[ Enkonduko | Planlingvoj | Unuaj jaroj | Fondista epoko | Rekonstruo | Krizoj | Rekonoj | Aktuala E-historio ]

Rekonstruo (1919 - 1929)

Post la milito de 1914-18 la eŭropanoj - la plej multaj esperantistoj ĉiam vivis kaj vivas en tiu kontinento - troviĝis kvazaŭ en nova mondo. Tio iom klarigas la tute tro-optimismajn esperojn pri baldaŭa "fina venko de Esperanto". Certe, la membronombroj de Esperanto-asocioj rapide kreskis, sed neniam la Esperanto-komunumo iel atingis la karakteron de amasa movado. En 1925 UEA atingis ĝis-nune rekordan membraron, t.e. 9.424 individuaj membroj.

Dum la UK en Prago 1921 fondiĝis Sennacieca Asocio Tutmonda. Tie kolektiĝis maldekstraj esperantistoj (socialistoj, komunistoj, socialdemokratoj ktp.), kiuj ne kontentiĝis kun la "neŭtraleco" de UEA. Pro la grandeco de SAT (1.064 membroj en 1922, 6.500 en 1929) ĝi vere povis senti sin kiel konkurenca entrepreno al UEA. Nuntempe, kiam SAT havas (laŭaserte) "ĉirkaŭ 2.000" membrojn, la plej multaj SATanoj estas ankaŭ UEA-membroj kaj vidas en SAT specon de faka asocio ("laborista").

En 1920 ekfunkciis la Ligo de Popoloj en Ĝenevo. Esperanton tie reprezentis la UEA-aktivulo Edmond Privat. Malgraŭ pozitiva raporto de la asista ĝenerala sekretario de LdN, la sukcesoj ĉe tiu organizo estis iom malgrandaj. Seniluziite UEA ne plu multe agadis tie.

Nova amaskomunikilo tiu-tempe estis la radio, kiu populariĝis post la mondomilito. La unuaj provoj kun Esperanto estis faritaj en 1922 (Newark/Usono kaj Londono).

La monda ekonomia krizo ekde 1929 trafis ankaŭ la Esperanto-komunumon. Multaj esperantistoj ne plu povis pagi kotizon, malfaciliĝis vojaĝi (kvankam tio ankaŭ antaŭe ne estis tiel amasa fenomeno kiel nuntempe).