tradukoj: cs de en es fr nl pt ru

*konsil/i

*konsili

(tr)
Indiki al iu tion, kion oni opinias, ke li devus fari: la kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon [1]; la montritajn naŭ vortojn mi konsilas bone ellerni [2]; oni konsilas kaj konsolas sed helpi ne volas[3]; nekonsilebla karakteroZ (kiu ne volas esti konsilata); nek helpeme, nek konsilebleZ (pp tute embarasita situacio, pri kiu oni povas nek helpi, nek konsili); kie konsileble, tie helpebleZ (oni ĉiam povas helpi tiujn, kiuj lasas konsili al si).
SIN:rekomendiSUP:instigi

konsilo

1.
Indiko donita al iu pri tio, kion oni opinias, ke li devus fari: saĝulo aŭskultas konsilonZ; montroj kaj konsiloj estas facilaj [4]; post dorma trankvilo venas bona konsilo [5]; peti konsilon de iuZ VD:admono, averto, avizo, instruo
2.
(arkaismo) Proponita agmaniero, rimedo: kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo [6]; ni ne scias alian konsilon ol prokrasti la aferon; ne ekzistas saĝo, ne ekzistas prudento, ne ekzistas konsilo kontraŭ DioZ.
3.
(evitinde) =konsilistaro kunvoki la konsilonZ.

konsilanaro

(evitinde)
=konsilistaro

konsilanto

Tiu, kiu donas konsilojn.

konsilantaro

=konsilistaro

konsilisto

1.
Titolo de ŝtata aŭ komunuma oficisto.
2.
Persono, kiu profesie donas konsilojn.

konsilistaro

Aro da personoj komisiitaj por konsili estron de regno, armeo, distrikto ktp: la konsilistaro de la Ligo de Nacioj VD:komisiono, komitato.

konsiliĝi

Peti de iu, ke li konsilu, konsulti: li konsiliĝis kun siaj servistojZ.

dekonsili, malkonsili

(tr)
Konsili iun, ke li ne faru ian agon. VD:averti 3, deadmoni

tradukoj

anglaj

~i: counsel.

ĉeĥaj

~i: radit.

francaj

~i: conseiller; ~o: conseil; ~anaro: conseil (groupe de conseillers); ~anto: conseiller; ~antaro: conseil (groupe de conseillers); ~isto 2.: consultant; ~isto: conseiller; ~istaro: conseil (groupe de conseillers); ~iĝi: demander conseil; de~i, mal~i: déconseiller.

germanaj

~i: raten, anraten, beraten; ~o 1.: Rat, Ratschlag; ~o 2.: Empfehlung, Rat; ~o 3.: Rat, Ratsversammlung; ~anto: Berater, Ratgeber; ~isto 1.: Rat; ~isto 2.: Berater; ~istaro: Rat, Ratsversammlung; ~iĝi: um Rat fragen, um Rat bitten; de~i, mal~i: abraten.

hispanaj

~i: aconsejar; ~o 1.: consejo; ~anto: consejero; ~isto 1.: consejero (cargo, puesto); ~istaro: consejo (grupo de consejeros); de~i, mal~i: desaconsejar.

nederlandaj

~i: aanraden; ~o 1.: raad, raadgeving; ~o 2.: raad, aanbeveling; ~o 3.: raad; ~anaro: raad; ~anto: raadgever, consulent; ~antaro: raad; ~isto 1.: raadsman; ~isto 2.: consulent; ~istaro: raad; ~iĝi: beraadslagen; de~i, mal~i: afraden.

portugalaj

~i: aconselhar, persuadir.

rusaj

~i: советовать; ~o: совет; ~anaro: совет; ~anto: советник, советчик; ~antaro: совет; ~isto 1.: советник; ~isto 2.: советник, советчик, консультант; ~istaro: совет; ~iĝi: советоваться, консультироваться; de~i, mal~i: отсоветовать.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 30
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [konsil.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2009/09/07 16:31:17 ]