/o [1]

*planoTEZ

1.TEZ
Antaŭe pripensita kaj ordigita aranĝo de efektivigota verko aŭ entrepreno: la plano de tiu romano estas konfuza; skizi grandiozan planon de propagando; intence kaj kun antaŭpretigita plano ili neniel volus malutili al iuZ; senplana aktiveco estas nur vana moviĝemo VD:metodo, programo 1, projekto 2
2.
Desegno prezentanta konstruon, urbon aŭ regionon kaj montranta la situacion, la proporciojn kaj la rilatojn de la diversaj partoj: gvidlibro kun planoj kaj ilustraĵojB.
3.TEZ
Rilata malproksimeco en kiu troviĝas vidaĵoj aŭ en kiu estas perspektive metataj reprezentaĵoj en desegno aŭ pentraĵo: la figuro de la unua plano estas belega; la montoj, kiuj formas la lastan planon; troviĝi sur la antaŭa planoZ; (figure) stari sur la unua planoZ; (figure) tiu okazo metis sur la unuan planon (plej gravigis) la ideon pri lingvo internacia; (figure) ni devas meti niajn personajn gustojn sur la lastan planonZ VD:ebeno, fono, perspektivo, scenejo

planiTEZ

(tr)
Fari planon 1: li planis vojaĝi al Oriento, tamen la unua mondmilito ... devigis lin veturi al Finnlando [2]; se estis planita murdo, kiu planis ĝin? [3];

planiloTEZ

Rimedo por fari planojn 1:
a)
KOMP Aplika programo en persona komputilo aŭ poŝkomputilo ebliganta manipuli negrandan datumbazon por registri kaj plani aranĝojn, taskojn, renkontiĝojn ktp.
b)
KOMP Vojoplanilo, programo por plani itineron: kiam loknomo ne estas plene aŭ ĝuste skribita, la vojoplanilo revenos al vi kun listo da nomoj, el kiuj vi povas fari specifan elekton [4]

laborplano

POL Plano, per iu oni kunordigas laboradon dum difinita daŭro aŭ por difinta celo: strategia laborplano estas kiel fruktarbo - eĉ tiu plej bone plantita ne donos fruktojn, se oni nur observos anstataŭ ĉiujare flegi ĝin [5].

tradukoj

anglaj

~o: plan; ~ilo a: organizer; ~ilo b: route planner.

belorusaj

~o: плян; ~i: плянаваць; ~ilo: пляніроўшчык.

francaj

~o: plan; ~i: planifier; ~ilo a: organiseur; ~ilo b: logiciel de navigation; labor~o: feuille de route, plan stratégique.

germanaj

~o 1.: Plan; ~o 2.: Plan; ~i: planen.

hispanaj

~o 1.: plan; ~o 2.: plano; ~o 3.: plano; ~i: planear.

hungaraj

~o 1.: terv; ~o 2.: tervrajz; ~o 3.: plán; ~i: tervez; ~ilo a: organizer; ~ilo b: úttervező.

nederlandaj

~o: plan; ~i: ontwerpen; ~ilo a: organizer; ~ilo b: routeplanner.

portugalaj

~o: plano.

rusaj

~o: план; ~i: планировать; ~ilo: планировщик.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. N. Aroloviĉ: La homo de la kosma konscio, Monato
3. R. Rotsaert: Kiu kulpas pri la morto de Lumumba?, Monato
4. Shell-vojoplanilo
5. J. Pleadin: Josip Pleadin unua el postrestintoj, libera folio, 2010-04-14

[^Revo] [plan.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2012/02/23 01:10:07 ]