[ Enkonduko | Planlingvoj | Unuaj jaroj | Fondista epoko | Rekonstruo | Krizoj | Rekonoj | Aktuala E-historio ]

Ivo Lapenna

Ivo Lapenna naskiĝis en 1909 en Split kaj doktoriĝis en 1933 en Zagreb pri juro. En 1949 li forlasis Jugoslavion kaj iris unue al Parizo, poste al Londono. Tie li fariĝis universitata profesoro. Pri juro li verkis nacilingve tre malmulte, ĉar la plejmulto el lia tempo estis uzata por Esperanto.

Ekde 1937 Lapenna estis estrarano en IEL, poste en UEA. En 1964 li fariĝis prezidanto de la asocio. Dek jarojn poste li rezignis pri ĉiuj funkcioj kaj honoraj titoloj en UEA kaj TEJO. En 1976 li kunfondis Neŭtralan Esperanto-Movadon (NEM). Li mortis en 1987.

La ĉefa verko de Lapenna estis eble Retoriko, kiu aperis unuafoje en 1950 en Parizo. Li kontribuis ankaŭ grandan parton al la enciklopedia libro Esperanto en perspektivo (1974), verkita komune kun Ulrich Lins (historio) kaj Tazio Carlevaro (literaturo). Konata estas certe ankaŭ la Principaro de Frostavallen, kie li skribis pri publika agado. En Hamburgo en retroprektivo (1975) li provis prezenti lian ne-reelektiĝon kiel "komunistan puĉon".

Støp-Bowitz skribis en la dua eldono de sia La Esperanto-Movado [...] (Oslo 1996, p. 39/40):

"Lapenna estis eksterordinare energia, aktiva, efika homo kun grandega labora kapacito. Li estis riĉa je ideoj kaj sciis efektivigi siajn ideojn kaj planojn. Li gvidis la asocion kaj la tutan movadon per firmaj manoj kaj entute faris multegon por la Esperanto-movado. Sed li ne toleris opozicion, kaj per sia obstineco kaj foje aroganta sinteno fortimigis multajn valorajn homojn. Sekve lia populareco malkreskis, kaj kiam li per granda artikolo en la revuo Esperanto direktis maljustajn akuzojn pri politika neneŭtraleco kontraŭ valoraj movadanoj, la opozicio kontraŭ li en la Komitato grave plifortiĝis."

Ulriĉ Lins, dum multaj jaroj kunlaborinto de Lapenna en UEA, en nekrologo (revuo Esperanto, 1988, februaro, p. 22-26):

"Al la ofte malfacile komprenebla necedemo [de Lapenna], montrita ekzemple en Bern [la UK de 1947], aldoniĝis ekstrema sentemo, kreskanta ĝis tia grado, ke Lapenna komencis vidi ankaŭ en objektiva kritiko atakon kontraŭ si persone. Liaj rebatoj estis tiel akraj, ke mediokruloj povis esti certaj pri iom da famo [...]. Apartenas al la sama kunteksto, ke Lapenna, ĉiam tre konscia pri la rekono, kiun trovu lia agado, pli kaj pli toleris kuraĝigis iuspecan kulton ĉirkaŭ si."

Komence de la UK 1974 en Hamburgo estis klare, ke Lapenna ne trovus maĵorion en la Komitato por reelektiĝi. Tial li la unuan tagon de la kongreso retiriĝis de ĉiuj funkcioj.

"Tra tiom da jaroj Lapenna neniam sukcesis pruvi siajn asertojn, ke en Hamburgo okazis 'puĉo' ke UEA iam deflankiĝis de sia neŭtraleco kaj de la Zamenhofa idearo."