tradukoj:
be bg da de en es fr hu it nl pl pt ru sk
8cirkl/o Z[1]
cirklo
- 1.
[2]
Ebena kurbo, konsistanta
el ĉiuj punktoj, kies distanco al iu punkto de la koncerna ebeno
(ĝia centro) egalas al iu valoro (ĝia
radiuso):
cirklo estas koniko kun
nula discentreco kaj senlime malproksima direktanto;
la kartezia ekvacio de cirklo estas de la tipo
x2+y2 =
R2.
centro,
cirkonferenco,
diametro,
radiuso,
sago,
ŝnuro;
arko.
- 2.
[3]
Ebena surfaco, kiun
limas cirklo 1.
disko;
segmento,
sektoro.
- 3.
-
Ĉia objekto pli-malpli samforma kiel cirklo
1 aŭ 2;
rondo:
la kanalo kaj la ŝoseo ĉirkaŭis duoncirkle la
dezertonB.

cirklo kaj konsistigaj elementoj
cirkla
- 1.
-
Havanta formon de cirklo:
cirkla placo.
ronda.
- 2.
-
Rilata al cirklo:
cirkla funkcio;
cirkla cilindro,
konuso,
helico,
sektoro;
cirkla linio (= cirklo
1),
surfaco (= cirklo
2).
ĉefcirklo
[4]
-
(de sfero)
Cirklo
1,
inkluzivata de la sfera surfaco kaj samcentra kiel ĝi:
ĉefcirklo estas ĉiu intersekco inter la sfero kaj ebeno
trairanta ĝian centron;
la meridianoj kaj la
ekvatoro estas ĉefcirkloj de la
tera sfero.
cirklego;
ĉefa.
cirklego
[5]
ĉefcirklo.
eŭlera cirklo

-
(de triangulo)
Cirklo
1,
trairanta naŭ rimarkindajn punktojn difinitajn de la triangulo:
la mezoj de ĝiaj lateroj,
la piedoj de ĝiaj altoj kaj
la mezoj de strekoj ligantaj ĝiaj verticoj al ĝia
ortocentro.
Eŭlero.
konverĝocirklo
[6]
-
(de kompleksa potencoserio
S(z) ĉirkaŭ
z0)
Malfermita cirklo 2 de
la
kompleksa ebeno kun centro en z0 kaj
radiuso
egala al la konverĝoradiuso
de
la serio.
Rim.:
Eblas diri ankaŭ „konverĝodisko“.
kurbecocirklo
[7]
-
(de ebena kurbo, ĉe punkto
de ĝi)
La cirklo 1
difinita
de la kurbecocentro
kaj la kurbecoradiuso
de la kurbo ĉe tiu punkto.
Rim.:
Ĉi-sence oni uzas ankaŭ
„oskulcirklo“[8] kaj
„oskula
cirklo“[9].

kurbecocirklo kaj aliaj elementoj
trafikcirklo

trafikrondo
ĝuste de la trafikcirklo Zamenhof, Rachel kaj David ekiris
15 jul 2000
[10];
de la eksa juĝista domo ĝis la trafikcirklo ĉe
la enirejo de la urbo
[11].
trafikcirkleto

trafikrondeto
trigonometria cirklo

-
Cirklo
1,
kies centro koincidas kun la origino de la
kartezia koordinatsistemo,
kaj kies radiuso egalas unu.
Rim.:
Tiun cirklon oni ofte uzas en trigonometriaj figuroj. La terminon
ni proponas, kvankam ĝi ne estas aparte internacia, ĉar
ĝi ŝajnas oportuna.

difino de trigonometriaj funkcioj pere de trigonometria
cirklo
tradukoj
anglaj
~o 1.:
circle;
~o 2.:
circle, disk;
~o:
circle;
ĉef~o:
great circle;
~ego:
great circle;
eŭlera ~o:
Euler['s] circle, nine-point circle;
konverĝo~o:
circle of convergence;
kurbeco~o:
circle of curvature, osculating circle;
trafik~o:
roundabout, traffic circle;
trigonometria ~o:
unit circle centered at the origin.
belorusaj
~o:
круг, кола, акружнасьць, акружына;
konverĝo~o:
круг зьбежнасьці;
kurbeco~o:
круг крывіні, акружына крывіні, судатычны круг.
bulgaraj
~o:
окръжност.
danaj
trafik~o:
rundkørsel.
francaj
~o 1.:
cercle;
~o 2.:
cercle, disque;
~o:
cercle;
~a:
circulaire, de cercle;
ĉef~o:
grand cercle;
~ego:
grand cercle;
eŭlera ~o:
cercle d'Euler, cercle de Feuerbach, cercle des neuf points;
konverĝo~o:
cercle de convergence;
kurbeco~o:
cercle de courbure, cercle osculateur;
trafik~o:
rond-point, giratoire, carrefour giratoire;
trafik~eto:
rond-point;
trigonometria ~o:
cercle trigonométrique.
germanaj
~o 1.:
Kreislinie;
~o 2.:
Kreis, Kreisscheibe;
~o:
Kreis;
ĉef~o:
Hauptkreis;
~ego:
Hauptkreis;
eŭlera ~o:
Neunpunktekreis, Feuerbach-Kreis;
konverĝo~o:
Konvergenzkreis;
kurbeco~o:
Krümmungskreis, Oskulationskreis;
trafik~o:
Kreisverkehr;
trigonometria ~o:
Einheitskreis.
hispanaj
~o:
círculo;
trafik~o:
glorieta, rotonda.
hungaraj
~o 1.:
körvonal;
~o 2.:
körfelület;
~o:
kör;
~a 1.:
kör-, kör alakú;
~a 2.:
kör-;
ĉef~o:
főkör;
~ego:
főkör;
eŭlera ~o:
Euler-kör;
konverĝo~o:
konvergenciakör;
kurbeco~o:
görbületi kör;
trafik~o:
körforgalom, körforgalmi csomópont;
trigonometria ~o:
egységkör.
italaj
trafik~o:
isola rotazionale, rotatoria.
nederlandaj
~o:
cirkel;
~a:
cirkelvormig, cirkel-;
trafik~o:
rotonde, rondpunt, verkeersplein.
polaj
~o 1.:
okrąg;
~o 2.:
koło;
ĉef~o:
okrąg wielki;
~ego:
okrąg wielki;
eŭlera ~o:
okrąg Feuerbacha, okrąg dziewięciu punktów;
konverĝo~o:
koło zbieżności;
kurbeco~o:
koło krzywiznowe;
trigonometria ~o:
koło trygonometryczne.
portugalaj
~o 1.:
circunferência;
~o 2.:
círculo;
trafik~o:
rotatória, rótula (tráfego);
trafik~eto:
minirrotatória.
rusaj
~o 1.:
окружность, круг;
~o 2.:
круг;
~o:
окружность, круг;
ĉef~o:
большой круг;
~ego:
большой круг;
eŭlera ~o:
окружность Эйлера, девятиточечная
окружность;
konverĝo~o:
круг сходимости;
kurbeco~o:
круг кривизны, соприкасающийся круг;
trigonometria ~o:
окружность с радиусом 1.
slovakaj
~o 1.:
kružnica;
~o 2.:
kruh;
~a:
kruhový.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto3.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto4.
Plena Ilustrita Vortaro5.
Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana6.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 197.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 388.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p.
389.
La Nova Plena Ilustrita Vortaro, oskuli10.
H. Masson: Post 23-monata vojaĝo, La Ondo de Esperanto, jaro 2002a, numero 7a11.
G. MacAoidh: Ho, tempoj!
Ho, moroj!, Monato, 2000/09, p.
20
[^Revo]
[cirkl.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.46 2010/09/23 16:30:28 ]