[ Enkonduko | Planlingvoj | Unuaj jaroj | Fondista epoko | Rekonstruo | Krizoj | Rekonoj | Aktuala E-historio ]

Unuaj jaroj de Esperanto (1887 - 1900)

En julio 1887 aperis en Varsovio la unua libro pri nia lingvo: Internacia Lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro, de d-ro Esperanto. La aŭtoro estis juna kuracisto, kiu uzis pseŭdonomon ĉar li timis pri sia reputacio. Lejzer Ludwik Zamenhof devis multe labori kaj elspezi grandan monsumon por reklami por sia projekto.

En 1889 li eldonis adresaron kun ĉirkaŭ 1000 adresoj, tio estas multe malpli ol li komence esperis. Tamen li plulaboris. En la sama jaro aperis la unua Esperanto-gazeto, nome La Esperantisto el Nurenbergo, en 1895 aperis Lingvo Internacia el Upsalo. Menciinda estas ankaŭ la unua iom granda tradukita verko, Hamleto de Ŝakespeare. La tradukinto Zamenhof apenaŭ scipovis la anglan kaj uzis ĉefe la germanan tradukon kiel bazon. Estas ne malfacile trovi la multajn erarojn en la Zamenhof-Hamleto, sed ni ne forgesu ke Esperanto estis tre juna lingvo, malmulte evoluita. Aperis pli kaj pli da legaĵoj por la Esperanto-komunumo.

En 1894 okazis baloto inter la abonantoj de La Esperantisto, ĉar ne malmultaj estis okupiĝintaj pri lingvaj reformoj. Pli multo el la balotintoj decidis lasi Esperanton sen ŝanĝoj. El la reformemuloj multaj forlasis Esperanton, sed ĝenerale, aliflanke, tio ankaŭ plistabiligis la Esperanto-komunumon.

Inter 1888 kaj 1893 estiĝis lokaj grupoj en ekz.: Moskvo, Peterburg, Vilno, Varsovio, Helsinki (Rusa Regno), Munkeno, Nurenbergo (Germanio), Malaga (Hispanio), Upsalo, Göteborg (Svedio), Sofio (Bulgario). Nur en 1898 fondiĝis en Francio la unua landa asocio: la Societo por la Propagando de Esperanto, laŭ-intence internacia, praktike ĉefe franca.