[ Enkonduko | Planlingvoj | Unuaj jaroj | Fondista epoko | Rekonstruo | Krizoj | Rekonoj | Aktuala E-historio ]

Krizoj kaj persekutoj (1929-1945/55)

Multaj esperantistoj sentas sin "persekutataj" "malice malhelpataj" kiam neesperantistoj ne akceptas la fantaziajn planojn pri la "solvo de la lingva problemo". Sed ekzistis kaj ekzistas ankaŭ veraj persekutoj kontraŭ esperantistoj, almenaŭ severaj malpermesoj de Esperanto-asocioj.

Oni ne miskomprenu: kutime diktaturo ne kontraŭas la lingvon Esperanton, almenaŭ ne tiom ke la ŝtato malpermesas ĝin. La malamikeco de diktaturo direktas sin precipe kontraŭ la internaciaj kontaktoj, al kiuj la plej multaj esperantistoj strebas. Krome, oni ne povas aserti ke ĉiu diktaturo estis principe "kontraŭ Esperanto".

La unuaj viktimoj de la dekstre-ekstremismaj diktaturoj estis la laboristaj Esperanto-asocioj, i.a. en Germanio (1933) kaj Aŭstrio (1934). Precipe en Aŭstrio la atakcelo ne estis ĉefe Esperanto, sed la maldekstraj asocioj. La estro de la Internacia Esperanto-Muzeo, Hugo Steiner, tuj en 1934 certigis al la aŭstro-faŝisma reĝimo la lojalecon de la "neŭtrala" Esperanto-movado en Aŭstrio.

En 1936 la registaroj de Portugalio, Germanio kaj Japanio malpermesis la Esperanto-asociojn. Dum la hispana civila milito (1936-39) ankaŭ esperantistoj estis persekutataj de la naciismaj ribelantoj. Ekde 1936/37 Sovetunion trafis la t.n. "Grandaj Purigoj". Stalin mortigis ĉiun eblan opozicion en la lando. fervoraj komunistoj, kiuj sentis sin tute lojalaj al la reĝimo, estis kondamnitaj kaj "likviditaj". Al ili apartenis ankaŭ la estro de la sovetaj esperantistoj, la esperantologo E. K. Drezen. Post malmultaj jaroj la soveta Esperanto-komunumo ne plu ekzistis.

Ankaŭ la naziisma Germanio (1933-45) kulpis pri teruraj ŝtataj krimoj, kaj krimoj individuaj tolerataj de la reĝimo. Aldoniĝis eksplicita aktiva antisemitismo (kontraŭjudismo), kiu en aliaj diktaturoj kutime estis maksimume latenta. Pro tio ankaŭ la nazia malamo kontraŭ Esperanto estis pli principa, ĉar la iniciinto de tiu lingvo estis judo. En 1935 la sarlandanoj voĉdonis refariĝi parto de Germanio, esperante ke la nazia diktaturo ne daŭros longe. En 1938 kaj la jaron poste Germanio okupis Ĉekhion kaj Polion, en 1940 Norvegion, Danion, Nederlandon, Belgion, Luksemburgion kaj Francion. Aliaj diktaturoj (ekz. la itala de Mussolini, balkanaj) alianciĝis al Germanio kaj multkaze transprenis elementojn de la nazia politiko.

Ĝeneralaj konstatoj pri la okupacia politiko de Germanio validas ankaŭ rilate al Esperanto: en okcidenta Eŭropo la teroro estis relative malpligranda ol en oriento (ekde 1941 i.a. Sovetunio). La nazioj konsideris la "slavajn popolojn" malpli valoraj "rase", kaj la judojn "rason" danĝeran. Al ĉi-lastaj apartenis ankaŭ la familianoj de Zamenhof. La plej multaj estis murditaj en Treblinka.

En 1945 la de Hitler detruita Germanio kapitulaciis, la plej multaj okupitaj landoj estis jam liberigitaj. Esperanto-asocioj povis refondiĝi, ekz. en la okcidentaj partoj de Germanio en 1947.

Post malmultaj liberaj jaroj okazis denove malpermesoj, nome en orienta Eŭropo sub la influo de Stalin. En 1949 transprenis en Hungario la potencon la maldekstre-ekstremegisto R'akosi. La juna GDR malpermesis la membrecon en Germana Esperanto-Asocio (sidejo en Munkeno, FRG) kaj Esperanto-asociojn en GDR. En 1952 Esperanto-asocioj malpermesiĝis en Ĉekhoslovakio.

Nur post la morto de Stalin (1953) la Esperanto-komunumoj en orienta Eŭropo povis denove legaliĝi (pli-malpli ekde 1955).

Dum la dua mondomilito la neŭtrala Esperanto-movado estis dividita. Pro la financa krizo ekde 1929 UEA ne plu povis pagi sian kontribuon al la ICK; la sistemo de Helsinki ekmalfunkciiĝis. Granda diskuta demando estis la rilato inter UEA kaj la naciaj Esperanto-asocioj. Multaj esperantistoj tiu-tempe ne havis monon por kotizi kaj al nacia asocio kaj al UEA. Je la UK 1932 en Parizo jam ekzistis planoj fondi "Universalan Federacion Esperantistan" (UFE), kiel komunan konkurencon de la naciaj Esperanto-ascioj al UEA. Tamen en la UK 1933 en Kolonjo estis trovita kompromiso, kaj la naciaj asocioj aliĝis kiel "landaj asocioj" al UEA. Ekde tiam UEA havas individuajn kaj "aligitajn" (de la landaj asocioj) membrojn.

En la UK 1934 en Stockholm nova estraro estis elektita. Ĉar ne estis reelektitaj al la komitato malnovaj UEA-aktivuloj kiel ekz. la kunfondinto Privat, la prezidanto Stettler proteste eksiĝis el siaj funkcioj. Nova prezidanto fariĝis Louis Bastien. La nova estraro estis pli realisma en praktikaj aferoj, sed ankaŭ pli atentis la necesojn de landaj asocioj. (Tio ankaŭ inkludis, ke vicprezidanto fariĝis Anton Vogt, membro de la nazia partio.) La jaro 1935 estis la unua kiun UEA finis sen deficito.

Daŭra problemo restis la altaj vivokostoj en Svisio. Tial la estraro decidis translokigi la oficejon al Londono, kie malpli altis la kostoj, kaj la bibliotekon al la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Kontraŭ tio protestis kvin svisaj membroj, sed voĉdono de la UEA-delegitoj konfirmis la estraran decidon. La "ĝenevaj protestantoj" ne paciĝis, insistante pri formala eraro en la voĉdona proceduro.

Por eviti malŝparon de tempo kaj nenecesajn malhelpojn, la estraro decidis fondi novan asocion. Al tiu Internacia Esperanto-Ligo (IEL) aliĝis preskaŭ ĉiuj landaj asocioj kaj individuaj membroj. (Ĉe UEA-Ĝenevo restis nur la svisa asocio kaj la hispana.) Ĝia organo estis Esperanto Internacia, la sidejo donacita domo en Heronsgate apud Londono.