Vorta konsisto de dokumento, ordinare de skribaĵo, precipe
la ĉefteksto aparte de la aldonitaj krommaterialoj
(komentoj, tradukoj, ilustraĵoj ktp):
tio estas la originala teksto;
telegramo kun konvena teksto
[1].
a)
Akompanaj vortoj por muziko aŭ desegnaĵoj:
komponi arion sur la teksto de Heine PIV;
la teksto estas pli sprita ol la karikaturo
PIV.
b)
Citaĵo, frazo aŭ verso el Biblio, uzata
kiel temo de prediko aŭ argumento en diskuto.
teksti
(ntr)
Esti dirita per iuj difinitaj vortoj:
la frazo tekstas jene.
vortiĝi
tekstigi
(tr)
Prezenti ion en formo de teksto:
la formikan penon tekstigi la interparolon ...
entreprenis d-ro Hideki Harada, dezirante tiun
interparolon aparte proksimigi al laŭeble multaj
japanaj esperantistoj
[2];
„La skandalo pro Jozefo“.
Skanis kaj tekstigis Miroslav Malovec
(t.e. transformis la grafikan skanaĵon en la formon
de teksta dosiero).
Parto de teksto rigardata aparte:
se iuj ajn teksteroj de la nuna rakonto konsternas la
kredpovon de la leganto, mi bonvole konsentu fi-nomiĝi
„mensogfabrikanto“
[3].
kunteksto, ĉirkaŭteksto
Tuto de frazo aŭ frazaro en sinsekvo kaj interakordo de
ideoj, utila por bona kompreno de ĉiu ero:
la erareco en la nacia traduko de vorto
ne prezentas grandan malfeliĉon
ĉar komparante la kuntekstan tradukon
en la aliaj lingvoj oni facile trovos la veran sencon
[4];
ĉiam la vortoj havas sian plenan kaj precizan signifon
nur en kontakto kun la kunteksto.
hiperteksto
Teksto preparita por legado per komputilo, eventuale kun
bildoj kaj sonoj, provizita je hipertekstaj ligiloj
(specialaj referencoj, facile sekveblaj per musklako aŭ
klavofrapo):
DICE disponas ankaŭ pri foliumilo
direktebla per klavoj, per kiu oni povas legi
hipertekstojn.
[5]TTT-paĝaro