tradukoj:
be cs de el en es fr he hu nl pt ru sv tp vo
*vol/i [1]
*voli
(tr)
- 1.
-
Havi deziron, intencon, decidon, senti bezonon pri io aŭ iu:
voli aŭ nevoli neniu malpermesas
[2];
mi havas ĉiam la kapablon voli, sed ne ĉiam la
forton realigi;
kiu volas, tiu povasB;
viro, kiu ne scias voli;
volu, kion vi volas;
(frazaĵo)
kion oni volas, tion oni povas
[3];
(frazaĵo)
volanta kruro ne laciĝas de kuro
[4].
Rim.:
Kontraste al
deziri1,
voli ofte implicas intencon fari ion por realigi la deziratan.
- 2.
-
Strebante al io,
koncentri sian atenton je ago, por ke ĝi
efektiviĝu; intenci, decidi fari ion:
mi volas diri al vi la veron
[5];
mi volas, ke vi tien iru
[6];
maldiligentulo ŝovas sian manon en la poŝon, kaj ne
volas venigi ĝin al sia buŝoZ;
dio volu, ke...;
li ne volis eĉ respondi al mi;
ĉu vi volas, ke mi venigu lin?
ĝi ne akceptas, se vi volas eĉ multe
donaciZ;
kial vi volas serĉi al vi plezuron ĉe fremda
virino?Z;
kiam mi volas esprimi direkton, mi...Z;
trovinte neniun, kiu volus (bonvolus) ŝin
akcepti
[7].
celi,
decidi,
intenci
- 3.
-
Voli atingi lokon, esti ie:
mi volas en militonZ;
ŝi volis en kaleŝonZ;
ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas
perforte
[8];
la hundeto leviĝas kaj volas ankaŭ sur la
balancilonZ.
- 4.
-
Voli akcepti, havi:
volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas
[9].
volo
- 1.
-
Kapablo voli:
ĉu la homo posedas liberan volon?
kie estas volo, tie estas vojo;
(frazaĵo)
de la volo la ordono pli efikas ol bastono
[10];
volo kaj deziro leĝojn ne konasZ;
energia, malforta volo;
mi demandis min, kia streĉo de la volo levis
linB.
- 2.
-
Tio, kion oni precize volas:
kiom da koroj, tiom da voloj
[11];
konformiĝi al ies volo;
tia estas mia volo;
la volo de la ĉielo plenumiĝu!
vola
-
Rilata al volo:
vola ago, movo
konscia
volismo
- 1.
-
Filozofia skolo kiu prezentas la volon kiel la
ĉefprincipon de la estado (aŭ komprenado):
Kartezio mem dependigis ĉion de la volo ― laŭ tiu
volismo, de dia volo dependas la logikaj principoj, kaj
de dia volo dependas la eterneco de la animo, kiu do ne
estus per si mem senmorta
[12];
volismo kontraste al la raciismo.
- 2.
-
Skolo kiu rigardas la volon kiel la ĉeffaktoron de la
mensa vivo.
- 3.
-
Agado, precipe agado politika, kiu ne sufiĉe atentas la
realaĵojn kaj sin direktas per arbitraj decidoj de la
agantoj (de la politika estraro).
volismo kontraste al la raciismo.
vole nevole
-
Devigite; ĉu oni volas aŭ ne:
vole nevole, li devas cediB.
bonvoli
(ntr)
- 1.
-
Esti tiel bona, ke oni volas; afable konsenti:
bonvolu pasigi al mi la salon.
- 2.
-
Voli fari bonon al iu:
lia bonvolo donis al mi pardonon;
malbonvola kritikisto, recenzisto.
kontraŭvolaZ,
malgraŭvola
-
Okazonta malgraŭ ies volo; trudita:
edziĝo kontraŭvola;
ŝi kapjesis al la ĉefdeĵoristo kaj
malgraŭvole koncentriĝis sur liaj
senkarnaj ... lipoj
[13].
laŭvole
-
Laŭ sia volo aŭ gusto.
libera volo
-
Kapablo elekti inter pluraj eblaj agoj, konscie kaj inteligente
taksante, kio estas preferinda:
por reteni la sklavojn en la sklava stato, necesas forpreni de
ili la liberan volon kaj la eblon de kleriĝo
[14].
libervolismo
-
Doktrino, kiu agnoskas liberan volon en homoj:
Aliaj temoj estas la debato inter libervolismo kaj
determinismo, kaj la naturo de la realo
[15].
determinismo 2libervola, memvola, propravola
-
Okazanta laŭ ies volo, sen ekstera trudo aŭ premo:
libervola decido;
memvola ekzilo;
memvole sin enskribi en la armeonB;
mi memvole pasigis parton de mia vivo en grandaj suferoj kaj
oferojZ;
ni propravole donis al la mondo tiun rajtonZ;
jugo propravola ne estas malmola
[16].
malvoli
(ntr)
-
Rifuzi, ne voli:
ne malvolu puni knabon
[17].
nevola
-
Sen partopreno de volo:
ili estis nevola elfluo el ŝirita, senespera koro
[18].
nun mi havas nevolan ripozon
[19].
pretervola
-
Farata sen klara volo aŭ decido, spontanea:
la larmoj pretervole fluis
[20];
se iu pentristo ĝin vidis li pretervole
kaptis la penikon por ĝin pentriZ.
senvola
-
Ne kapabla voli.
ŝafo
tradukoj
anglaj
~i:
want, will;
~ismo:
voluntarism;
kontraŭ~a,
:
against one's will;
laŭ~e:
at will;
liber~a, mem~a, propra~a:
of one's own will;
ne~a:
unwilling.
belorusaj
~i:
хацець, жадаць, прагнуць;
~o 1.:
воля;
~o 2.:
жаданьне, прага;
~a:
валявы;
~e ne~e :
воляй-няволяй, хочаш ня хочаш;
bon~i 1.:
ласкава пагадзіцца, зрабіць ласку, быць ласкавым;
bon~i 2.:
рабіць ласку, мець ласку, ставіцца з
прыхільнасьцю;
kontraŭ~a,
:
вымушаны, прымусовы, нявольны;
liber~a, mem~a, propra~a:
дабраахвотны, самахвотны;
mal~i:
не хацець, не жадаць, супраціўляцца;
sen~a:
бязвольны.
bon~u:
калі ласка.
ĉeĥaj
~i:
chtít.
francaj
~i:
vouloir;
~o:
volonté;
~a:
volontaire;
~ismo:
volontarisme;
~e ne~e:
bon gré mal gré, qu'il le veuille ou non;
bon~i 1.:
bien vouloir;
bon~i 2.:
avoir bon cœur;
kontraŭ~a,
:
forcé (imposé), imposé;
laŭ~e:
à son gré, ad libitum;
libera ~o:
libre arbitre;
liber~a, mem~a, propra~a:
libre (librement décidé), volontaire (librement décidé);
mal~i:
refuser;
ne~a:
involontaire;
preter~a:
inconscient (spontané), spontané (geste, réaction...);
sen~a:
aboulique, sans volonté.
germanaj
~i:
wollen;
~o 1.:
Wille;
~o 2.:
Wunsch;
~a:
willentlich, absichtlich;
~e ne~e :
wohl oder übel, ob man will oder nicht;
bon~i:
die Güte haben, so gut sein;
liber~a, mem~a, propra~a:
freiwillig;
sen~a:
willenlos.
grekaj
~i:
θέλω;
~o 2.:
θέληση;
~a:
εθελοντικός;
liber~a, mem~a, propra~a:
αυθόρμητος, εθελοντικός.
hebreaj
~i:
לרצות;
~o 1.:
כח רצון;
~o 2.:
רצון;
~a:
רצוני;
bon~i:
להועיל
בטובו;
kontraŭ~a,
:
בלתי-רצוני;
laŭ~e:
כרצונו;
liber~a, mem~a, propra~a:
חפשי, מרצון.
hispanaj
~i:
querer;
~o 1.:
voluntad;
~e ne~e :
velis nolis, quieras o no quieras.
hungaraj
~i:
akar;
~o 2.:
akarat;
~a:
szándékos, akaratlagos, akarati;
~ismo:
voluntarizmus;
~e ne~e :
akarva-akaratlanul, ha akarja, ha nem;
bon~i:
szíveskedik;
kontraŭ~a,
:
nem kívánt, akaratával ellentétes;
laŭ~e:
akarata szerint, tetszése szerint, szabadon;
liber~a, mem~a, propra~a:
önkéntes;
mal~i:
elutasít, vonakodik;
ne~a:
akaratlan;
preter~a:
önkéntelen, spontán;
sen~a:
akarat nélküli, nem szándékos.
kiu ~as, tiu povas:
aki akar, az tud;
kion oni ~as, tion oni povas:
mindent lehet, csak akarni kell;
ne ~as kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas
perforte:
a kecske sem menne a vásárra, de ütik a
hátulját;
~us kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas:
aki fél a víztől, nem eszik halat;
kie estas ~o, tie estas vojo:
mindent lehet, csak akarni kell;
kiom da koroj, tiom da ~oj:
ahány szív, annyi szándék;
bon~u:
légy szíves, legyen szíves, kérem, tessék;
jugo propra~a ne estas malmola:
önként vállalt iga nem töri a nyakat.
nederlandaj
~i:
willen;
~o 2.:
wil;
~a:
gewild;
~e ne~e :
willens of onwillens;
bon~i:
welwillend zijn;
kontraŭ~a,
:
onvrijwillig;
laŭ~e:
naar believen;
liber~a, mem~a, propra~a:
vrijwillig;
mal~i:
weigeren;
sen~a:
willoos.
portugalaj
~i:
querer;
~o 2.:
vontade;
~a:
voluntário;
~e ne~e:
queira ou não, querendo ou não;
liber~a, mem~a, propra~a:
espontâneo, voluntário.
rusaj
~i:
хотеть;
~o 1.:
воля;
~o 2.:
желание;
~a:
волевой;
~ismo:
волюнтаризм;
~e ne~e :
волей-неволей, хочешь не хочешь;
bon~i 1.:
любезно согласиться, быть так любезным, соблаговолить;
bon~i 2.:
благоволить;
kontraŭ~a,
:
вынужденный, принудительный, невольный;
laŭ~e:
по желанию, по собственному
усмотрению;
liber~a, mem~a, propra~a:
добровольный;
mal~i:
не хотеть, противиться;
ne~a:
невольный;
preter~a:
невольный, самопроизвольный, помимо воли;
sen~a:
безвольный.
kion oni ~as, tion oni povas:
хотеть значит мочь;
de la ~o la ordono pli efikas ol bastono:
охота пуще неволи;
bon~u:
пожалуйста.
svedaj
~i:
vilja (verb);
~o:
vilja (subst.);
~e ne~e:
vare sig man vill eller inte;
liber~a, mem~a, propra~a:
frivillig.
tokiponaj
~i:
wile;
~o:
wile.
volapukaj
~i:
vilön.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta3.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta4.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta5.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 246.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 197.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 238.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta9.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta10.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta11.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta12.
Concursus Dei13.
S. Larbar: Karuseloj, 198714.
F. Dostojevskij, trad. A. Korĵenkov: Paradoksisto, La Ondo de Esperanto, 2001:10 (84)15.
Vikipedio, artikolo „The Matrix“,
2007-01-3016.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta17.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:1318.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 22a, La fino de la
intrigoj19.
V. Varankin: Metropoliteno20.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, sub la saliko
[^Revo]
[vol.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.31 2011/03/12 18:10:09 ]