tradukoj: be bg br cs de en es fr hu pl ru sv tp

*bezon/i [1]

*bezoniTEZ

(tr)
1.TEZ
Malhavi ion necesan: bezoni monon, ripozon. VD:deziri.
2.TEZ
Esti en stato, kiu postulas ion kiel necesan, laŭcelan aŭ utilan: bezoni ripozi, iri, trinki; ni antaŭ ĉio bezonas plej severan unueconZ; la klasikaj verkistoj ofte bezonas komentariojnZ; pri tio ni ne bezonas paroliZ; ni ne bezonas aldoni sufiksonZ; ni ne bezonas timi, ke oni ilin reciproke konfuzosZ; ni ne bezonas decidi, ke oni uzu ekskluzive nur la nominativonZ; tio bezonigas multe da tempo. VD:malhavi, postuli, necesigi, urĝi.

bezonoTEZ

1.
Sufero pro manko de io necesa: bezono leĝon ne obeasZ; bezono estas plej forta ordono[2].
2.
Tio, pro kies manko oni suferas: havi grandajn, malmultajn, moderajn bezonojn.
3.
Stato, kiu postulas ion, kiel necesan, laŭcelan aŭ utilan: klareco estas bezono de normala spirito; en okazo de bezono [3]; en okazo de senbezonoZ.

bezonaZTEZ

Bezonata, mankanta sed necesa: por vino bona ŝildo (reklamo) ne bezonaZ; 5 jaroj estis bezonaj por venki ilin. VD:avidi.

bezonaĵo

Bezono 2.

senbezona

Nebezonata, nenecesa: senbezona radiko; tio ĉi estas senbezona timoZ; tio ĉi senbezone ligus ninZ; malpermesi la uzadon de tiu ĉi formo estas tute senbezoneZ.

vivbezonaĵo

EKON=vivnecesaĵo la Komerca Ministerio daŭre reguligas la merkaton de vivbezonaĵoj [4]. VD:porvivaĵo, vivpano

tradukoj

anglaj

~i: *need; ~o: need, want; ~a: needed; ~aĵo: need; sen~a: needless, unnecessary.

belorusaj

~i: патрабаваць , мець патрэбу ; ~o: патрэба; ~a: патрэбны, неабходны; ~aĵo: патрэбнае (наз.), неабходнае (наз.); sen~a: непатрэбны .

bretonaj

~i: kaout ezhomm; ~o: ezhomm, c'hoant; ~a: rekis, ezhommek; ~aĵo: ezhomm; sen~a: diezhomm.

bulgaraj

~i: нуждая се, имам нужда.

ĉeĥaj

~i: potřebovat.

francaj

~i: *avoir besoin (de), nécessiter; ~o: besoin, nécessité; ~a: nécessaire; ~aĵo: besoin; sen~a: inutile, superflu, ne servant à rien; viv~aĵo: nécessaire (le ~, subst.), ressource vitale.

germanaj

~i: *brauchen, benötigen; ~o: Bedürfnis; ~a: nötig; sen~a: unnötig.

hispanaj

~i: necesitar; ~o: necesidad; ~a: necesario; ~aĵo: necesidad; sen~a: innecesario.

hungaraj

~i: szüksége van (vmire) ; ~o 1.: szükség; ~o 2.: szükséglet; ~o 3.: szükség; ~a: szükséges; ~aĵo: szükséglet; sen~a: szükségtelen.

polaj

~i: potrzebować; ~o: potrzeba, zapotrzebowanie; ~a: potrzebny; sen~a: niepotrzebny, zbędny.

rusaj

~i: нуждаться, иметь потребность; ~o: нужда, потребность ; ~a: нужный, необходимый , требующийся ; ~aĵo: необходимое (сущ.), нужное (сущ.) ; sen~a: ненужный.

svedaj

~i: behöva; ~o: behov.

tokiponaj

~i: wile; ~o: wile.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 16
4. Ĉina Radio Internacia: Panorame, 2010-12-24

[^Revo] [bezon.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.24 2011/04/05 22:10:18 ]