tradukoj: be bg br cs de en es fa fr it nl pl pt ru sk sv tr

*ag/i

*agi

(ntr)
1.
Eksterigi siajn kapablojn, produkti ian efikon, uzante sian forton aŭ kapablon: agi juste [1]; agi noble, nesingarde, kun koleroZ; vortojn ŝparu, agojn faru[2]; nenia ago fariĝas sen pago (sen bona aŭ malbona reago) [3]; plena libereco de agadoZ; ilia agado estas danĝerega por nia aferoZ; agada roloZ.
2.
Konduti iel kontraŭ iu, trakti iun: agi afable kun, kontraŭZ iu.

ago

1.TEZ
Ekstra montro de ies forto aŭ kapablo: koniĝas birdo laŭ flugo kaj agoZ; vortojn ŝparu, agojn faru [4]; diru al mi vian kredon kaj montru ĝin al mi en viaj agojZ; post ĉiu ago venas la tempo de pagoZ; la Agoj de la apostoloj [5]. SUB:akto3
Rim.: Inter ago kaj faro ekzistas tiu nuanco, ke per ago oni akcentas la intencitecon aŭ la eksteran aspekton, dum faro altiras la atenton plie al konkreteco.
2.
Ĝenerala ideo pri efikprodukto: se mi parolas ne pri la ago de ekokupo mem, sed pri la stato, en kiu mi troviĝas ...Z; verbo de ago; la ago demandi.

agemaTEZ

Kapabla kaj ema agi: patro, kiu komence estis nur brutkomercisto, sed honesta kaj agema [6]; ŝi kutimis al la bonfarado de la grandaj urboj, laborema, agema [7]; se la anarkistoj uzas pli bone kaj pli ofte la aparaton ol la komunistoj, ĉi-lastaj ne povos riproĉi ― same estu, se la komunistoj montriĝos pli agemaj [8].
VD:vigla3, viva2

reago

1.TEZ
Returna efiko de io, sur kion io alia agis: la atmosfero, saturita de intergenta malpaco, per neevitebla natura reago naskis la esperantisman movadonZ. SUB:respondo
2.TEZ
KEM=reakcio2.a

interagoTEZ

1.
Kuna aŭ reciproka influo de pluraj agoj, fenomenoj, faktoroj: la interago de oferto kaj postulo; la interago de teorio kaj praktiko; la interago de la infanterio kaj de la aviado.
2.TEZ
KOMP Dialogo3 de uzanto kun ruliĝanta programo: tiu programo uzeblas kaj interage, kaj en la fona reĝimo.
VD:dialogo 1, dialektiko

kunagi

(ntr)
Kunlabori.

senagadoTEZ

Nenifarado. VD:dormo, malpeno, malvigla

tradukoj

anglaj

~i: act; ~o: act, action; ~ema: active; re~o: reaction; inter~o: interaction; kun~i: co-operate; sen~ado: inaction. inter~e: interactively.

belorusaj

~i: дзейнічаць, чыніць; re~o: рэакцыя; inter~o: узаемадзеяньн е ; kun~i: супрацоўнічац ь ; sen~ado: бязьдзеяньне . ~ado: дзеяньні, дзейнасьць, чыннасць.

bretonaj

~i: ober, gwerediñ war; ~o: ober, gwered; ~ema: greant, oberiant, abil; inter~o: etreober, etregwered; kun~i: kenober, kenlabourat; sen~ado: dizoberiantiz.

bulgaraj

~i: действам; re~o: реакция.

ĉeĥaj

~i: jednat.

francaj

~i: agir, se comporter; ~ema: actif; re~o: réaction; inter~o: interaction; kun~i: coopérer, collaborer; sen~ado: inaction.

germanaj

~i: handeln, tun; re~o: Reaktion; inter~o: Interaktion; kun~i: zusammenarbeiten; sen~ado: Nichtstun, Müßiggang. inter~e: interaktiv.

hispanaj

~i: actuar; re~o: reacción; inter~o: interacción.

italaj

~i: agire; ~o: atto, azione; ~ema: attivo, d'azione, alcre, solerte; re~o: reazione; inter~o: interazione; kun~i: collaborare; sen~ado: inattività, ozio (periodo), oziosità, poltronaggine.

nederlandaj

~i: handelen; ~o: handeling; re~o: reactie; inter~o: interactie; kun~i: meewerken; sen~ado: nietsdoen.

persaj

~i: عمل کردن; ~o: کنش، عمل، کردار; ~ema: کاری، پرکار، فعال; re~o: واکنش، عکس‌العمل; inter~o: برهم‌کنش، کنش متقابل; kun~i: همکاری کردن، تشریک مساعی کردن; sen~ado: بیکارگی، بطالت.

polaj

~i 1.: działać, czynić, postępować; ~i 2.: czynić, postępować; ~o: działnie, czyn, postępek; re~o: reakcja; inter~o: interakcja; kun~i: współdziałanie, kolaboracja; sen~ado: bezczynność.

portugalaj

~i 1.: agir, proceder, obrar; ~i 2.: agir, proceder; ~o: ação; re~o: reação; inter~o: interação; kun~i: colaborar; sen~ado: inatividade.

rusaj

~i: действовать; ~o: действие; ~ema: деятельный, активный; re~o: реакция; inter~o: взаимодействие ; kun~i: сотрудничать ; sen~ado: бездействие . A~oj de la apostoloj: Деяния апостолов ; inter~e: интерактивно .

slovakaj

~i: konať; ~o: skutok; re~o: reakcia; inter~o: vzájomné pôsobenie, interakcia; sen~ado: nečinnosť.

svedaj

~i: agera; re~o: reaktion; inter~o: interaktion; kun~i: samarbeta, samverka; sen~ado: inaktivitet.

turkaj

~i: iş görmek, etken olmak, etkilemek, davranmak, hareket etmek; ~o: hareket, davranış; ~ema: etkin, faal, çalışkan, zinde, hamarat; re~o: tepki; inter~o: karşılıklı etki, etkileşim; sen~ado: etkisizlik, hareketsizlik, işsizlik, çalşmazlık.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Miĥa 6:8
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. La Nova Testamento
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infana babilado
7. E. Orzeszko, trad. Kabe: La bona sinjorino.
8. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Venis anarkisto...

[^Revo] [ag.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.39 2011/11/13 11:10:07 ]