[ Enkonduko | Planlingvoj | Unuaj jaroj | Fondista epoko | Rekonstruo | Krizoj | Rekonoj | Aktuala E-historio ]

La fondista epoko (1900 - 1918)

Post la Monda Ekspozicio 1900 en Parizo, kie estis varbita ankaŭ por Esperanto, la movado kreskis konsiderinde. Estis gajnataj francoj kun iom alta socia statuso, sed ankaŭ en aliaj landoj estis progresoj. Fondiĝis landaj asocioj en (elekto): Italio, Svisio (1902), Meksikio (1903), Britio (1904), Belgio, Nederlando (1905), Danio, Germanio, Svedio, Japanio (1906), Finnlando, Irlando (1907), germanlingva Aŭstrio-Hungario, Usono (1908), Ĉinio (1909), Novzelando, Aŭstralio, Hungario, Norvegio (1910/11). Oni eksciis pri kluboj el (elekto): Boston, Montevideo (1905), Pretoria, Samos (1906), Jerusalem (1907). Estiĝis fakaj asocioj (ekz. de katolikoj, sciencistoj, kuracistoj), kaj pliaj gazetoj.

Ni konsideru ke la ekstereŭropanoj estis en la plej multaj kazoj eŭropidoj. Nur en la 1920aj jaroj pli kaj pli da ne-eŭropidoj lernis Esperanton.

La unua Universala Kongreso de Esperanto 1905 en Bulonjo-ĉe-maro ne estis la unua Esperanto-renkontiĝo, sed tamen certe elstaris pri la relativa grandeco (688 homoj el 30 landoj).

1908 estis plia grava jaro en tiu epoko: dum la Ido-krizo fondiĝis en Ĝenevo la Universala Esperanto-Asocio UEA. Ĝia fondinto kaj redaktisto de la gazeto Esperanto estis la juna sviso Hector Hodler.

La entute pozitivan tendencon disrompis la unua mondomilito (1914-18). Landlimoj estis fermitaj, poŝto malhelpita. Kvankam la membronombroj falis, UEA per perado de leteroj ebligis kontaktojn inter diverslandanoj.