tradukoj:
         
          br cs de en es fr hu nl pl pt ro ru
      *pas/i
         
      
*pasi
      (ntr)
- 1.
- 
               Iri tra aŭ preter iu loko por atingi alian:
               
                  pasi sur la strato, la placoZ,
                  
               
                  tra kampoZ,
                  
               
                  tra la urbo, la pordo, la fenestro, super la muro;
                  
               
                  (figure) 
                  pasi al alia demando;
                  
                  
               
                  (figure) 
                  ĉiuj ĉi bildoj rapide pasis tra lia cerbo.
                  
               
- 2.
- 
               Transiri de iu stato al alia, alistatiĝi, transformiĝi:
               
                  pasi de riĉeco al senhaveco.
                  
               
- 3. 
 forpasi
               pasas la tempo;
               
               jam kvin jaroj pasis depost tio;
               
               kio pasis ne revenos
               [1];
               
               la soleno pasis tute silenteZ;
               
               lia tago pasadis en studadoZ;
               
               ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam
               [2];
               
               kiel pasanta ventego, tiel malpiulo rapide malaperas
               [3];
               
               kun komika mieno de pasanta meditadoZ;
               
               pasinta doloro for el memoro
               [4];
               
               serĉi la pasintan tagonZ
               (netroveblaĵon);
               
               leĝo pasintaĵon ne tuŝas;
               
               
               [5]
               
               sen pasinteco ne fariĝas estonteco,
               diras ĉina proverbo;
               
               
               
               pasintjara neĝo forpasi
               pasas la tempo;
               
               jam kvin jaroj pasis depost tio;
               
               kio pasis ne revenos
               [1];
               
               la soleno pasis tute silenteZ;
               
               lia tago pasadis en studadoZ;
               
               ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam
               [2];
               
               kiel pasanta ventego, tiel malpiulo rapide malaperas
               [3];
               
               kun komika mieno de pasanta meditadoZ;
               
               pasinta doloro for el memoro
               [4];
               
               serĉi la pasintan tagonZ
               (netroveblaĵon);
               
               leĝo pasintaĵon ne tuŝas;
               
               
               [5]
               
               sen pasinteco ne fariĝas estonteco,
               diras ĉina proverbo;
               
               
               
               pasintjara neĝo flui,
            flugi,
            gliti,
            kuri flui,
            flugi,
            gliti,
            kuri
- 4. 
 trapasi
               li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn
               (li multe spertis)
               [6]. trapasi
               li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn
               (li multe spertis)
               [6].
pase
      
         - 
               Nedaŭre:
               
                  Volapük povis nur pase entuziasmigi la homojnZ.
                  
               
pasado
      
         - 
               Irado, transirado, daŭrado dum pli-malpli longa tempo:
               
                  la pasado tra la arbaro estas malfacila.
                  
               
pasaĵo
      
         - 
               Grava, atentinda intermomento en daŭra tuto:
               
                  ha kia pasaĵo
                  [7]!
                  
               
                  ŝiaj fingroj ... konfuziĝadis sur la klavoj
                  ..., ŝi eraradis en la pasaĵoj
                  [8].
                  
               
pasanto
      
         - 
               Homo, kiu pasas en strato, sur vojo:
               
                  li aŭdis interparoladon de du pasantoj
                  [9].
                  
               
pasejo
      
         - 
               Loko tra kiu oni povas pasi:
               
                  pasejo en monto;
                  
               
                  antaŭ la oficaj ĉambroj estis pasejo
                  [10].
                  
                trairejo trairejo
pasema
      
         - 
               Facile pasanta, ne stabila, ne longatempa:
               
                  ŝanĝiĝemaj kaj pasemaj kiel akvaj ondoj
                  [11].
                  
                efemera,
            maldaŭra efemera,
            maldaŭra
pasigi
      - 1.
- 
               Irigi iun aŭ ion tra iu loko al alia:
               
                  la pramisto pasigis nin trans la rivero;
                  
               
                  Dio fendis la maron kaj pasigis ilin
                  [12];
                  
               
                  bonvolu pasigi al mi la salon.
                  
               
- 2.
- 
               Uzi la tempon por io:
               
                  tie mi pasigis du jarojn;
                  
               
                  la libertempon mi pasigos en la montaro;
                  
               
                  la malsanulo pasigis malkvietan nokton;
                  
               
                  agrabla tempopasigo
                  [13].
                  
               
forpasi
      
         - 
               Malaperi, iom post iom neniiĝi, senrevene:
               
                  ĉio forpasas;
                  
               
                  ŝia beleco forpasis;
                  
               
                  la okazo, la modo jam forpasis
                  
                agonii,
            finiĝi,
            morti,
            velki 2 agonii,
            finiĝi,
            morti,
            velki 2
preterpasi
      (tr)
- 1.
- 
               Pasi flanke de io:
               
                  ni iris tro malproksimen kaj preterpasis la domon;
                  
               
                  pro senatento mi preterpasis mian amikon sur la strato;
                  
               
                  multe da pensoj kaj multe da bildoj preterpasas antaŭ
                  ŝi
                  [14];
                  
               
                  vi preterpasis (evitis) gravan
                  danĝeronZ.
                  
               
- 2. 
- 
               Lasi flanke, malzorgi, ne atenti:
               
                  preterpasi detalon, linion, mirindan okazon
                  
                preterlasi preterlasi
trapasi
      (tr)
         - 
               Trairi tra iu loko aŭ tempo:
               
                  trapasi riveron, urbon, pordon, homamason;
                  
               
                  multe trapasata stratoZ;
                  
               
                  trapasi (travivi, sperti) malfacilajn tagojn, penigan
                  bataladon, danĝeran krizon.
                  
               
transpasi
      
         - 1.
- 
            (tr)
 Iri trans iu loko:
               
                  transpasi la Alpojn, la landlimojn;
                  
               
                  (figure) 
                  transpasi la mezuron, la limojn de la leĝecoB;
                  
               
                  (figure) 
                  transpasi Rubikonon
                  (decidi sen posta ebla ŝanĝo)
                  Z.
- 2.
- 
            (tr)
 Superi, esti pli granda ol:
               
                  tio transpasas mian komprenon, ĉiun imagon.
- 3.
- 
            (ntr)
 Iri de iu loko al alia trans io:
               
                  li transpasis en Amerikon;
                  
               
                  (figure) 
                  la povo ... transpasas en la manojn de Herhor
                  [15];
                  
               
                  (figure) 
                  transpasi de la avertoj al la agojB.
- 4.
- 
            (ntr)
 Ŝanĝi sian staton en alian, alistatiĝi:
               
                  transpasi de la solida al la flueca stato.
tempopasigilo
      
          Amuzaĵo kiu forigas enuon dum senokupo. Amuzaĵo kiu forigas enuon dum senokupo.
      
         tradukoj
 anglaj
~i:
                pass; 
for~i:
                pass away, die; 
tempo~igilo:
                pastime. 
 bretonaj
~i:
                paseal, tremen; 
~e:
                diwar dremen; 
~ado:
                tremenadenn; 
~anto:
                tremeniad, tremener; 
~ejo:
                tremen, tremenvan; 
~ema:
                o tremen, berrbad; 
~igi:
                tremen; 
for~i:
                tremen (mont da get); 
preter~i:
                mont hebiou; 
tra~i:
                treizhañ, treuziñ; 
trans~i:
                tremen (hebiou); 
tempo~igilo:
                tremen-amzer. 
 ĉeĥaj
~i:
                minout. 
 francaj
~i:
                passer (intr.); 
~e :
                passagèrement; 
~ado:
                passage (action); 
~aĵo:
                moment décisif, transition; 
~anto:
                passant (subst.); 
~ejo:
                passage (lieu); 
~ema:
                passager (adj.); 
~igi:
                passer (tr.); 
for~i:
                passer (disparaitre); 
preter~i:
                passer à côté de; 
tra~i:
                traverser; 
trans~i:
                dépasser; 
tempo~igilo:
                passe-temps. 
 germanaj
~anto:
                Passant. 
 hispanaj
~i:
                pasar; 
~ejo:
                pasaje; 
for~i:
                pasar, desaparecer (una
            persona). 
 hungaraj
~i 1.:
                halad, áthalad, elhalad, megy; 
~i 2.:
                átmegy (állapotba); 
~i 3.:
                telik, múlik; 
~i 4.:
                átkel, átmegy; 
~e:
                futólag, átmenetileg; 
~ado:
                haladás, áthaladás, múlás; 
~aĵo:
                esemény, történés; 
~anto:
                járókelő; 
~ejo:
                átjáró; 
~ema:
                múlékony; 
~igi 1.:
                átvisz, átad, átnyújt; 
~igi 2.:
                tölt , eltölt; 
for~i:
                elmúlik, véget ér, elhúny; 
preter~i 1.:
                elmegy (mellette), elhalad, elkerül, kikerül; 
preter~i 2.:
                figyelmen kívül hagy; 
tra~i:
                átmegy, áthalad; 
trans~i 1.:
                átkel, átmegy (vmin), túlmegy; 
trans~i 2.:
                meghalad; 
trans~i 3.:
                átmegy (vhová); 
trans~i 4.:
                átmegy (állapotba); 
tempo~igilo:
                időtöltés. 
~i al alia demando:
                áttér másik
            kérdésre; 
~intaĵo:
                múlbeli esemény, ami elmúlt; 
~inteco:
                múlt; 
~intjara neĝo:
                tavalyi hó. 
 nederlandaj
~i:
                voorbijgaan, overgaan, passeren; 
~e:
                zijdelings; 
~ado:
                het voorbijgaan; 
~aĵo:
                gebeurtenis; 
~anto:
                voorbijganger; 
~ejo:
                pas, passage, doorgang; 
~ema:
                voorbijgaand; 
~igi 1.:
                laten doortrekken; 
~igi 2.:
                doorbrengen; 
for~i:
                vergaan, sterven, overlijden; 
preter~i:
                voorbijgaan; 
tra~i:
                doortrekken; 
trans~i 1.:
                over (iets) gaan; 
trans~i 2.:
                te bovengaan; 
trans~i 3.:
                overgaan; 
trans~i 4.:
                overgaan; 
tempo~igilo:
                tijdverdrijf. 
 polaj
~i:
                mijać, przechodzić; 
~e:
                przejściowo; 
~ado:
                przechodzenie; 
~aĵo:
                pasaż; 
~anto:
                przechodzień; 
~ejo:
                przejście; 
~ema:
                przejściowy, przelotny; 
~igi:
                przeprawić, przeprowadzić, spędzić  (czas); 
for~i:
                przemijać, skonać; 
preter~i:
                opuszczać, przechodzić obok, wymijać; 
tra~i:
                przebyć; 
trans~i:
                przekroczyć. 
 portugalaj
~i:
                passar. 
 rumanaj
~i:
                a trece; 
~anto:
                pieton; 
~ejo:
                trecere; 
~ema:
                trecător. 
 rusaj
~i 1.:
                пройти, проходить; 
~i 2.:
                перейти, переходить; 
~i 3.:
                пройти, проходить; 
~i 4.:
                пройти, проходить; 
~ado:
                прохождение; 
~anto:
                прохожий; 
~ejo:
                проход; 
~ema:
                преходящий, мимолётный; 
~igi:
                проводить, провести; 
for~i:
                пройти, проходить, уходить; 
preter~i 1.:
                миновать, пройти мимо, пропустить; 
preter~i 2.:
                пропустить; 
tra~i:
                пройти
            (через что-л.); 
trans~i:
                перейти, переходить
            (что-л., через
            что-л.); 
tempo~igilo:
                времяпрепровождение. 
~intaĵo:
                прошлое, прошедшее; 
~inteco:
                прошлое, прошедшее. 
      
 
      
      
         fontoj
1.
            
            L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta2.
            
            L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta3.
            
            trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 10:254.
            
            L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta5.
            
            L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta6.
            
            L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta7.
            
            N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 13a8.
            
            Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta9.
            
            Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, fingreto10.
            
            trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 42:411.
            
            Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta12.
            
            trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 78:1313.
            
            H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, fluganta kofro14.
            
            H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, avineto15.
            
            B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 12a 
      
         
         	  [^Revo] 
         [pas.xml]
         [redakti...]
         [artikolversio:
          1.22 2011/03/07 15:10:09 ]