[ Enkonduko | Planlingvoj | Unuaj jaroj | Fondista epoko | Rekonstruo | Krizoj | Rekonoj | Aktuala E-historio ]

"Malglaciiĝo" kaj rekonoj (1945/55-1979)

La skismo UEA-IEL estis venkita en 1947. Je la unua postmilita UK en Berno ambaŭ asocioj kunfandiĝis al nova asocio, kiu pli aspektis kiel la antaŭa IEL, sed ricevis la tradician nomon UEA. Ĝi relative rapide rekreskis al la antaŭ-milita nivelo, kreskadis ankaŭ la aro de aliĝintaj landaj asocioj.

Antaŭ la milito la ekstereŭropaj asocioj estis ĉefe en landoj kun eŭropida kulturo (Ameriko, Aŭstralio, sed ankaŭ ekz. Japanio). En la 50aj kaj 60aj jaroj fondiĝis pli kaj pli da asocioj en la t.n. "tria mondo": en Vjetnamio (1956), en Madagaskaro (1959), en Libano (1961), en Zairio kaj Tanzanio (1963). Tamen, la esperantistoj en tiuj landoj kutime estas tre forte influitaj de eŭropa kulturo kaj lernis Esperanton ĉefe pere de aliaj eŭropaj lingvoj. La unua ne-eŭropa prezidanto de UEA estis la japano Hideo Yagi (1962-64).

Post la dua mondomilito estis fondita Unuiĝintaj Nacioj (UN), organizo kiu iel daŭrigas la Ligon de Popoloj, sed estas pli vaste akceptata ol ĝi. UEA provis per peticioj interesigi UN-on pri la t.n. "lingva problemo", sed ŝajnis ke nur esperantistoj kredis pri "la granda monda lingvo-problemo" anstataŭ aro da tre diversaj "lingvaj problemoj". Tamen, la peticio de 1950 estis grava bazo por la Unesko-rezolucio de 1954 en Montevideo, kiu grandparte estas sukceso de la UEA-estrarano Ivo Lapenna.

La stilo de la prezidanto Ivo Lapenna trovis malaprobon ĉe pluraj diversaj aktivuloj en UEA. En 1974 la komitato elektis prezidanto la TEJO-prezidinton Humphrey Tonkin. Defio de la nova estraro, kiu konsistis ankaŭ el jam antaŭaj estraranoj, estis unua-vice la financa deficito. Gravis ankaŭ plimodernigi la statuton. Cetere la estraro okupiĝis pli vaste pri eksteraj rilatoj al aliaj (neesperantistaj) organizaĵoj.

Ivo Lapenna kaj liaj adeptoj parolis pri "puĉo" okazinta en UEA. Li fondis en 1976 konkurencan asocion "Neŭtrala Esperanto-Movado" (NEM), kun la gazeto Horizonto kaj kun t.n. Internaciaj Konferencoj. Pluraj aktivuloj perdiĝis de UEA, kaj kvankam ne plu ekzistas NEM, la anoj de Lapenna daŭrigas sian laboron parte kulture tre valoran. Domaĝa estas certa personkulto ĉirkaŭ Ivo Lapenna. Estas malfacile diri kiom granda estis la skismo en 1974/76, ĉar NEM ne publikigis membro-nombrojn la partoprenantarojn de la Konferencoj.

La plej multaj orienteŭropaj Esperanto-asocioj aliĝis al UEA jam antaŭ 1974, ekz. la Bulgara en 1956 kaj la Hungara en 1962. Nun sekvis la resto, ekz. la GDRa asocio en 1976 (kiu ekzistis nur ekde 1965). Ekde 1980 Ĉina Esperanto-Ligo estas en UEA. En 1979 Asocio de Sovetaj Esperantistoj fine rajtis refondiĝi, sed aliĝi al UEA nur en 1989. La asocioj en la komunismaj diktaturoj estis tute "samdirektigitaj" kaj sub kontrolo de la ŝtato, sed ankaŭ tre subvenciitaj.