tradukoj: be cs de es fa fr hu pl pt ru sv

*diligent/a [1]

*diligenta

Konstante kaj zorge laborema, efika kaj rapida en sia laboro: diligenta lernanto; nia diligenta kolegaro ne laciĝos en laboro pacaZ; diligente atenti la aŭditaĵojn [2]; la disdonanto agu malavare, la administranto kun diligenteco, la kompatanto kun ĝojo [3]; la entreprenoj de diligentulo donas nur profiton [4]. VD:abelo, agema, atenta, fervora, formiko, laborema, zorgema

diligenti

Esti diligenta, agi diligente: oni tiaokaze ne tre diligentas por kaŝi la faktan mensogon, kiu estas nur la vesto de la vero [5]; maldiligenti en la ondanta, bonodora erikaro, jen la vera vivoĝua ĝojo! [6].

maldiligenta

Mallaborema, malpenema, malvigla: pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta [7]; Mi pasis tra kampo de homo maldiligenta Kaj tra vinberĝardeno de sensaĝulo; Kaj jen ĉie elkreskis urtiko, Ĉio estas kovrita de dornoj, Kaj la ŝtona muro estas detruita [8]; ne, ili ne estis perfiduloj, sed maldiligentaj altranguloj [9] maldiligenta mano malriĉigas [10]; (figure) la ondoj malfortiĝis kaj fariĝis kvazaŭ maldiligentajB; (figure) la horoj treniĝas maldiligente.

maldiligento, maldiligenteco

La eco esti maldiligenta: mi ne scias, kial oni ne varbis aliajn ― ĉu temas pri maldiligento flanke de UEA, ĉu simple pri la fakto, ke UEA nuntempe sentas sin sufiĉe forta por stari sen apogo de gravaj nomoj [11]; la geinstruistoj kiuj jam delonge plendas pri stulteco kaj maldiligento de la juna generacio [12]; maldiligenteco ne pretigos al si manĝon [13]; maldiligenteco estas la radiko de ĉia malbono [14].

maldiligentulo

Ulo maldiligenta: iru al la formiko, vi maldiligentulo, rigardu ĝian agadon, kaj saĝiĝu [15]; Wicek, kiu hodiaŭ, maldiligentulo, ne iris en la lernejon [16].

tradukoj

belorusaj

~a: руплівы, старанны, дбайны; ~i: рупіцца, дбаць; mal~a: лянівы, гультаяваты, нядбайны; mal~o, : лянота, гультайства; mal~ulo: гультай, лорта.

ĉeĥaj

~a: pilný.

francaj

~a: appliqué, consciencieux, diligent, empressé, zélé; ~i: s'activer, s'attacher, se dépêcher; mal~a: indolent, mou, nonchalant, paresseux; mal~o, : indolence, mollesse, nonchalance, paresse; mal~ulo: paresseux. ~eco: diligence, zèle; mal~i: flâner, paresser.

germanaj

~a: fleißig; ~i: fleißig sein; mal~a: faul; mal~o, : Faulheit; mal~ulo: Faulpelz. ~eco: Fleiß; mal~i: faul sein.

hispanaj

~a: diligente.

hungaraj

~a: szorgalmas; ~i: szorgoskodik; mal~a: lusta; mal~o, : lustaság; mal~ulo: lusta(ember). ~eco: szorgalom; mal~i: lustálkodik.

persaj

~a: ساعی، کوشا، سخت‌کوش، باپشتکار; ~i: کوشا بودن، همت گماردن، شتاب کردن; mal~a: تنبل، کاهل، تن‌پرور; mal~o, : تنبلی. ~eco: جدیت، پشتکار، سخت‌کوشی; mal~i: تنبلی کردن.

polaj

~a: pilny; mal~a: nonszalancki, leniwy, próżniaczy; mal~o, : nonszalancja, lenistwo, próżniactwo; mal~ulo: leń, próżniak, wałkoń, nygus.

portugalaj

~a: diligente, assíduo, esforçado, aplicado, atento.

rusaj

~a: усердный, прилежный, старательный; mal~a: ленивый; mal~o, : лень, леность; mal~ulo: лентяй, лодырь.

svedaj

~a: flitig; ~i: vara flitig.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. La Nova Testamento, Al la Hebreoj 2:1
3. La Nova Testamento, Al la Romanoj 12:8
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:5
5. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvara promenado
6. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 9
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj, ĉap. 24:30,31
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 12a.
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 10:4
11. D. Harlow: Jubileo..., 2002
12. J. Ipfelkoffer: Komparo de instrumetodoj, Monato, jaro 2001a, numero 6a, p. 9a
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 12:27
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:6
16. E. Orzeszko, trad. Kabe: La bona sinjorino, 1924

administraj notoj

pri ~a :
          Mi enkondukis en la difinon la nocion de "rapideco" kaj
          "efiko", ĉar ŝajnas al mi, ke temas pri grava ebla nuanco
          inter "laborema" kaj "diligenta".
          [MB]
        

[^Revo] [dilige.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2010/08/16 16:30:15 ]