De rilate al for montras formovigxon aux apartecon:
For de tie cxi![FE.26]
For de miaj okuloj![Rt.29]
Sxi demetis la tukon for de la kapo.[M.169]
Grandaj vojagxoj kaj longa restado for de mia hejmo estas por mi afero tre malfacila.[L2.236]
De-esprimoj povas priskribi personajn pronomojn kaj pronomecajn vortetojn, normale pere de verbo, sed iafoje rekte. La signifoj estas la samaj kiel cxe ne-aga O-vorto:
Li estas de meza kresko.[FE.33] Eco.
Gxi estas de mi. Aparteno, posedo. Pli ofte oni diras: Gxi estas mia. Gxi apartenas al mi.
Ili estas de Francujo. Deveno.
Tiuj estas de sxi. Aparteno, posedo.
Ambaux estas de Japanio. Deveno.
Mi preferas tiun de Karlo. Posedo.
De-esprimoj povas ankaux priskribi tabelvortojn je OM montrante konsiston:
Mi volus scii, kiom de la sxtofo ili jam pretigis![FA1.69] La de-esprimo montras, el kio konsistas la kvanto pridemandata.