[ Enkonduko | Planlingvoj | Unuaj jaroj | Fondista epoko | Rekonstruo | Krizoj | Rekonoj | Aktuala E-historio ]

Ido-krizo

En 1901 fondiĝis en Parizo "Délegation pour l'adaption d'une langue auxiliaire internationale", "Delegacio por la adopto de internacia helplingvo". Ĝi elektu inter pluraj projektoj de internacia planlingvo kaj proponu ties uzon al la monda publiko. Ses jarojn poste 310 organizaĵoj kaj 1250 intelektuloj simpatiis al la ideo (sed ne kunlaboris). Ĝia motoro fariĝis la franca logikisto Louis Couturat, kiu havis kontaktojn kun Zamenhof.

En oktobro kunvenis "Komitato de la Delegacio", kun 12 membroj, kiuj okupiĝis pri diversaj projektoj por elekti unu el ili. Fine parto de la Komitato (pli ol la duono de la anoj ne ĉeestis persone) decidis alpreni Esperanton kun kelkaj ŝanĝoj, kiujn proponis nekonata aŭtoro kun la pseŭdonomo "Ido". La Komitato disfalis, la Lingva Komitato de Esperanto malakceptis la "Ido"-projekton. Nur relative malmultaj esperantistoj transiris al la nova duonplanlingvo "Ido", tamen sufiĉis por fari el Ido la due plej sukcesan projekton en la historio.

Apartan rolon ludis Louis de Beaufront. Ekde la 1890aj jaroj li estis la elstara persono en la franca Esperanto-movado. De Beaufront (vera nomo: Louis Chevreux) verkis lernolibrojn, informadis (li "kulpas" pri la verda stelo) kaj varbis eminentulojn-simpatiantojn por Esperanto. Sed ankaŭ la Majstro-kulto kaj la uzo de la "interna ideo" por gravigi sin en la movado apartenas al tiu periodo.

Post 1900 aliaj francoj transprenis gvidajn poziciojn. De Beaufront sentis sin traktata maljuste. Jam en 1905 li havis sektretajn kontaktojn kun Louis Couturat. Couturat kredis ke la esperantistaro pli facile akceptos la de li intencitajn ŝanĝojn se konata esperantisto subtenus ilin. Tiel la reformprojekto estiĝis ĉefe el la kunlaboro de Couturat kaj De Beaufront. La broŝuron de "Ido" prezentitan en la Komitato verkis De Beaufront. Estis jam granda la konsterniĝo en Esperantio, kiam De Beaufront en la Komitato subtenis "Idon". Pro fuŝo de Couturat, De Beaufront devis en majo 1908 konfesi ke li estis la nekonata "Ido": Couturat sendis leterojn al De Beaufront kaj Jespersen, sed konfuzis la kovertojn. Jespersen, ricevinte leteron por De Beaufront, komprenis la "komploton" kaj devigis la kolegojn mem konfesi ke De Beaufront estis "Ido".