[ Enkonduko | Planlingvoj | Unuaj jaroj | Fondista epoko | Rekonstruo | Krizoj | Rekonoj | Aktuala E-historio ]

Universala Kongreso

Dum la unuaj jaroj de Esperanto internaciaj renkontiĝoj estis ankoraŭ maloftaj. Precipe menciinda estas kunveno de anglaj kaj francaj esperantistoj, kiuj okazis en 1904 en Calais kaj Dover. Impresite, oni decidis inviti al Universala Kongreso en la venonta jaro. La organizon transprenis la advokato Alfred Michaux, kiu loĝis en Boulogne-sur-mer (Bulonjo-ĉe-maro). 688 homoj el 40 landoj tiom amuziĝis ke estis planita kongreso ankaŭ por la sekva jaro. Tio estis la 1a Universala Kongreso de Esperanto kaj ĝi okazis en 1905.

Post diversaj manieroj organizi kaj transdoni la "stafeton" al venonta kongres-teamo, UEA en 1933 fariĝis respondeca pri la UKoj. Post la dua mondomilito estis instalita la pozicio de Konstanta Kongresa Sekretario, salajrita oficisto.

En la UKon estas integritaj la kunsidoj de gvidaj organoj de UEA (Komitato, Estraro) kaj de fakaj asocioj. Sed povas okazi ke al la kunveno de faka asocio venas nur tre malmultaj homoj, el ili eble nur malmultaj membroj. Bone vizitataj estas kutime la prelegoj en la kadro de t.n. "Internacia Kongresa Universitato". Vespere oni prezentas kontribuojn muzikajn teatrajn.

La nuntempa averaĝa partoprenantaro de UK estas ĉ. 2000. Longan tempon la UK 1923 en Nurenbergo (Germanio) restis la plej granda, kun 4963 anoj. La inflaciego en Germanio tre malmultkostigis la kongreson por multaj eksterlandanoj. Nun la rekordon tenas la Varsovia UK de 1987 (5946).

Ekstereŭropaj UKoj longtempe estis tre maloftaj. En 1910 la sesa kongreso okazis en Washington, tiu de 1915 en San Francisco (pro la milito). Nur en 1965 estis denove ekstereŭropa kongreso, en Tokio. Ekde la 80aj kaj 90aj jaroj ekstereŭropaj UKoj fariĝis relative normalaj: 1981 Brasilia (unuafoje sur la suda duono de la globo), 1984 Vancouver (Kanado), 1986 Beijing, 1990 La Habana, 1994 Seoul, 1997 Adelaide (unuafoje en Aŭstralio).

Oni povas konstati certan hierarkion laŭ-geografian:

1. La plej grandaj UKoj estis kutime la mez-eŭropaj, precipe en la "socialismaj" landoj. La Varsovia UK 1959 (Zamenhof-jaro) estis la unua postmilita kiu denove superis 3000 partoprenantojn. Simile grandaj estis la UKoj en 1963 (Sofia), 1966 kaj 1983 (Budapest), 1978 (Varna, kvankam ne plu en meza eŭropo, kun 4414), sed ankaŭ la Viena de 1992.

2. La duan rangon havas okcident-mez-eŭropaj UKoj, ekz. en Nederlando, Germanio, Francio, Britio, kun kutime ĉ. 2000 anoj.

3. Pluraj ne-"socialismaj" eŭropaj landoj ŝajnas jam aparteni al la periferio de la kontinento, tiel ke la partoprenantaro estas signife malpli alta (1500-2000). Svedio kaj Jugoslavio estas ekzemploj por tio.

4. Ekster-eŭropaj UKoj normalkaze havas la plej malmultajn anojn. La malmultrekordon havis la UK Washington 1910 (357 anoj), la malon Beijing 1986 (2482 anoj). Tamen la averaĝo estas ĉ. 1700, se oni ne konsideras la nordamerikajn UKojn en Portland 1972 (923) kaj Vancouver 1984 (802).

Sed estas multaj influoj kiuj povas efiki al la grandeco (ĉu tio estas aŭtomate "sukceso"?) de UK. Ekz. estis meze de la 1970aj granda kaoso en UEA, tiel ke la Kopenhagena 1975 havis nur 1550 anojn.

Plurfoje la UK okazis en diktaturo. La unuan fojon esperantistoj havis problemojn en Barcelona 1909, ĉar ĵus antaŭe anarkiistaj ribeloj skuis la landon. En la 1930aj jaroj temis pri dekstre-ekstremismaj reĝimoj, en 1931 en Krakovo (diktatoro Pilsudski), en 1933 en Kolonjo (Hitler), en 1935 en Romo (Mussolini), en 1936 en Vieno (Schuschnigg), 1937 Varsovio.

Post la dua mondomilito la diktaturoj estis ĉefe maldekstre-ekstremismaj. En 1953 UK okazis en Zagreb kaj en 1973 en Beograd (Jugoslavio), en 1986 en la ĉina ĉefurbo, en 1990 en Kubo. En 1959, 1963, 1978, 1983, 1987 la UKoj okazis en Polio, Bulgario resp. Hungario. Escepto estis Madrid 1968, kie regis la dekstra diktatoro Francisco Franco, kiu en la civila milito estis persekutinta ankaŭ esperantistojn.

La diskutoj estis siatempe (precipe en 1968 kaj 1987) ĉu oni UKumu en tiaj landoj. La kontraŭantoj atentigas pri la politiko de la reĝimoj, kiuj tute malas al la demokratia karaktero de la Esperanto-movado. Por-antoj emfazas ke ĝuste la esperantistoj en tiuj landoj bezonas subtenon de ekstere kaj forumon en iliaj landoj por renkonti eksterlandajn esperantistojn. Kiam la pola registaro malpermesis al SAT kongresi en Varsovio, ne malmultaj esperantistoj postulis de UEA solidarecon kaj ankaŭ ne kongresi en Polio.

La UK de 1967 estis planita por Tel-Avivo. Pro la ses-taga milito malmulte da tempo antaŭe oni decidis anstataŭe kongresi en Rotterdam (samo validas por la tiu-jara IJK en Netanja, Israelo).