tradukoj: be ca de en fa fr hu pl pt ru

2konveks/a Z

konveksaTEZ

1.
Prezentanta elstaran randon, kiel cirklo aŭ sfero: la konveksaj speguloj malgrandigas la objektojn.
2.
MAT
a)TEZ
[1] (p.p. geometria figuro, subaro de afina spaco, aŭ de vektora spaco) Tia, ke ĝi inkluzivas ajnan strekon, kunligantan du ĝiajn elementojn: konveksa angulo (malpli granda ol streĉita angulo), plurlatero, pluredro; rekto, inkluzivanta lateron L de konveksa plurlatero, ne sekcas ĝiajn aliajn laterojn, krom ĉe la verticoj de L; ĉiuj trianguloj kaj paralelogramoj estas konveksaj; konveksa tegaĵo de subaro; konveksa ĉirkaŭaĵo (en topologia vektora spaco). ANT:konkava.
b)TEZ
[2] (p.p. bildigo f de la aro de reeloj al si mem) Tia, ke f(tx+(1-t)y) ≤ tf(x)+(1-t)f(y), kiaj ajn estas x, y, kaj por ĉiu t∈[0,1]: la surfaco situanta super grafikaĵo de konveksa reela funkcio estas mem konveksa. ANT:konkava.
Rim.: Se egaleco okazas, nur kiam t egalas al 01, oni diras, ke la bildigo estas strikte konveksa.
Rim.: Eblas vastigi la difinon al la okazoj, kiam la fonto-aro estas afina aŭ vektora spaco.

tradukoj

anglaj

~a 1.: convex; ~a a: convex; ~a b: convex.

belorusaj

~a 1.: выпуклы, пукаты; ~a: выпуклы.

francaj

~a a: convexe; ~a b: convexe.

germanaj

~a 1.: konvex, erhaben; ~a a: konvex; ~a b: konvex.

hungaraj

~a 1.: domború, konvex; ~a: konvex.

katalunaj

~a: convex.

persaj

~a 1.: محدب، کوژ; ~a a: محدب; ~a b: محدب.

polaj

~a a: wypukły; ~a b: (funkcja) wypukła.

portugalaj

~a: convexo.

rusaj

~a a: выпуклое (подмножество); ~a b: выпуклая (функция); ~a: выпуклый.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 28
2. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 28

[^Revo] [konvek.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2012/01/01 20:10:21 ]