[ Enkonduko | Planlingvoj | Unuaj jaroj | Fondista epoko | Rekonstruo | Krizoj | Rekonoj | Aktuala E-historio ]

Historio de planlingvoj

Se oni volas kredi al pluraj Esperanto-propagandistoj, jam ĉiam vivis homoj kiuj revis pri lingvo kiel Esperanto. Nu, mi ne povas aserti ke tiuj homoj ne ekzistis, sed mi ne trovis taŭgajn fontojn pri tio. Jes, oni scias pri lingvo-planado, pri gestaj lingvoj kaj specialaj skribo-sistemoj el la antikvo. Sed ili ne estis "planlingvoj" en la moderna senco.

"Planlingvo" estas konscie kreita por plifaciligi inter-etnan komunikadon. Homo grupo de homoj prezentas planlingvo-projekton, do planon por nova lingvo. Se homoj uzas lingvon laŭ tiu plano, tiam estiĝas nova planlingvo. La plej multaj projektoj restas nur projektoj. Laŭ Dulichenko oni scias pri 912 projektoj ĝis 1973. Ĉirkaŭ ses fariĝis "duonplanlingvoj", do estis almenaŭ iomete iam uzataj. Nur Esperanto estas vere uzata planlingvo.

Longan tempon la plej multaj revantoj pri "universala lingvo" pensis unuavice pri sistemoj por ideale priskribi la mondon. Tiuj "filozofiaj lingvoj" kutime ne estis celitaj por buŝa komunikado, ofte nur por skribi. Ankaŭ la famaj Comenius kaj Leibniz celis precipe tian lingvon.

Eble la unua projekto de planlingvo estis de la anonima "Carpophorophilus" el 1732. Plimultiĝis tiaj projektoj en la 19a jarcento. La plej fama estis la unua duonplanlingvo, nome "Volapük" de la katolika pastro Johann Martin Schleyer el suda Germanio. Li "kreis" ĝin en 1879/80 kaj sukcesis trovi relative multajn adeptojn, sed ĉirkaŭ ekde 1887-90 la movado disfalis pro internaj disputoj.

En 1887 eldoniĝis la unua libreto kiu prezentis la projekton "Lingvo Internacia" de anonima d-ro Esperanto. Ĝi estis la pseŭdonomo de la ruslanda juda kuracisto Lejzer Zamenhof. La unuaj parolantoj de tiu lingvo vivis en Rusio, kien Volapük nur malmulte enpenetris. Tamen, multaj Esperanto-pioniroj estis eks-Volapük-anoj, ekz. Ludwig Meier, Antoni Grabowski, Paul Nylen, Henrik Bulthuis, sed ankaŭ Zamenhof mem, kiu montris en kontraŭ-Volapüka artikolo ke li konis tiun lingvon sufiĉe bone.

Zamenhof konsciis tre bone ke lingvo ne povas esti la produkto de sola homo. Li jes estis laborinta pri sia projekto multajn jarojn, sed prezentis nur relative malgrandan gramatikon kaj malgrandan vortaron. Same grava estis ke Zamenhof kaj aliaj esperantistoj komprenis la gravecon de literaturo por la normo de lingvo.

Multaj amikoj de planlingvo volis pli orientiĝi je jam ekzistantaj latinidaj lingvoj. Ekzemplo estas la konata matematikisto Guiseppe Peano, kiu en 1903 prezentis projekton de plisimpligita Latino ("Latino sine flexione"). En 1907/08 la eks-esperantisto Louis de Beaufront kaj la logikisto Louis Couturat esperis interesigi la esperantistojn pri "Ido", sed vane. Ilia projekto ne estis reformprovo, sed bazo de nova duon-planlingvo. Nur relative malmultaj esperantistoj transiris al Ido. (Legu ĉi tie pri la Ido-krizo.)

Ankaŭ pli poste estis provoj allogi esperantistojn kaj neesperantistojn al tiaj projektoj. Ili estas nomataj kutime "naturalismaj" planlingvo-projektoj, sed laŭ mi simple imiti latinidajn lingvojn ne estas aŭtomate "nature". En 1922 aperis "Occidental" de la estonia germano Edgar von Wahl, eks-esperantisto, en 1928 "Novial" de la fama lingvisto Otto Jespersen, kaj en 1951 "Interlingua" de Alexander Gode.

Dum Novial estis preskaŭ tute ne uzata, Latino sine flexione, Ido, Occidental kaj Interlingua povas esti nomataj duonplanlingvoj. Nur Ido kaj Interlingua nuntempe havas ankoraŭ ŝajne iom da parolantoj.