tradukoj: be bg de en es hu nl ru

*situaci/o

*situacio

1.
Tuto da kondiĉoj kaj cirkonstancoj, en kiuj iu troviĝas: li klare sentis la danĝeron de sia situacio, ke li tuj ĵuris [...], ke li neniam plu trinkos tro multe da vino[1]; mi troviĝas en la plej brila situacio[2]; la mastro mortis, la mastrino troviĝis en premita situacio[3]; prezenti [...] situacion en [...] nigra koloro[4]; la galoŝoj de feliĉo metis lin en tiun teruran situacion kaj ne venis al li la ideo ekdeziri sian liberiĝon[5]; esti en situacio sen eliro[6]; adaptiĝi al nova situacio; mastri, savi la situacion.
2.TEZ
Ies pozicio en la socia skalo: vi atingos honoron kaj altan situacion[7]; kia estis lia profesio, lia situacio en la socio[8]; profiti la situacion de la princa amatino[9]. SUB:posteno, pozicio, ofico, rango, stato
3.TEZ
Situo: ĝi havas belan situacion ĉe la rivero Neckar[10].

situacii

(ntr)
Esti en iu situacio.

tradukoj

anglaj

~o: situation.

belorusaj

~o: сытуацыя, становішча.

bulgaraj

~o: ситуация.

germanaj

~o: Lage, Situation.

hispanaj

~o: situación.

hungaraj

~o 1.: helyzet, szituáció; ~o 2.: társadalmi helyzet; ~o 3.: fekvés; ~i: (vmilyen) helyzetben van, (vmilyen) pozícióban van, fekszik (földrajzilag) .

nederlandaj

~o: situatie, toestand.

rusaj

~o 1.: ситуация; ~o 2.: общественное положение; ~o 3.: положение.

fontoj

1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 15
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
6. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 16
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo

administraj notoj

pri ~i:
        Ĉu temas pri „situi“?
        [Sergio]
      

[^Revo] [situac.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2011/02/20 19:10:08 ]