tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ru sv tp

*detru/i

*detrui

(tr)
Ruinigi, pereigi, nuligi, neniigi: detrui urbon; la pluvo detruis la rikolton; lia morto detruis ĉiujn niajn projektojn; detrui la sanon, la konkordon, la trankvilonB; detruita ĝis la fundo de l' fundamento [1] tiuj vortoj detruos ĉiujn niajn ĝisnunajn akirojnZ; detruita estas via potenco [2]; niaj detruitaj esperojZ; liaj fortoj estis detruitajZ; lingvo internacia ne celas detrui la lingvojn naciajn; Menes, la unua egipta faraono, estis detruanto de l' ordo [3]; Mi rekonstruis la detruitaĵon [4]; Lia regno estas nedetruebla, kaj Lia regado estas senfina [5]; la lando pereis kaj estas bruldetruita kiel dezerto [6]; la renversitaj cirkonstancoj ... prezentas al li la plej oportunan okazon fordetrui siajn personajn malamikojn [7]; li scias pri iliaj hontindaj metodoj eldetrui la antikvan kulton [8]. VD:abolicii, cindrigi, disbati, ekstermi, faligi, forbalai, forigi, forstreki, forviŝi, frakasi, konsumi, malkonstrui, mortigi, polvigi, renversi, rompi, ruinigiVD:huno, vandalo.

detruo, detruado

1.
Ago detrui: rigardu la farojn de la Eternulo, kiu faris detruojn sur la tero [9]; n transdoni tian homon al Satano por la detruo de la karno [10]; [ili falas en] malutilajn dezirojn tiajn, kiaj dronigas la homojn en detruo kaj pereo [11]; Mi ankaŭ kreis ekstermanton por detruado [12].
2.
Rezulto de detruado: milito kaŭzas ĉiam senprofitajn detruojn;

detrua

Detruanta: post la subita interveno de la Eternulo, post Liaj detruaj argumentoj, Elihu pentas pri sia senama juĝemo [13].

detruemo

Perversa emo al detruado: tio estas detruado nur pro detruemo.

detruiĝi

(ntr)
Fariĝi detruita: kia granda homo detruiĝis!Z; tiu profunda plano detruiĝisZ; malleviĝis la mano [de Babel], falis ĝia fundamento, detruiĝis ĝiaj muregoj [14]; oni ne enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn, alie la felsakoj ... detruiĝos [15]; la detruiĝo de la urbo.

detruilo

(arkaismo)
Armilo por mortigi: ses homoj venis ... kaj ĉiu havis en la mano sian detruilon [16].

tradukoj

anglaj

~i: destroy.

belorusaj

~i: разбураць, руйнаваць, бурыць; ~o, ~ado: разбурэньне; ~a: разбуральны; ~iĝi: разбурыцца, зруйнавацца.

ĉeĥaj

~i: zničit.

francaj

~i: démolir, détruire; ~o, ~ado: destruction; ~a: destructeur; ~emo: vandalisme; ~iĝi: s'anéantir, s'écrouler, s'effondrer, se gâter, se perdre, sombrer. ~anto: destructeur; ne~ebla: indestructible; brul~i: incendier; for~i: exterminer; el~i: éradiquer.

germanaj

~i: zerstören; ~o, ~ado: Zerstörung; ~a: zerstörerisch.

hispanaj

~i: destruir; ~o, ~ado: destrucción; ~a: destructor.

hungaraj

~i: lerombol, tönkretesz; ~o, ~ado: rombolás; ~a: romboló, destruktív; ~emo: rombolási kedv, vandalizmus; ~iĝi: lerombolódik, leromlik, megsemmisül, tönkremegy; ~ilo: pusztító fegyver. ~anto: leromboló; ne~ebla: elpusztíthatatlan; brul~i: feléget; for~i: elirt; el~i: kiirt.

nederlandaj

~i: vernietigen; ~o, ~ado: vernietiging; ~a: vernietigend; ~emo: vandalisme; ~iĝi: vernietigd worden; ~ilo: vernietigingswapen. ne~ebla: onverwoestbaar; brul~i: uitbranden; for~i: uitroeien; el~i: ontwortelen.

polaj

~i: niszczyć, burzyć, demolować, walić, rozwalać; ~o, ~ado 1.: niszczenie, destrukcja, demolka (pot.); ~o, ~ado 2.: zniszczenie, demolka (pot.), destrukcja, zgliszcza; ~a: niszczący, burzący, destrukcyjny, destruktywny, wyniszczający; ~emo: wandalizm; ~iĝi: niszczyć się, burzyć się, rozpadać się, rozsypywać się, walić się.

portugalaj

~i: destruir, desfazer, demolir, subverter.

rusaj

~i: разрушить, разрушать; ~o, ~ado: разрушение; ~a: разрушительный; ~emo: склонность к разрушению, вандализм; ~iĝi: разрушиться.

svedaj

~i: förstöra; ~o, ~ado: förstörelse; ~a: förstörande.

tokiponaj

~o, ~ado: pakala.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 23:14
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 1
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 36:36
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 6:26
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 9:12
7. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 18
8. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 18
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 46:8
10. La Nova Testamento, I. Korintanoj 5:5
11. La Nova Testamento, I. Timoteo 6:9
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 54:16
13. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 4
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 50:15
15. La Nova Testamento, S. Mateo 9:17
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 9:2

[^Revo] [detru.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.24 2009/06/09 16:31:11 ]