[ Enkonduko | Planlingvoj | Unuaj jaroj | Fondista epoko | Rekonstruo | Krizoj | Rekonoj | Aktuala E-historio ]

Zamenhof

En Bjalistoko (ruse Bielostok, pole Bialystok) meze de la 19a jarcento vivis krom judoj (ĉ. 70 %) ankaŭ multaj poloj, rusoj kaj germanoj. Tiu multkultura loko estis la sceno por la unuaj 14 vivjaroj de Lejzer Ludwik Zamenhof, kiu naskiĝis tie en 1859.

Kiel lernanto li estis tre sukcesa, ankaŭ poste en la gimnazio en Varsovio. Pro lia freneza ideo pri "monda lingvo" li poste en la profesio estis ege fiaskanta, ĉar li foruzis multon de siaj mono kaj tempo por la planlingva projekto. En 1878, en la lasta lerneja jaro, li festis kun samgimnazianoj sian naskiĝtagon. Jam tie ili parolis pri projekto de Lejzer kun la titolo "Lingwe Uniwersala". Sed mallonge poste la amikoj jam ne plu okupiĝis pri la afero.

Lejzer studis en 1879 ĝis 1881 en Moskvo medicinon. Pro financaj problemoj de la patro, sed eble ankaŭ pro la kontraŭ-judaj pogromoj en 1881 Lejzer devis reveni al Varsovio, kie li finstudis en 1886. Ĉar li ne trovis sufiĉe da laboro kiel normala kuracisto, li poste plustudis por fariĝi okulkuracisto, ankaŭ en Vieno. Sed sin kaj sian familion vivteni, tion li kapablis nur post 1900.

Kiam li en 1887 eldonis libreton, kiu prezentis la lingvo-projekton "Lingvo Internacia", li estis ankoraŭ sufiĉe riĉa, pro sufiĉe bona statuso de la patro (kiu laboris kiel cenzuristo) kaj ĉefe la doto, kiun li ricevis mallonge antaŭe edziĝinte kun Klara Silbernik. Sed la altaj kostoj, kiujn kaŭzis la forsendado de informiloj pri la "Lingvo Internacia", kaj profesia katastrofo por sia patro, de kiu Lejzer povis savi lin nur kontraŭ alta monsumo, malriĉigis lin tiel, ke li devis vivi plurajn jarojn sen sia nova familio por serĉi en diversaj urboj eblon por sin vivteni kiel okulkuracisto.

Post 1900 multo pliboniĝis. Liaj enspezoj povis pli kaj pli kovri la elspezojn, la "Lingvo Internacia" (Esperanto) disvastiĝis en okcidenta Eŭropo, Lejzer Zamenhof povis plurfoje vojaĝi al kongresoj ekster la Rusa Regno. Granda ŝoko estis al li la unua mondomilito, kiu komenciĝis kiam Lejzer kaj Klara estis en Germanio por pluvojaĝi al la UK 1914 en Parizo. Ili povis reveturi nur malfacile reen al Varsovio, pere de Svedio kaj Finnlando.

Zamenhof, kiu jam kiel infano estis ofte malsaneta, kaj kiu krome estis forta fumanto, malsaniĝis kaj mortis en 1917 en Varsovio.