tradukoj:
de en fa fr nl pl pt ru
koneks/a
koneksa
- 1.
-
Interligita; proksime interrilata kun analoga afero:
tio estas koneksaj demandoj, kiujn oni ne povas aparte studi.
- 2.
- a)
- [1]
(p.p. topologia
spaco)
Tia, ke nur la tuta spaco kaj la malplena aro estas samtempe
malfermitaj
kaj fermitaj.
- b)
- [2]
(p.p. grafeo)
Tia, ke por ajnaj du verticoj de ĝi ĉiam ekzistas
ĉeno, kiu ilin ligas.
koneksega
[3]
-
(p.p. orientita
grafeo)
Tia, ke por ajnaj du verticoj de ĝi ĉiam ekzistas
vojo, kiu ilin ligas.
simple koneksa
[4]
-
(p.p. vojkoneksa
topologia spaco)
Tia, ke ĉiu fermita vojo en
ĝi estas homotopa al punkto.
vojkoneksa
[5]
-
(p.p. topologia
spaco)
Tia, ke por ajnaj du punktoj a kaj
b
de ĝi ekzistas vojo en tiu spaco,
kies komenca kaj fina punktoj estas a kaj
b:
konveksa spaco estas
vojkoneksa;
vojkoneksa spaco estas ankaŭ
koneksa.
[^Revo]
[koneks.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.21 2009/07/12 16:30:43 ]