Eligi tiajn radiojn, kiuj estas percepteblaj per la
okuloj kaj ebligas vidi objektojn:
suno lumas dum la tago kaj luno dum la nokto;
(evitinde)
malmultaj lanternoj malbone lumis (lumigis) la
stratetonZ.
brili,
radii
2.
(figure)
Esti videble kontenta, gaja:
sur la vizaĝoj hele lumis fiera feliĉo.
lumo
1.
Radioj (elektromagnetaj ondoj), kiuj estas perceptataj per la
okuloj
kaj igas la objektojn videblaj:
lumo de suno, de lampo;
elektra lumo;
loki pentraĵon en favoran lumon;
verŝi lumon sur ioZ.
2.
Eco, kiu ebligas klaran koncepton aŭ komprenon:
tiu cirkonstanco ĵetas plenan lumon sur la
aferonZ;
pro modesteco li neniam metas en lumon
(provas rimarkigi)
siajn meritojnZ;
tiun argumenton vi prezentas en tute malĝusta
lumoZ;
tiu tro laŭta titolo metus malbonan lumon sur nian
aferonZ;
lumo de la racio;
lumo fariĝos, kulpo troviĝosZ.
3.
Lumado (
norda lumo
);
lummakulo, lumaĵo, io lumanta
(precipe plurnombre kaj se oni ne scias aŭ ne volas
precizigi la naturo de la koncernaj lumaĵoj):
ĉiuj ekkuris galope al la rivero, sur kies
bordoj jam brilis multenombraj lumoj kaj
sonis granda kanto de la kunveninta popolo
[2];
finfine, mi ekvidis elektrajn lumojn kaj rekonis,
ke mi troviĝas en la vilaĝo
[3].
4.
(figure)
La bono, la pravo, Dio, la vera scio ktp:
Tiu (Johano) venis kiel atestanto, por atesti
pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu
[4].
Tiuj homoj estas kontraŭuloj de la lumo,
Ili ne konas Liajn vojojn,
Ne revenas al Lia irejo
[5].
5.
(figure)
Eminenta kompetentulo:
li estas lumo de romana filologio.
Rim.:
La signifo lumo5
estas tre dubinda, probable ĝi estas senkritike kopiita el
iu nacilingva vortaro. PIV2 ĝin ne transprenis, kaj mi mem
ĝin neniam renkontis en Esperanto. Ruslingve por tiu signifo
servas lumaĵo ‐ kio estas konforma al la metafora kaj
pli internacia uzo de „stelo“; aŭ, pli patose,
„lumilo“.
[Sergio]
luma
1.
Eliganta lumon, lumanta, radianta:
luma korpo;
lumaj vitraj muroj de la novaj magazenoj
[6];
tiam falis radianta falstelo, kiu tiris post si longan
luman strion
[7];
la virineto de maro levis siajn travideblajn brakojn al la
luma suno kaj je la unua fojo ŝi sentis larmojn
[8].
2.
Rilata al lumo, kiu estas el lumo:
el ĉiuj tempoj, el ĉiuj landoj montriĝas tiuj
lumaj
bildoj
[9];
al pazigrafioj oni povas alvicigi ankaŭ telegrafajn
kodojn, dekuman klasifikadon, luman kaj flagan
signalsistemojn ...[10];
luma signalo, luma premo;
luma fonto.
Rim.:
Ĉar ĉi tiu senco implicas rilaton al la substantiva ideo pri
lumo (lumoa, de lumo), tial anstataŭ tiajn
rilatajn adjektivojn oni preferas uzi vortojn
kunmetitajn:
lumbildoj, lumsignalo, lumpremo, lumfonto,
lumjaro, lumondo
ktp ‐ kontraste al la kvalitaj sencoj de la
adjektivo.
[Sergio Pokrovskij]
3.
Lumplena, hela:
estis jam luma tago, kiam Marta estingis la lampon kaj
prenis plumon
[11];
estis hela luma mateno
[12];
la luno brilis kaj estis tiel lume kiel dum la tago.
4.
Ricevanta lumon:
luma parto de la ĉambro;
luma vitra salono.
5.
(figure)
Kiu rilatas lumo4:
la lumaj idealoj;
sed ne imagu, ke li prezentis nur lumajn dimensiojn, aŭ
eĉ, se mi rajtas paroli karikature, anĝelojn ludantajn per
harpo sur tavolo el blankaj nuboj
[13];
la kredo je luma estonteco estis granda kaj la entuziasmo
eksterordinara
[14].
6.
(figure)
Kiu impresas kvazaŭ lumanta, radianta:
ŝi trapikis truon en la folio, rigardis tra ĝi al la suno,
kaj tiam ŝajnis al ĝi, kvazaŭ ŝi
vidas la lumajn okulojn de siaj fratoj
[15];
luma vizaĝo de reĝo estas vivo
[16].
7.
(figure)
Klarega:
luma spirito, klarigo.
Rim.:
Mi opinias ke la senco luma7
ne ekzistas en Esperanto. Fidindaj ekzemploj mankas, kaj
PIV2 tiun sencon (donitan de PV) ne transprenis.
[Sergio Pokrovskij]
lumaĵoZ
Lumanta objekto, precipe astro:
kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn: la pli
grandan lumaĵon, por regi la tagon, kaj la
malpli grandan lumaĵon, por regi la nokton
[17].
lumigi
1.
Havigi lumon al, provizi per lumo:
la tagiĝo komencis lumigi la ĉielon en Oriento;
lumigi ĉambron per lampo, per elektro;
groto lumigita per torĉoj;
lumigi al iu;
oleo por lumigadoZ.
2.
Helkolorigi:
la martaj burĝonoj lumigas la nigrajn branĉojn.
3.
(figure)
Klarigi, evidentigi, komprenigi:
tiu frazo lumigas la tutan argumentadon;
kelkaj flankoj de la demando restas ankoraŭ
nesufiĉe esploritaj nek lumigitaj.
Objekto aŭ aparato produktanta aŭ entenanta lumon.
lumingo
Objekto, uzata por porti lumilon:
ni metu tien por li liton kaj tablon kaj seĝon kaj lumingon
[18].
lampingo
lumiloZ
Aranĝaĵo servanta por produkti lumon:
super ŝin kliniĝis alia virino, tenante en siaj manoj
malgrandan korpeton ... kiun ŝi ĵus
suprenigis en la mizeran lumon de l' vagona lumilo
[19];
en ĉiu fenestro ludis la flamo de lumilo kaj de ĉie,
kunfluante en konfuzan ĥoron, aŭdiĝis la ritkantado
[20];
(figure)
Via vorto estas lumilo por miaj piedoj,
Kaj lumo por mia vojo
[21];
ĉar Vi estas mia lumilo, ho Eternulo
[22].
Malantaŭa lampo de aŭto, kiu aŭtomate
lumiĝas dum bremsado:
hodiaŭ la bremsolumo en mia aŭto rompiĝis
[23].
ĉirkaŭlumi
(tr)
Prilumi ĉiuflanken:
tio estis fenestro de magazeno, kiu ĉe la arta
ĉirkaŭlumado havis aspekton de sorĉa
palaco
[24];
(abs.)
sur tablo sveltas korpo de kandel', la flamo eta
ĉirkaŭlumas mole
[25].
duonlumo
1.
Malforta lumo, en kiu oni ne klare vidas:
nokta silento kaj duonlumo
[26].
2.
Antaŭa lampo de aŭto, kiu prilumas la vojon
malpli forte ol
plenlumo,
ne blindumante kontraŭvenantojn:
en Litovio validas la trafikregulo postulanta ankaŭ tage
veturi kun ŝaltitaj duonlumoj
[27].
eklumigi
Ekbruligi objekton aŭ aparaton, kiu donas lumon:
eklumigi lampon, kandelon, gason, elektron.
erarlumoZ,
vaglumoZ
Lumeto vaganta super la marĉoj, produktata de
malkomponiĝo de organikaj substancoj.
malluma
Tute mankanta je lumo, ĝojo, klareco; senluma, ne
lumigita:
malluma nokto, arbaro, karcero;
mallumaj (malhelaj, nigraj) haroj;
mallume kiel en kelo, en poŝo;
mallume verda maroZ;
mallumaj tagoj de mizero;
malluma kaj malĝoja vivo;
mallumaj antaŭsentadojZ;
mallumigado de la spiritoZ.
Lampo de aŭto, kun direkto kaj intenso
kalkulitaj por pli bone prilumi (antaŭe) aŭ
signali (malantaŭe) en nebulo, neĝo,
densa pluvo:
malvarma pluvo ― / nombro da nebullumoj / preterirantaj
[28].
nordlumoZ
Arkta polusa lumo:
tamen ne estis mallume, la nordlumoj brilis ruĝe kaj
blue, ĝi estis eterna belega fajraĵo
[29].
arkta aŭroro
parklumo, parkadlumoj
Iu el la angulaj malfortaj lampoj de aŭto,
ĝin videbligantaj en duonhelo aŭ mallumo,
ekzemple dum parkado en ne prilumita loko:
preterrapidantaj aŭtoj ekbruligis subite kvazaŭ laŭ komando
siajn parklumojn
[30];
estingu precize je la dudektria kaj sepdek trifoje la
parkadlumojn
[31].
plenlumo
1.
Tre hela lumo sufiĉa por klare vidi:
ili arestis kvar maturiĝantajn knabojn, kiuj la antaŭan
posttagmezon
rabis panĉaron, en la plenlumo
[32].
2.
Plej forta antaŭa lampo de aŭto, kiu prilumas
la vojon ĝis malproksime antaŭen (pli forta ol
duonlumo):
sur la vojkruciĝo turniĝis al Drammensvej
kun plenlumoj vetureganta pasaĝeraŭto
[33].
prilumi
(tr)
Lumi al io, verŝi lumon sur ion:
la templo estas prilumata de la brilo de la sunoZ;
en la mistera luna prilumiteco de la montoZ.
polusa lumo
Diverskolora lumo
(luminesko)
en la nokta ĉielo, observebla en la apudpolusaj regionoj,
estigata de elektre ŝarĝitaj partikuloj de la suna vento,
interagantaj kun la tera magnetkampo alte en la atmosfero:
Esperanto ebligis, ke mi ekkonu Finnlandon, la finnajn
homojn, la blankajn noktojn, kaj mi plezuriĝu en la
admirinda polusa lumo
[34];
Celsio ... priesploris interalie la konekson
inter polusaj lumoj kaj ŝanĝoj de la tera magnetkampo
[35];
ĝi esploris la atmosferon, glaci-riverojn, ekologion kaj
marojn de la polusaj regionoj, kun laboratorioj pri la
tieaj polusa lumo, jonosfero, kreskaĵoj kaj neĝglacio
[36];
jam ekde kvardek kvina grado de latitudo estas tiaj polusaj
lumoj ... (temas pri fikcia planedo)[37].