tradukoj: be ca cs de en es fr he hu nl ru sv

*klar/a [1]

*klaraTEZ

1.TEZ
Malkonfuza, pura; tra kiu oni povas distinge vidi: klara akvo, rivero, vino, lumo; trankvilaj kaj klaraj okuloj; el klara (sennuba) ĉielo tondro ekbatis [2]. VD:diafana, hela 1, neta, preciza
2.TEZ
(pri sono) Ne obtuza, malraŭka; sonanta distingeble por la orelo: klara voĉo. VD:hela3.
3.TEZ
Facile komprenebla; distingebla por la spirito: klara stilo, spirito, esprimo, penso; ne tute klaraj instinktojZ; neklara demando; konservu klarecon de la kapoZ; havi klarecon pri ioZ. VD:evidenta, preciza
Rim.: PV asertas, ke „klara ne povas kvalifiki personon“. Tio estas ne tute ĝusta ‐ almenaŭ ja ekzistas la esprimo „klara kapo“, kiu karakterizas personon: vi havos tian klaran kapon, ke ĉion, kio en via ĉeesto estos rakontata aŭ legata, vi ĉion vidos antaŭ vi kiel vivantan [3]; Ivano konstatis, ... ke Stravinskij estas klara kapo kaj famulo [4]. [Sergio Pokrovskij]

klare

Distingeble:
1.
por la okulo: tra maldensa pinaro, oni povis vidi tute klare flavajn murojn.
2.
por la orelo: klare akcenti la vortojnZ;
3.
por la spirito: klare rememori ionZ; tiuj sentoj neklare aperis en lia konscioB.

klarigiTEZ

Igi klara; malkonfuzi:
1.
klarigi feĉan vinon; kun okuloj malklarigitaj de larmoj;
2.
li klarigis sian voĉon kaj jene rakontis... [5].
3.TEZ
klarigi malfacilan tekston, enigmon, problemon, proponon; ĝis la afero klariĝosZ; VD:ekspliki, komenti, komprenigi, malvolvi

malklaraTEZ

Konfuza por la okulo, orelo aŭ spirito: en akvo malklara oni fiŝkaptas facile [6]; malklaraj okulojZ; malklaraj konturoj de montaro; malklara ideoZ, rifuzoZ, esprimo; ties vizaĝon kaj vestojn malklare lumigis la flamo; malklarigi riveretonZ; movmalklarigi la akvonZ; malklarigi la prudenton de iuB. VD:enigma, hieroglifa, mistera, nebula, nuba

memklaraTEZ

Evidenta, memkomprenebla: kelkaj el tiuj sintagmoj estas memklaraj, aliaj estas iom idiotismaj [7].

tradukoj

anglaj

~a: clear.

belorusaj

~a: ясны; ~e: ясна; ~igi 3.: высьветліць, растлумачыць, патлумачыць; mal~a: няясны, цьмяны, смутны.

ĉeĥaj

~a: jasný.

francaj

~a: clair, compréhensible, intelligible, limpide, net; ~e: clairement, distinctement, nettement; ~igi: clarifier, éclaircir, éclairer, expliquer; mal~a: trouble, brumeux, confus, embrouillé, flou, vague; mem~a: transparent (évident). el ~a (sennuba) ĉielo tondro ekbatis: un coup de tonnerre dans un ciel serein; ne~a: pas clair, manquant de clarté, obscur, confus, flou, vague; konservu ~econ de la kapo: conservez votre clairvoyance, gardez votre lucidité; havi ~econ pri io: y voir clair au sujet de qc; mal~igi: troubler, brouiller; mal~igi la prudenton de iu: obscurcir le discernement de qn.

germanaj

~a: klar; ~e: klar; ~igi 1.: klären; ~igi 2.: klären; ~igi 3.: erklären, erläutern; mal~a: unklar.

hebreaj

~a: ברור; ~e: בברור; ~igi 1.: לנקות \נקה\; ~igi 2.: לכעכע, לכחכח, לחכך; ~igi 3.: להסביר \סבר\, להבהיר \בהר\; mal~a: מעורפל, עכור, סתום.

hispanaj

~a: claro; ~e: claramente; ~igi: aclarar; mal~a: oscuro.

hungaraj

~a 1.: tiszta, világos, derült; ~a 2.: csengő; ~a 3.: világos, szabatos, érthető; ~e 1.: tisztán, világosan; ~e 2.: tisztán; ~e 3.: érthetően, szabatosan, világosan; ~igi 1.: derít, ülepít; ~igi 2.: köszörüli ; ~igi 3.: tisztáz, magyaráz, felvilágosít; mal~a: zavaros, tisztázatlan, érthetetlen.

katalunaj

~a 1.: nítid, diàfan; ~a 2.: precís, pur; ~a 3.: senzill, obvi; ~a: clar; ~e: clarament, manifestament; ~igi: aclarir; mal~a: fosc, brut, difús, , misteriós; mem~a: manifest, palmari. ne~a: ambigu, incert; mal~igi: atorrollar, contorbar.

nederlandaj

~a 1.: klaar ; ~a 2.: helder; ~a 3.: duidelijk; ~e: duidelijk; ~igi 3.: verduidelijken, duidelijk maken; mal~a: onduidelijk.

rusaj

~a: ясный, чёткий, отчётливый; ~e: ясно; ~igi 1.: прояснить, осветлить, очистить; ~igi 2.: прочистить; ~igi 3.: объяснить, прояснить, выяснить; mal~a: неясный, мутный, смутный. el ~a (sennuba) ĉielo tondro ekbatis: гром среди ясного неба.

svedaj

~a: klar; ~e: klart; ~igi: förklara; mal~a: oklar, otydlig.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
4. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 11a
5. J. Ribillard: Vagado sub palmoj, Rotterdam, 1956
6. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
7. J. Henry: Baza Lecionaro de Tokipono, 2005

[^Revo] [klar.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.27 2011/12/04 20:10:15 ]