tradukoj: cs de en fr hu nl pl pt ru

*tir/i [1]

*tiriTEZ

(tr)
1.TEZ
Movi ion aŭ iun al si kun pli malpli granda peno, ne ŝanĝante sian lokon: tiri ŝnuron; tiri infanon per la mano; fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras [2]; ektiri la manikon de iuZ; tiri la harojn al iu; li tiris la pomon el la mano de la infano; ne tiru la aferon ĉiu al sia flankoZ; la loto estas tirita (efektivigita) [3]; ĝi tranĉas la orelon tiel terure, kiel se iu tirus karbon sur vitroZ. VD:pinĉi, ŝiri, taŭzi.
2.TEZ
Movi ion kun si aŭ post si kun pli malpli granda peno, irante antaŭen: du bovoj tiris la plugilon; urson al mielo oni ne tiras per orelo [4]; via kompato fortiriĝis de miZ; AGR tirĉevalo, tirrimeno; falstelo tiris post si longan luman strionZ; (figure) kun si la reĝo tiras for la sorton de ĉiujZ. VD:treni.
3.
(figure) Longigi: tirata voĉoZ, muĝadoZ, paŝo; tirate boji, tirboji; laŭlarĝe de la herbejo tiriĝis riveretoZ; longe tiriĝas (etendiĝas) la muroj; blua fumo de pulvo tiriĝis kiel nuboj tra inter la mallumaj arbojZ.
4.
(figure) Logi 2: ĉi tien nin tiras nia koroZ; l' admir' min tiras al vi, granda homo! ili vane provis entiri nin en polemikonZ.
5.
(iu)(figure) Havigi al si ian rezultaton aŭ konsekvencon el io: tiri el io profitonZ, utilonZ, instruon, konkludon (ĉerpi).
6.
(io)(figure) Sekvigi, estigi, ricevi rezultaton: tiu vorto tiras grandan signifon el la kunteksto; tiu konflikto povas tiri post si gravajn sekvojn.
7.TEZ
MAT(fakula ĵargono) (linion) Desegni ĝin, reale aŭ nur image: tiri paralelon al la latero de triangulo [5], ortanton tra la mezo de streko, dusekcanton de angulo.

sin tiri

1.TEZ
Pene antaŭeniri: sin tiri sur kruta vojo; mia krimo al la ĉielo sin tiras per vaporo malodoraZ. VD:grimpi, rampi
2.TEZ
(figure) Direkti sian deziron al; sopiri al: malklare sin tiri al iu revoZ; al via edzo vi vin tirosZ.

tiro

Ago de tiu, kiu tiras aŭ rezulto de tiu ago: eltrinki per unu tiro (gluto) [6]; tiro (streko) de krajono; nia entrepreno dum longa tempo estis elmetata al senĉesaj ventoj, al senĉesa tirado kaj puŝadoZ.

tirilo

Ilo por tiri: butontirilo, bottirilo.

altiri

(tr)
1.
Tiri al si: la altira forto de la suno.
2.TEZ
(figure) Allogi: altiri la atenton, ĝeneralan intereson; per pacienco oni altiras al si potenculojnZ; tia komunehoma celo altiris nin al EsperantoZ. VD:kapti

detiri

(tr)
1.
Forigi tirante: ekzistis kutimo en Izrael, pri elaĉetado kaj ŝanĝado, por firmigi ĉion: oni detiras sian ŝuon kaj donas ĝin al sia proksimulo [7]; Marta ... detiris de la maldika fingro oran ringon [8]; li havis ĉe tio preskaŭ tian senton, kian havas la angilo, kiam oni detiras de ĝi la haŭton [9]; (figure) mian honoron Li detiris de mi, kaj deprenis la kronon de mia kapo [10]; (figure) mi ne povus diri kiom da eskudoj la grumbla kaj malafabla mieno de la lakeoj ... detiris de mi [11].
2.
Malproksimigi tirante: Kerubjev detiris Margaritan malantaŭen [12]; li malrapide levis grandan manon ĝis ĝi preskaŭ tuŝis la glimantan ilon, tamen tuj detiris ĝin [13]; li detiris ŝin de la elektra drato [14].

eltiriTEZ

(tr)
Pene eligi ion el io: eltiri karbon, oron el la tero (ekstrakti, produkti); eltiri larmojn el la okuloj de ĉiuj; (figure) eltiri sekreton, konfeson de iu; (figure) eĉ tio ĉi ne povis eltiri lin el lia flegma trankvileco; (figure) sukcese sin eltiri el ekzameno. (elturniĝi)

*kuntiri

(tr)
Kunstreĉi: kuntiri la muskolojn; terura grimaco kuntiris liajn trajtojn; en pozo kuntirita kaj sufere kunpremitaZ.

kuntiro

1.
Ago kuntiri.
2.TEZ
MAT[15] (inter du metrikaj spacoj) Tia bildigo de unu al alia, ke la rilato de la distanco de la bildoj de du ajnaj punktoj al ilia distanco akceptas superan baron, strikte malpli grandan ol 1: la reela bildigo x/2 estas kuntiro.

kuntiriĝi

Malvastiĝi, kunigi siajn partojn: kuntiriĝi pro malvarmo, sekiĝo, timo; la onklo subite kuntiriĝis, mallevis la kapon kaj enpensiĝis [16].

posttiriTEZ

(tr)
Tiri post si: la hundoj de l' kvartalo same evitis niajn noktpatrolojn, se ne, ĝis la mateno lame ili posttiris kaserolojn [17]. VD:treni

retiri

(tr)
Revenigi returne: la luno estis retirinta sin malantaŭ nigrajn nubojn; retiri la etenditan manon; kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros [18]; la malamika armeo, la superakvo retiriĝis; ŝi rigardis lin silente, retireme.

korktirilo

KUI Ilo, per kiu oni eltiras la korkan ŝtopilon de botelo.

sangeltiro

MED Elpreno de ia kvanto da sango el korpo: ankaŭ estis tuboj kun enspiriloj kiuj utilas por fari sangeltirojn el la nuko [19].

tradukoj

anglaj

~i: pull; kun~o 2.: contraction, contractive mapping. ~ĉevalo: draft horse.

ĉeĥaj

~i: táhnout.

francaj

~i 7.: tracer, mener, élever, abaisser; ~i: tirer, trainer; sin ~i 1.: se trainer; ~o: trait (traction), traction; al~i: attirer; de~i 1.: ôter, enlever, retirer, soustraire, arracher; de~i 2.: dégager, éloigner, extraire, sortir, tirer; el~i: extraire, sous-tirer, tirer; kun~i: contracter (muscles etc.); kun~o 1.: contration, rétraction; kun~o 2.: contraction, application contractante; kun~iĝi: se recroqueviller, se rétracter (physiquement); post~i: trainer; re~i: retirer; kork~ilo: tire-bouchon; sangel~o: prise de sang, saignée. ~ĉevalo: cheval de trait; buton~ilo: tire-bouton; bot~ilo: tire-botte; sin el~i: se tirer (de); re~iĝi: se retirer.

germanaj

~i: ziehen; sin ~i 1.: sich schleppen; ~o: Zug, Ziehen; ~ilo: (Korken-)Zieher, (Acker-)Schlepper; al~i: anziehen, an sich ziehen, sich verschaffen; el~i: herausholen, herausziehen, extrahieren, gewinnen; kun~i: zusammenziehen, kontrahieren; kun~o 2.: Kontraktion, kontrahierende Abbildung; re~i: zurückziehen.

hungaraj

~i 1.: húz, von; ~i 2.: húz, vontat; ~i 3.: elhúz, elnyújt; ~i 4.: vonz; ~i 5.: húz, levon; ~i 6.: maga után von; ~i 7.: húz; sin ~i 1.: vonszolja magát; sin ~i 2.: vonzódik; ~o: húzás, vonás; ~ilo: húzó(eszköz); al~i 1.: magához húz; al~i 2.: vonz; de~i: elhúz, lehúz, levon; el~i: kihúz, kivon; kun~i: összehúz, összevon; kun~o 1.: összehúzűs, összevonás; kun~o 2.: kontrakció; post~i: maga után húz, maga után von; re~i: visszahúz, visszavon; kork~ilo: dugóhúzó. ~ĉevalo: igásló; utilon: hasznot húz; buton~ilo: cipőgomboló; bot~ilo: csizmahúzó; re~iĝi: visszahúzódik.

nederlandaj

~i: trekken; ~ilo: trekker; al~i: aantrekken; el~i: tevoorschijn trekken; kun~i: samentrekken; re~i: terugtrekken; kork~ilo: kurkentrekker.

polaj

~i 1.: ciągnąć; ~i 2.: ciągnąć, wlec; ~i 3.: ciągnąć, przeciągać; ~i 4.: przyciągać; ~i 5.: wyciągać; ~i 6.: pociągać; ~i 7.: ciągnąć, pociągnąć, prowadzić; sin ~i 1.: ciągnąć, wlec się; sin ~i 2.: ciągnąć się; ~o: ciąg, pociągnięcie, chaust (napoju); ~ilo: ciągnik, wyciąg, wyciągarka; al~i 1.: przyciągać; al~i 2.: przyciągać, nęcić, wabić, zjednywać; de~i 1.: ściągać; de~i 2.: odciągać; el~i: wyciągać, dobywać, wydobywać, wydłubywać, wyłupywać, wygarniać, wyjmować, wyrywać, wysnuwać; kun~i: ściągać; kun~o 1.: skurcz; kun~o 2.: przekształcenie zbliżające; kun~iĝi: ściągać się, zchodzić się (np. w praniu), kurczyć się; post~i: ciągnąć, włóczyć; kork~ilo: korkociąg. ~ĉevalo: koń pociągowy; bot~ilo: szczeniak (do zdejmowania butów.

portugalaj

~i 1.: puxar, tirar, sacar.

rusaj

~i 1.: тянуть; ~i 2.: тянуть, тащить, влечь; ~i 3.: тянуть, растягивать, вытягивать; ~i 4.: тянуть, влечь; ~i 5.: извлекать, извлечь; ~i 6.: извлекать, извлечь, повлекать, повлечь; ~i 7.: проводить; sin ~i 1.: тащиться, влачиться; sin ~i 2.: тянуться; ~o: тяга, влечение, вытягивание, дёрганье; al~i: притягивать, притянуть, привлекать, привлечь; de~i 1.: стянуть (снять); de~i 2.: утянуть, утащить, оттянуть, оттащить, отдёрнуть; el~i: вытаскивать, вытащить, вытягивать, вытянуть, извлекать, извлечь; kun~i: стягивать, стянуть; kun~o 1.: стягивание, сжатие; kun~o 2.: сжатие, сжимающее отображение; post~i: тащить за собой, таскать за собой; re~i: отвести назад; kork~ilo: штопор. buton~ilo: крючок для застёгивания; bot~ilo: рожок для обуви; re~iĝi: отступить.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. Plena Ilustrita Vortaro
6. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 4:7
8. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 19:9
11. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
12. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 24a
13. E. R. Burroughs, trad. D. J. Harlow: Tarzan de la simioj, La simioj
14. El Popola Ĉinio
15. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §244
16. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 41a
17. R. Schwartz: La Stranga Butiko, 1931
18. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
19. P. Carrière: En Maroko - Mia kombisto, Esperanto, 1926-07 (311)

administraj notoj

pri ~i 7.:
      Kontroli, ke la jamaj trd cs/de/en/nl tauxgas
      por cxi tiu senco. [MB]
    

[^Revo] [tir.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.33 2011/12/09 23:10:09 ]