tradukoj: be ca de en es fr hu nl pl pt ru sk

akumul/i

akumuliTEZ

(tr)
1.TEZ
Kolekti provizon da io: akumuli kapitalon, pruvojn; akumuli energion; danke al similaj san-entuziasmuloj diverslandaj la tuta mondo akumulis kolosan neelĉerpeblan sperton pri sano [1]; Moskvo estis redonanta la ardon akumulitan en la asfalto dum la tago, kaj estis evidenta, ke la nokto ne alportos faciliĝon [2]. SIN:amasigi
2.
MAH Uzi parton de la plusvaloro ne por persona konsumado, sed por pligrandigo de la produktiga kapitalo.

akumuliĝaTEZ

MAT
[3] (p.p. punkto x en topologia spaco, rilate al subaro A) Tia, ke ĉiu ĉirkaŭaĵo de x enhavas punkton de A, alian ol x. ANT:izolita.VD:adhera.
Rim.: Ĉi-sence troveblas „akumulpunkto“ en [4], sed adjektiva formo estas utila kaj ĝi pli nature devenas de „akumuliĝo“ ol de „akumulo“. La formo „akumuliĝa“ aperas en la citita fonto, ŝajne kun la senco, kiun ni prezentas, sed aliloke, en [5], ĝi havas sencon, por kiu ni preferis la terminon „adhera“.

akumulejoTEZ

KOMP Aritmetika reĝistro en kiu la aritmetikilo ricevas unu el la argumentoj de plenumota operacio kaj en kiun ĝi liveras la rezulton. Ofte tiu rezulto estas argumento de la tujsekva operacio, kiu do havas unu el siaj argumentoj jam preta en la reĝistro; tiamaniere la definitiva rezulto iom post iom „akumuliĝas“ en tiu reĝistro, evitigante registradon kaj relegadon de interaj rezultoj.

akumuliloTEZ

TEK
= Akumulatoro.

tradukoj

anglaj

~i 1.: hoard; ~iĝa : accumulation (point), cluster (point); ~ejo: accumulator.

belorusaj

~i: назапашваць, зьбіраць.

francaj

~i: accumuler, amasser; ~iĝa : (point) d'accumulation.

germanaj

~i 1.: anhäufen, sammeln, horten, raffen, zusammenraffen; ~i 2.: sparen, ansparen; ~iĝa : Häufungs-(punkt).

hispanaj

~i: acumular.

hungaraj

~i: felhalmoz, akkumulál; ~iĝa : torlódási (pont); ~ejo: akkumulátor; ~ilo: akkumulátor.

katalunaj

~i: acumular; ~iĝa : d'acumulació (punt); ~ejo: acumulador (de calculador); ~ilo: acumulador (d'energia).

nederlandaj

~i: accumuleren.

polaj

~iĝa : (punkt) skupienia.

portugalaj

~i: acumular.

rusaj

~i: копить, накоплять, аккумулировать; ~iĝa : предельная (точка), (точка) сгущения, (точка) накопления; ~ejo: сумматор, аккумулятор (регистр АУ); ~ilo: аккумулятор.

slovakaj

~i 1.: hromadiť; ~i 2.: akumulovať; ~iĝa : hromadný (bod).

fontoj

1. Monato, Anatolo Gonĉarov: Via sano en viaj manoj
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 5a.
3. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, diskreta
4. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §9
5. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, punkto

[^Revo] [akumul.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.33 2011/12/05 12:10:11 ]