tradukoj:
be bg ca cs de en es fr hu ku la nl pl pt ru sv tp
*dorm/i
*dormi
(ntr)
- 1.
-
Esti en stato de korpa kaj spirita senaktiveco, kiu ĉe
la homoj ordinare okazas dum ĉiu nokto, kaj estas necesa
por ripozigi la homojn kaj la bestojn:
nia sukceso ne lasas ilin dormiZ;
dormi ŝtonan (profundan) dormon
B.
- 2.
- (figure)
Ne agi, resti senaga, kvieta:
la longe dormintaj semoj komencis
doni la unuajn trunketojnZ.
dormo
- 1.
-
Stato de dormanto:
la infano de Doroteo ripozis per trankvila dormo
[1].
- 2.
-
Senaktiveco, senprogreso.
letargio,
marasmo,
stagno.
dormema
-
Ema dormi:
[mi estas] ne laca, ne laca... nur iom dormema
[2];
dormemo surprizis lin post tiu rafinite
preparita manĝo
[3].
dormegi
(ntr)
-
Profunde dormi.
*dormeti
(ntr)
-
Duondormi:
li sidas apud la tablo kaj dormetas
[4].
dormigi
- 1.
-
Igi aŭ teni iun dormanta:
la patrino lulante dormigas la infanon;
dormigi pacienton per kloroformo.
- 2.
- (figure)
Trompante trankviligi:
eble la ruza Feniciano sukcesis dormigi iliajn
suspektemajn korojn
[5]?
endormigi
-
Meti iun en dormon:
sed dormu nun, fariĝu freŝa kaj sana! Mi
kantos kaj endormigos vin
[6];
kaj ŝi endormigis lin sur siaj genuoj, kaj alvokis
homon, kaj detondigis la sep buklojn de lia kapo
[7].
endormiĝi
- 1.
-
Transiri en dorman staton, fali en dormon:
[la najtingalo] kantis kaj la imperiestro
dolĉe endormiĝis
[8];
mi kuŝiĝas kaj endormiĝas, kaj mi
vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas
[9].
- 2.
- (figure)
Trankvile morti en paco:
tute mallaŭte ĝi (la muŝo)
malleviĝis sur la balanciĝantan trunketon de
herbo, balancetis la kapon tiel, kiel nur ĝi povas
balanceti, kaj ĝoje endormiĝis.
Tio estis ĝia morto
[10];
ĉar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj releviĝis,
tiel ankaŭ tiujn, kiuj endormiĝis en Jesuo,
Dio venigos kun li
[11].
forpasi
endormiĝo
- 1.
-
Transiro en dorman staton:
kontraŭ la kungluiĝado de la palpebroj
... oni igas vespere antaŭ la
endormiĝo froti sur la fermitaj palpebroj
ŝmiraĵon kun blanka hidrarga precipitato
[12].
- 2.
-
En la tradicia kristanismo la Endormiĝo de la Sankta
Dipatrino estas unu el la ĉefaj
kristanaj festoj
(la dekduopaj festoj,
la dipatrinaj festoj),
per kiu la eklezio rememoras la miraklan morton de la
Dipatrino:
inter la plej gravaj ortodoksaj festoj estas La
Endormiĝo kaj Ĉieliro de la sankta Dipatrino
[13];
tiu, kiu konstruigis en la urbo la monaĥejon
„Endormiĝo de la Dipatrino“
[14].
Ĉielenpreno
fordormi
(tr)
-
Perdi pro duma dormo:
fordormi la okazon
[15];
fordormi la tutan tagon.
maldormi
(ntr)
-
Esti en la aktiva, ne dorma stato, ne dormi:
li maldormis jam tri noktojn apud la malsana patro;
ni maldormas en la tago, dormas en la nokto kaj havas
tiam niajn sonĝojn, sed kun arbo estas alia afero,
arbo maldormas en la daŭro de tri sezonoj, kaj nur
en la komenco de la vintro ĝi endormiĝas
[16];
sed se diversaj homoj parolos diversmaniere, ankaŭ
tiam maldormu, ĉar la saĝo ordonas
antaŭvidi prefere malbonon ol bonon
[17].
Rim.:
PV, PAG kaj PIV ial atribuas al „maldormi“
la sencon
„sin deteni de dormo dum la kutima dormtempo“.
Tio estas mallogika (ĉar rompas la simetrion inter
„dormi“ kaj „maldormi“), malutila
(ĉar arbitre limigante la sencon de
„maldormi“
tio senigas nin je vorto por situacio kiel la
prezentita en la Fabela ekzemplo) kaj simple malvera, kiel
atestas la ekzemploj. „Maldormi“, samkiel
„dormi“, oni povas je ĉia tempo, ĉu
kutima aŭ ne.
tradormi
(tr)
-
Pasigi dormante:
tradormi la nokton
[18].
satdormi
(ntr)
-
Dormi sufiĉe, ĝis la kontenta stato en
kiu oni ne plu deziras dorm:
mi petas vin, Ramzes, satdormu
[19];
4 horoj laŭ la organizantoj sufiĉas por
satdormado
[20].
sendormeco
-
Malsana stato, en kiu oni ne povas dormi:
ia kuracilo por vi kontraŭ la sendormeco
[21].
dormigilo
-
Endormiga drogo:
mi uzas nek dormigilojn nek aliajn psikmedikamentojn
[22];
oficiale mi ne havas efektivan dormigilon, kaj
neoficiale... oni ne donas tiajn aĵojn almoze eĉ
al blinduloj
[23].
dormilo
(malofte)
-
Aĵo servanta por dormi, kiu faras dormon pli
komforta: lito, matraco, kuseno, dormosako ktp.
Rim.:
Iuj (ekz-e PAG) donas al dormilo la sencon de dormigilo,
kaj oni indikas zamenhofan ekzemplon kiu ŝajnas konfirmi
tiun opinion:
Konscienco trankvila estas bona dormilo
[24].
Tamen tie estas miskompreno: la bona konscienco ne
kaŭzas endormiĝon, kvankam ĝi ja
ebligas agrablan dormon. La „dormilo“j ja
estas „iloj por dormado“ kaj la proverbo
senpere antaŭanta la ĵus cititan pruvas ke
ĝuste tion celis Zamenhof:
Konscienco senmakula estas kuseno plej mola.
[Sergio Pokrovskij]
dormomalsano
-
Infekta malsano karakterizata de konstanta dormemo.
tradukoj
anglaj
~i:
sleep;
en~iĝo 2.:
Assumption of the Virgin Mary, Dormition of the Virgin Mary;
mal~i:
to be awake;
sat~i:
sleep one's fill, have one's sleep out;
~igilo:
soporific.
belorusaj
~i:
спаць;
~o:
сон;
~egi:
спаць
глыбокім
сном;
~eti:
драмаць;
~igi:
усыпляць;
en~igi:
усыпляць;
en~iĝi:
заснуць;
for~i:
праспаць (упусьціць нешта праз
сон);
mal~i:
ня спаць
;
tra~i:
праспаць
(нейкі
час);
sen~eco:
бяссоньніца;
~igilo:
снатворнае
;
~omalsano:
сонная хвароба.
bulgaraj
~i:
спя;
~o:
сън.
ĉeĥaj
~i:
spát.
francaj
~i:
dormir, reposer;
~o 1.:
sommeil;
~o 2.:
sommeil, repos;
~ema:
ensommeillé;
~egi:
dormir d'un sommeil de plomb;
~eti:
sommeiller, somnoler;
~igi:
endormir;
en~igi:
endormir;
en~iĝi:
s'endormir;
for~i:
manquer;
mal~i:
rester éveillé, veiller
;
sen~eco:
insomnie;
~igilo:
somnifère;
~ilo:
élément de literie;
~omalsano:
maladie du sommeil.
~emo:
sommeil
.
germanaj
~i:
schlafen, ruhen;
~o:
Schlaf, Ruhe;
~ema:
schläfrig;
~eti:
dösen;
en~igi:
zum Einschlafen bringen;
en~iĝi:
einschlafen;
for~i:
verschlafen;
mal~i:
wachen;
tra~i:
durchschlafen, verschlafen;
sen~eco:
Schlaflosigkeit;
~igilo:
Schlafmittel;
~ilo:
Schlafgerät;
~omalsano:
Schlafkrankheit.
for~i la okazon:
die Gelegenheit verschlafen
, die Gelegenheit
auslassen, die Sache verschlafen;
Konscienco trankvila estas bona ~ilo:
Ein gut Gewissen ist ein sanftes
Ruhekissen.
hispanaj
~i:
dormir;
mal~i:
estar despierto.
hungaraj
~i:
alszik;
~o:
alvás, álom;
~ema:
álmos, aluszékony;
~egi:
mélyen alszik;
~eti:
szundikál, bólogat
;
~igi:
elaltat;
en~igi:
elaltat;
en~iĝi:
elalszik;
for~i:
elszalaszt, átaluszik
;
mal~i:
ébren van, virraszt;
tra~i:
átalszik, végigalszik;
sat~i:
kialussza magát;
sen~eco:
álmatlanság;
~igilo:
altató(szer);
~ilo:
alvószer, alvóeszköz, alvó alkalmatosság;
~omalsano:
álomkór.
~emo:
álmosság;
for~i la okazon:
elszalasztja az alkalmat;
Konscienco trankvila estas bona ~ilo:
nyugodt lelkiismeret, nyugodt álom.
katalunaj
~i:
dormir;
~o 1.:
son, dormició;
~o 2.:
letargia, inactivitat;
~ema:
somnolent, endormiscat, ensopit;
~egi:
dormir profundament, dormir com un soc;
~eti:
dormisquejar, becar;
~igi 1.:
ensopir, cloroformitzar;
~igi 2.:
calmar, apaivagar;
en~igi:
adormir;
en~iĝi 1.:
adormir-se;
en~iĝi 2.:
transir;
en~iĝo 1.:
adormiment;
en~iĝo 2.:
assumpció, la Mare de Déu d'Agost (festivitat);
for~i :
perdre's, desaprofitar, deixar passar (per
estar dormint);
for~i:
dormir (contínuament, sense interrupcions ni
despertar-se);
mal~i:
tranuitar, vetllar;
sat~i:
dormir suficientment, ;
sen~eco:
insomni;
~igilo:
somnífer(s), narcòtic(s);
~ilo:
roba de llit;
~omalsano:
síndrome de Kleine-Levin, hipersòmnia.
~i ŝtonan (profundan) ~on:
dormir com un tronc;
~emo:
somnolència, ensopiment.
kurdaj
~i:
xew de çûn, xewtin, xewîn, nivîn.
latina/sciencaj
en~iĝo 2.:
Dormitio S. Mariae.
nederlandaj
~i:
slapen;
~o:
slaap;
~ema:
slaperig;
~egi:
diep slapen;
~eti:
soezen, dutten, doezelen;
~igi:
in slaap doen;
en~igi:
in slaap doen;
en~iĝi:
in slaap vallen, inslapen;
for~i:
missen
;
mal~i:
wakker zijn;
tra~i:
verslapen;
sat~i:
uitslapen;
sen~eco:
slapeloosheid;
~omalsano:
slaapziekte.
~emo:
slaap
.
polaj
~i:
spać;
~o:
sen;
~ema:
śpiący, rozespany;
~egi:
spać głębokim snem, spać głęboko, spać mocnym snem, spać mocno, spać kamiennym snem, spać jak kamień;
~eti:
drzemać, ucinać drzemkę;
~igi:
usypiać;
en~igi:
usypiać, kłaść spać;
en~iĝi 1.:
zasypiać, zapadać w sen;
en~iĝi 2.:
zasypiać;
en~iĝo 1.:
zaśnięcie, zapadnięcie w sen;
en~iĝo 2.:
Zaśnięcie;
for~i:
przespać;
mal~i:
nie spać, być na jawie, powstrzymywać się od snu;
tra~i:
przespać;
sat~i:
wyspać się;
sen~eco:
bezsenność;
~igilo:
środek nasenny;
~omalsano:
śpiączka.
portugalaj
~i:
dormir;
~o:
sono;
~ema:
sonolento, com sono, dorminhoco.
rusaj
~i:
спать;
~o:
сон;
~ema:
сонный
(хотящий
спать), сонливый, заспанный;
~egi:
спать
глубоким
сном, дрыхнуть;
~eti:
дремать;
~igi:
усыпить;
en~igi:
усыпить;
en~iĝi:
уснуть, заснуть;
en~iĝo 1.:
засыпание, отход ко сну
;
en~iĝo 2.:
Успение;
for~i:
проспать
(шанс и
т.п.);
mal~i:
бодрствовать
;
tra~i:
проспать
(всю ночь и т.п.);
sat~i:
выспаться
;
sen~eco:
бессонница
;
~igilo:
снотворное
;
~ilo:
спальная принадлежность;
~omalsano:
сонная болезнь.
svedaj
~i:
sova;
~o:
sömn;
~ema:
sömnig, trött;
~egi:
sova djupt;
~eti:
dåsa, slumra;
~igi:
söva;
en~igi:
söva;
en~iĝi 1.:
somna;
en~iĝi 2.:
somna in;
en~iĝo 1.:
insomnande;
for~i:
sova bort;
mal~i:
vara vaken;
~igilo:
sömnmedel.
tokiponaj
~i:
lape;
~o:
lape.
fontoj
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la forgesita pipo,
rakonto de A. Edelmann, tradukis I. Kaminski2.
Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 133.
Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 264.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 385.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 6a6.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, la najtingalo7.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 16:198.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, la najtingalo9.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 3:510.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko11.
La Nova Testamento, I. Tesalonikanoj 4:1412.
E. Fuchs, tr. Zamenhof: Kronika katara konjunktivito, Fundamenta Krestomatio13.
D. Cibulevskij: Katedralo renaskiĝantaMonato14.
SINAIA ‐ la perlo de Karpatoj15.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta16.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, lasta sonĝo de maljuna
kverko17.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 18a18.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 14:819.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 5a.20.
La Ondo de Esperanto21.
Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova
ŝakproblemo, (tria skizo el la ĉukĉa vivo)
22.
Claude Piron: Kien esperanto?, prelego kasede prezentita okaze de kunveno en
Cully, Svislando, en septembro 1994.23.
Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova
ŝakproblemo (tria skizo el la ĉukĉa
vivo), aldono al la Esperanta Ligilo, dec. 194724.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
[^Revo]
[dorm.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.42 2011/11/27 14:10:08 ]