tradukoj:
be de en es fr he hu nl pl pt ro ru
*staci/o [1]
*stacio
- 1.

-
Haltejo kun iaj
aranĝaĵoj teĥnikaj aŭ komfortigaj.
- a)

Loko, kie haltas publikaj trafikaj veturiloj, vagonoj,
ŝipoj, por preni aŭ lasi la pasaĝerojn kaj varojn.
- b)
-
Plezurloko, kie multaj vojaĝantoj kelktempe restadas:
marbordaj banstacioj;
montaraj somerstacioj.
- c)

Teĥnika establejo por generado, konservo aŭ plusendo de
energio,
komunikoj...:
ekkriis la konduktoro, elirante el la telegrafa stacio,
portante paperon en la mano
[2].
centralo- d)

Haltejo en kalvaria
vojo:
ŝi staris ... ĉe la komenco de sia Kalvaria vojo,
ŝi
pasis ankoraŭ ne pli ol du ĝiajn staciojn
[3].
- 2.

- (figure)
Provizora haltejo en agado, en progresado:
oni povis vidi en li homon, por kiu la magazeno de la juvelisto
estis nur stacio sur la vojo al lokoj pli altaj kaj pli
profitaj
[4].
etapo,
fazo 2,
ŝtupo 2
akvostacio
Stacio kiu
konservas akvon kaj ĝin provizas en iu loko:
Jim esploris la lanternon apud la akvostacio
[5].
aŭtobusstacio
(malofte)

busstacio
busstacio
Stacio
1.a, kie buso haltas por preni aŭ lasi la
pasaĝerojn:
en busstacio, lernejo aŭ plej luksa restoracio la necesejoj
aĉas
[6].
Rim.:
Temas pri busoj, kiuj veturas inter foraj urboj. La busoj, kiuj
veturas inter proksimaj urboj aŭ ene de unu sama urbo, ne uzas
busstacion sed bushaltejon
2.
elektrostacio, elektra stacio

Elektrejo
preterpasante, ni vizitas la elektrostacion, kie laboras Rudolf
[7];
ĉirkaŭ la jaro 1890 estis instalita elektrostacio,
kiu produktis elektron por lumigi la palacon kaj
Vintran Ĝardenon
[8];
ĉina konstruado de nuklea elektrostacio komenciĝis en la
80-jaroj de la lasta jarcento
[9].
kosmostacio, kosma stacio
Iom granda, longedaŭra konstruaĵo en la kosmo,
eventuale loĝebla:
anstataŭ en metalaj kosmostacioj astronaŭtoj povus orbiti la
teron en balonoj laŭ novaj planoj anoncitaj de usona
kosmagentejo NASA
[10].
metrostacio
Stacio
1.a, kie metroo haltas por preni aŭ lasi la
pasaĝerojn:
iu ordenano verkis romanon „Rapsodio pri metrostacio“,
kiun Piĉ priskribas jene...
[11];
ĉefe en la metrostacioj, pasaĝerojn sieĝas
distribuantoj de varbfolioj
[12].
radistacio, radiostacio
Stacio kiu
elsendas radiofonie:
informi la veterinaron ... ili faris tion
multe pli rapide ol ĉiuj radiostacioj de la Nordo
[13];
la radistacio elsendas Esperanto-muzikon dum 24 horoj en ĉiu
tago
[14].
televidstacio
Stacio kiu
dissendas televidprogramojn:
ekde 1996 ekzistas televidstacio irlandlingva
[15].
aŭtobusa stacio
(malofte)

busstacio
iam sur iu aŭtobusa stacio okazas neplanita
renkontiĝo
[16].
busa stacio

busstacio
nove konstruita busa stacio en Rondonpolis, Brazilo, ricevis
indikilojn en Esperanto
[17].
metroa stacio
(malofte)

metrostacio
kristnaska arbo en la metroa stacio Seokkye
[18].
tradukoj
anglaj
~o:
station.
belorusaj
~o a:
станцыя, прыпынак, прыстань;
~o:
станцыя.
francaj
~o:
étape (fig.), station;
akvo~o:
château d'eau;
bus~o:
station de bus;
elektro~o, :
centrale électrique;
kosmo~o, :
station spatiale;
metro~o:
station de métro;
radi~o, :
station radiophonique;
televid~o:
station de télévision.
germanaj
~o:
Station, Haltestelle;
bus~o:
Bushaltestelle;
radi~o, :
Rundfunkstation, Radiosender;
televid~o:
Fernsehsender;
aŭtobusa ~o:
Bushaltestelle;
busa ~o:
Bushaltestelle.
hebreaj
~o b:
מחנה;
~o:
תחנה.
hispanaj
~o:
estación.
hungaraj
~o:
állomás;
radi~o, :
rádióállomás.
nederlandaj
~o a:
station;
~o b:
vakantieoord, kuuroord;
~o c:
station;
~o 2.:
statie.
polaj
~o a:
stacja;
~o b:
stacja;
~o 2.:
stacja;
~o:
stacja;
aŭtobus~o:
dworzec autobusowy;
bus~o:
dworzec autobusowy;
metro~o:
stacja metra;
aŭtobusa ~o:
dworzec autobusowy;
busa ~o:
dworzec autobusowy;
metroa ~o:
stacja metra.
portugalaj
~o:
estação;
aŭtobus~o:
estação rodoviária;
bus~o:
estação rodoviária;
metro~o:
estação de metrô;
aŭtobusa ~o:
estação rodoviária;
busa ~o:
estação rodoviária;
metroa ~o:
estação de metrô.
rumanaj
~o a:
staţie.
rusaj
~o a:
станция, остановка, пристань, стоянка;
~o c:
станция;
~o 2.:
остановка.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, la nigra virino3.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta4.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta5.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, la nigra virino6.
B. Hekland: Kompreni ĉi-landon? Neniam!, La Ondo de Esperanto, jaro 1999a, numero 3a7.
V. Varankin: Metropoliteno8.
A. Čižikaitė: Kretinga, kongresurbo, 57a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo
Esperantista9.
Ĉina konstruado de nuklea elektrostacio10.
Arono kaj Karlina:
Radio Verda, RV161, 2010-03-1411.
C. Declerck: Pliaj novaj vortoj poiradas!, Monato,
Tekstaro de Esperanto12.
R. Dobrzyński: La herooj de la lingva imperiismo, La Ondo de Esperanto, jaro 2003a, numero 12a13.
Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo, 1.
Kakume14.
L. Poshivana: eroj, fido7.esperanto.rus, 2003-04-2615.
Vikipedio, artikolo „irlanda lingvo“,
2005-07-2116.
V. Oŝlak: Kiam la silento krias,
Literatura Foiro17.
Universala Esperanto-Asocio: Elstaraj agadoj 2001, Gazetaraj
Komunikoj, jaro 2002a, numero 145a18.
B. Wennergren: Kristnaskaĵoj, BBBlogo
[^Revo]
[staci.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.27 2011/02/18 16:10:17 ]