[ Enkonduko | Planlingvoj | Unuaj jaroj | Fondista epoko | Rekonstruo | Krizoj | Rekonoj | Aktuala E-historio ]

Aktuala Esperanto-historio (ekde ĉ. 1980)

Dum la 80aj jaroj la Esperanto-komunumo daŭre relative prosperis. Certe tute for de la tradiciaj nerealismaj celoj, ĝi estis stabila kaj kreskis iomete. En 1982 okazis la unua UK sur la suda parto de la terglobo, nome en Brazilo. Ankaŭ kvar jarojn poste ĝi estis ekstereŭrope, en Ĉinio, kaj denove kvar jarojn poste en Kubo. Pli multiĝis landaj asocioj en Afriko kaj Azio (i.a. tiuj en Ebura Bordo kaj Pakistano aliĝis al UEA en 1989). Tamen oni devas konsideri ke estas malfacile en la t.n. "tria mondo" vivteni Esperanto-komunumojn sen konstanta helpo el la pli riĉaj landoj.

La ŝanĝoj de 1989-1993 en la "socialisma tendaro" trovis eĥon memkompreneble ankaŭ en la Esperanto-komunumo. Fondiĝis novaj asocioj en eks-sovetaj respublikoj (parte jam antaŭ 1989). Sed ankaŭ foriĝis la ŝtataj subvencioj, kaj la civitanoj ofte ne plu havas la monon por korespondado kaj vojaĝado. Aliflanke estas ĝojo pri la nova libereco.