tradukoj: de en fr hu nl pl pt ru

9rotaci/i Z

9rotacii

(ntr)
TEKAST
Turniĝi ĉirkaŭ interna akso: nia tero rotacias; rotacii sur pivoto. VD:rivolui, rondiri, ruliĝi, turniĝi.

rotacio

1.
TEKAST Ago rotacii; movo de io, kio rotacias: rotacio de planedo, de turbino; rotacirapido.
2.
[1] Regula ŝanĝo, sinsekvo: la novico okupas ĉiujn postenojn en rotacio; AGR rotacio de kulturoj (por eviti elĉerpi la grundon).
3.
MATFIZ(kinematiko) (de solido) Tia movo, ke almenaŭ du punktoj de la solido restas senmovaj: ĉiuj punktoj senmovaj dum rotacio apartenas al unu sama rekto (la akso de la rotacio); dum rotacio la trajektorio de ĉiu punkto ekster la akso estas cirklo aŭ parto de cirklo.
4.
MAT
a)
[2] (en finidimensia eŭklida vektora spaco) Izometria aŭtomorfio kun determinanto egala al 1. SIN:vektora rotacio.
b)
[3] (en finidimensia eŭklida afina spaco) Afina bildigo, asociita al rotacio 4.a: en ebeno, rotacio estas kunligaĵo de du ortaj simetrioj rilate al rektoj, kies intersekco estas la centro de la rotacio; se O estas la centro de rotacio kaj M' estas la bildo per ĝi de punkto M, la mezuro de la angulo randata de duonrektoj OM kaj OM' ne dependas de M kaj estas nomata la angulo de la rotacio; en tridimensia spaco, rotacio estas kunligaĵo de du ortaj simetrioj rilate al ebenoj, kies intersekco estas la akso de la rotacio. SIN:afina rotacio.

rotacia

1.
TEK Rotacianta; rilata al rotacio: rotacia presilo[4]; rotacia akso de rado.
2.
TEK(p.p. maŝino) Kies turniĝa movo estas senpere produktata: rotacia maŝino.
3.
MAT
a)
[5] (p.p. solidosurfaco) Rivolua: rotacia konuso.
b)
VD:rotacia akso, rotacia centro.

afina rotacio

MAT
=rotacio 4.b.

vektora rotacio

MAT
=rotacio 4.a.

tradukoj

anglaj

~i: rotate; ~o 4.: rotation; ~a a: (body, surface) of revolution. ~o de kulturoj (por eviti elĉerpi la grundon): crop rotation.

francaj

~i: être en rotation, tourner; ~o 4.: rotation; ~o: giration, rotation; ~a 1.: giratoire, rotatif, de rotation, rotatoire; ~a a: (solide) de révolution, (surface) de révolution; afina ~o: rotation affine; vektora ~o: rotation vectorielle. ~rapido: vitesse de rotation; ~a presilo: rotative.

germanaj

~i: rotieren; ~o 1.: Rotation; ~o 4.: Drehung, Rotation; ~a 2.: rotierend, drehbar; ~a a: Dreh-(körper, fläche). ~rapido: Drehgeschwindigkeit, Umlaufgeschwindigkeit, Drehzahl; ~o de kulturoj (por eviti elĉerpi la grundon): Fruchtfolge; ~a presilo: Rotationsdruckmaschine.

hungaraj

~i: forog, pörög; ~o 1.: forgás; ~o 2.: rotáció; ~o 3.: körforgás. ~o de kulturoj (por eviti elĉerpi la grundon): vetésforgó.

nederlandaj

~i: roteren, draaien; ~o: rotatie; ~a 2.: roterend, draaiend; ~a a: omwentelings-.

polaj

~o 4.: obrót; ~a a: (bryła) obrotowa, (powierzchnia) obrotowa.

portugalaj

~i: rodar, rotar.

rusaj

~i: вращаться; ~o 1.: вращение; ~o 2.: ротация; ~o 3.: вращение; ~o 4.: вращение; ~a a: (тело, поверхность) вращения; ~a: вращательный. ~rapido: скорость вращения; ~a presilo: ротационная печатная машина.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §383
3. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
4. Plena Ilustrita Vortaro
5. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, hiperboloido

administraj notoj

pri ~o 2.:
      Mi enkondukis, ĉi tiun PIVan sencon, sed ne certas, ĉu
      ĝi estas internacie uzata. Se tiel ne estas, indus
      precizigi EVI kaj proponi alternativon. [MB]
    
pri ~a 2.:
      Indus precizigi la difinon kaj trovi malpli taŭtologian
      ekzemplon. Eble ~a motoro taŭgus? [MB]
    

[^Revo] [rotaci.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2009/03/01 17:33:40 ]