tradukoj:
be ca cs de en es fr hu nl pl ru
1koeficient/o
koeficiento
- 1.
- (komune)
Nombro, per kiu oni multobligas certan grandon por trovi ĝian
efikon en kalkulo:
tiu ĉi fako havas koeficienton 10 en la ekzameno
(la ricevitaj poentoj kontribuas dekoble en la ekzamenrezulto);
al niaj lastjaraj prezoj apliku 5-procentan koeficienton
(multobligu la prezojn per 1,05).
- 2.
- a)
- (elementa algebro)[1]
Nombro, kiu, metite antaŭ algebra kvanto, montras kiomfoje
oni devas ĝin multobligi:
en la skribaĵo 2.a+3.b
la nombro 2 (resp. 3) estas koeficiento
de la kvanto a (resp. b).
- b)
- [2]
(de vektoro en
lineara kombinaĵo)
Tiu skalaro, per kiu la vektoro estas
multiplikata:
lineara kombinaĵo de nedependaj vektoroj estas nula, nur
se ĉiuj koeficientoj estas nulaj.
- c)
- [3]
(de polinomo P
rilate al indico i)
La valoro Pi:
la k-a koeficiento (t.e. rilata al indico
k) de la n-a
potenco de (b.X+a.1) estas
Kknan-kbk.
termo.
- d)
-
(de (n,p)-matrico)
elemento,
termo.
angula koeficiento
[4]
- inklino.
tradukoj
anglaj
~o d:
coefficient, entry, element;
~o:
coefficient;
angula ~o:
slope, angular coefficient.
belorusaj
~o:
каэфіцыент.
ĉeĥaj
angula ~o:
směrnice.
francaj
~o d:
coefficient, terme, élément;
~o:
coefficient;
angula ~o:
pente, coefficient directeur.
germanaj
~o 1.:
Koeffizient, Beiwert;
~o a:
Koeffizient;
~o b:
Koeffizient;
~o c:
Koeffizient;
~o d:
Koeffizient, Glied, Element;
~o:
Koeffizient;
angula ~o:
Steigung, Richtungskoeffizient.
hispanaj
~o:
coeficiente.
hungaraj
~o 1.:
szorzó;
~o d:
tag;
~o:
együttható;
angula ~o:
meredekség .
katalunaj
~o:
coeficient.
nederlandaj
~o:
coëfficiënt.
polaj
~o d:
współczynnik, element;
~o:
współczynnik;
angula ~o:
współczynnik kierunkowy.
rusaj
~o d:
коэффициент, компонента, элемент;
~o:
коэффициент;
angula ~o:
наклон, угловой коэффициент.
administraj notoj
pri
~o d:
Fonto trovenda. [MB]
[^Revo]
[koefic.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.27 2005/10/09 16:31:20 ]