Restaĵo el renversita aŭ disfalinta konstruaĵo aŭ urbo:
sur la monteto alte stariĝas la ruinoj de kastelo;
disfali en ruinojnB;
mi faros la urbojn de Judujo ruinoj, loĝejo de
ŝakalojZ.
2.
(figure)
Pereo, detruiteco, senmoneco, senriĉeco:
la mondo falis de la ruino de kredoB;
tio estus nur prokrasti la ruinon de la ŝtatoB;
„Naskitaj sur la ruino“
(vivrakonto de Miyamoto Masao)[1].
(pri konstruaĵo)
Disfaligi en ruinojn, renversi, duondetrui:
tertremo ruinigis la urbon;
mia tendo estas ruinigitaZ;
paŝtistoj ruinigis mian vinberĝardenonZ.
2.
(figure)
Detrui, pereigi:
per interna malpaco ni ruinigus nian aferonZ;
ni decidis malhonorigi kaj ruinigi EgiptonB;
tio ruinigus la laboron de 20 jarojZ;
ruinigi la sanon de iu, la honoron de virinoZ;
la konstantaj ribeloj ruinigis la aŭtoritaton de la sultano;
ruinigitaj fortojZ;
kun nervoj ruinigitaj de la ĉiutaga ekscitiĝo.
ekstermi,
konsumi,
renversi,
subfosi
3.
(figure)
Senmonigi, senhavigi, senriĉigi:
kiu ruinigas patron estas filo hontindaZ;
tia elspezo ruinigus minB
la ŝtato estas ruinigita kaj la faraono estas en
mizeroB;
ruinigita nobelo.
bankroto,
elsuĉi
ruiniĝo
Pereo, detruiĝo materia, institucia, financa:
la malamikoj ŝin rigardas kaj ridas pri ŝia ruiniĝo
[3].