tradukoj:
be de en es fr hu it ru sk
*arm/o [1]
armoZ
(arkaismo)

armilo
ne servas larmo anstataŭ armo[2].
Rim.:
Tia uzo de la vorto armo estas tre malofta, kvankam Zamenhofa.
armilo
Ĉiuspeca ilo, uzebla por atake vundi,
mortigi, minaci
pri tia atako, aŭ defendi
kontraŭ ĝi:
prenu ŝildon kaj armilojn, kaj stariĝu, por helpi
min
[3];
prenu do nun viajn armilojn, vian sagujon kaj vian pafarkon,
kaj iru sur la kampon kaj ĉasu por mi ĉasaĵon
[4];
doni armilojn en la manojn de niaj malamikojZ;
iris kun David ĉirkaŭ kvarcent viroj, kaj ducent
restis ĉe la armilaro
[5];
(figure)
aplombaj mensogoj estas iliaj preferataj armiloj.
batalilo.
Rim.:
Armiloj servas precipe por batali, sed ankaŭ
por ĉasi kaj fizike ekzerciĝi.
armilaro
Tuto de la armiloj:
iris kun David ĉirkaŭ kvarcent viroj, kaj ducent
restis ĉe la armilaro
[6];
(figure)
surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu
kontraŭstari al la artifikoj de la diablo
[7].
arsenalo
*armi
(tr)
- 1.
Provizi per armiloj:
armi soldatojn per pafiloj;
per falĉiloj armitaj kamparanoj.
- 2.
Plifortigi per diversaj rimedoj, subtrabaĵo, laŭcela ilo, kc:
konstruo el armita
betono;
per nearmita (nuda, senlorna) okuloB.
armilejo,
armejo,
armiltenejo
Provizejo de armiloj:
Ĥizkija [...] montris al ili sian trezorejon
[...] kaj sian tutan armilejon
[8];
via kolo estas kiel la turo de David, kiu estas konstruita
kiel armiltenejo
[9].
arsenalo
armaĵo
- 1.

Armilo,
portata por ŝirmi la korpon:
stariĝu en kaskoj, akrigu la lancojn, surmetu sur vin
armaĵojn
[10].
ŝirmarmo
kiraso,
ŝildo- 2.
Malmola kovraĵo, ekzemple metala, servanta por fortikigi
kablon kaj protekti ĝin kontraŭ meĥanikaj
damaĝoj.
malarmi,
senarmigiZ

Forigi la armilojn de iu aŭ io:
la demando pri ĝenerala malarmado
(malarmiĝo).
ŝirmarmo

armaĵo
Rim.:
Fakte, tiu formo ŝajnas al mi malpli klara ol la mallogika „armaĵo“
(kiamaniere -aĵo povas komuniki la ideon pri defendo?).
[Sergio Pokrovskij]
amasdetrua armilo
Armilo
destinita por fari grandskalan damaĝon al la personaro aŭ al
la posedaĵoj de la kontraŭulo:
origine Bush asertis, ke la buĉisto de Bagdado posedas amasdetruajn
armilojn (kemiajn, biologiajn kaj baldaŭ nukleajn) kaj
tial oni devas militi, por neniigi tiujn batalilojn
[11].
tradukoj
anglaj
amasdetrua ~ilo:
weapon of mass destruction.
belorusaj
~ilo:
зброя;
~ilaro:
рыштунак, узбраеньне;
~i 2.:
узбройваць;
mal~i,
:
абяззброіць, раззброіць.
francaj
~ilo:
arme;
~ilaro:
armement;
~i:
armer;
~ilejo,
,
:
armurerie;
~aĵo 1.:
armure;
~aĵo 2.:
armature;
mal~i,
:
désarmer;
amasdetrua ~ilo:
arme de destruction massive.
germanaj
~o:
Waffe, Rüstzeug;
~ilo:
Waffe;
~i 1.:
bewaffnen, rüsten;
~i 2.:
armieren, bewaffnen;
~ilejo,
,
:
Waffenkammer;
~aĵo 1.:
Rüstung;
mal~i,
:
entwaffnen;
amasdetrua ~ilo:
Massenvernichtungswaffe.
hispanaj
~o:
arma;
~ilo:
arma;
~ilaro:
armamento;
~i 1.:
armar (proveer con
armas);
~ilejo,
,
:
armería, arsenal;
mal~i,
:
desarmar (desproveer de
armas);
amasdetrua ~ilo:
arma de destrucción masiva.
hungaraj
~o:
fegyver;
~ilo:
fegyver;
~ilaro:
fegyverzet;
~i 1.:
felfegyverez;
~i 2.:
megvasal (megerősít), megerősít (pl. vasalással);
~ilejo,
,
:
fegyvertár, fegyverraktár, fegyverszoba;
~aĵo 1.:
páncélzat;
~aĵo 2.:
kábelpáncél;
mal~i,
:
lefegyverez, leszerel.
italaj
~o:
arma;
~ilo:
arma;
~ilaro:
armamento, armamentario;
~i:
armare;
~ilejo,
,
:
armeria;
~aĵo 1.:
armatura;
~aĵo 2.:
armatura;
mal~i,
:
disarmare;
ŝirm~o :
armatura;
amasdetrua ~ilo:
arma di distruzione di massa.
rusaj
~o:
вооружение, оружие;
~ilo:
оружие;
~ilaro:
вооружение;
~i 1.:
вооружать;
~i 2.:
армировать;
~ilejo,
,
:
арсенал, склад оружия;
~aĵo 1.:
броня, доспех;
mal~i,
:
разоружать, обезоружить;
amasdetrua ~ilo:
оружие массового поражения, ОМП.
slovakaj
~ilo:
zbraň;
~i 1.:
vyzbrojiť;
mal~i,
:
odzbrojiť.
[^Revo]
[arm.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.24 2012/02/18 10:10:09 ]