[1](kinematiko)
Tia rotacio de solido,
ke tiu revenas al sia origina pozicio.
Rim.:
Tiu termino fakte ne estas uzata en matematiko, sed iel pravigas
la alifakajn sencojn.
2.
Movo de io, kio faras kompletan turniĝon ĉirkaŭ
akso:
je la rapideco de 100 km/h la rado de mia aŭto faras
pli ol dek rivoluojn en ĉiu sekundo.
3.
Movo de astro, kiu turniĝas laŭ sia orbito ĝis reveno
al la deirpunkto:
la rivoluo de nia terglobo ĉirkaŭ la suno daŭras
proksimume 365 tagojn;
dum siaj rivoluoj la planedoj laŭiras elipsajn orbitojn.
rivolua
1.
Rilata al rivoluo:
rivolua movo;
rivolua akso de figuro (akso de la rotacioj, per kiuj la
surfaco estas entute senŝanĝa).
2.
[2](p.p. solido aŭ
surfaco)
Tia, ke ĝi estas entute senŝanĝa per ĉiu
rotacio ĉirkaŭ
difinita akso(alidire: ĝi enhavas
la bildon de ĉiu ĝia punkto per tiuj rotacioj):
cirklaj cilindro kaj
konuso estas rivoluaj surfacoj.
rotacia. Rim.:
Rivoluan surfacon (resp. solidon) oni povas intuicie prezenti
al si, kiel spuron, lasitan de iu ebena kurbo (resp. surfaco),
kiu rivoluas ĉirkaŭ rekto, kuŝanta en ĝia ebeno.
Kelkaj preferas uzi ĝian sinonimon „rotacia“, opiniante
ke la radiko „rivolu“ ne respondas al vera bezono de la
lingvo. Rimarkindas, ke la termino aperas jam ĉe Bricard
[3], sed sub formo
„revolua“.
rivolui
Fari rivoluojn:
la helico ne rivoluas sufiĉe rapide;
rivoluanta satelito;
orta triangulo, rivoluanta ĉirkaŭ latero de
ĝia orto, naskas konuson.
rondiri,
rotacii.
Rim.:
La senca diferenco inter „rivolui“ kaj „rotacii“ ne
estas tre granda, sed, parolante pri astro aŭ satelito, eblas
distingi la rotaciadon ĉirkaŭ la propra akso kaj la
rivoluadon laŭ ĝia gravita orbito.
tradukoj
anglaj
~o:
revolution; ~a 2.:
(body, surface) of
revolution.
francaj
~o:
révolution; ~a 2.:
(solide, surface) de
révolution; ~i:
tourner, effectuer une révolution.