tradukoj: de en fr hu it nl pl ru sv

*sekc/i [1]

*sekci

(tr)
1.
ANA Esplore distranĉi la korpon aŭ organaron de vivaĵo: (figure) tro pedanta sekcado de la vortelementoj.
2.
MAT[2] (p.p. geometria figuro rilate al alia) Havi komuna(j)n punkto(j)n kun ĝi (foje kun la kroma ideo, ke la unua figuro dividas la duan en du partojn): rekto, neinkluzivata de ebeno, sekcas ĝin en maksimume unu punkto; diagonalo sekcas paralelogramon en du egalajn triangulojn; se oni sekcas paralelepipedon per diagonala ebeno, oni ricevas du triangulajn prismojn.

sekco

1.
TEK Bildo, kiu prezentas la internon de objekto (ekz-e konstruaĵo, organo, ks), desegnante ĝin tia, kia ĝi aperus, se oni tranĉus ĝin laŭ ia ebeno: sekco de la katedralo, orta al la transeptoPIV1.
2.
MAT[3] (de surfacosolido) Intersekco inter la koncerna figuro kaj alia, plejofte ebeno: ĉiuj ebenaj sekcoj de sfero estas cirkloj; la ebenaj sekcoj de cirkla konuso estas nomataj konikoj.

sekcanto

MAT[4]
Rekto, kiu sekcas ion (linion, surfacon, strekon, angulon ks): sekcanton ortan al la mezo de streko oni nomas mezortanto; sekcanto de du paraleloj difinas ok angulojn.
Rim.: Oni kutime ne nomas sekcanto de surfaco rekton, kiu ĝin nur tanĝas. Bricard [5] konas tiun ĉi nocion, sed sub formo „secanto“.

dusekci

(tr)
MAT[6]
(angulon) Sekci ĝin en du egalajn partojn: ĉiu mezortanto de regula triangulo dusekcas la kontraŭan angulon. SIN:bisekci

dusekcanto

MAT[7]
(de angulo, aŭ de plurlatero) Rekto, kiu dusekcas la angulon, aŭ angulon de la plurlatero: la altoj de regula triangulo estas ankaŭ ĝiaj dusekcantoj. SIN:bisekcanto, duoniganto.
Rim.: Kiel montras la nombro de sinonimoj, ekzistas ia terminologia ĥaoso ĉirkaŭ tiu ĉi tre simpla nocio.

dusekcantoj de triangulo

intersekci sin

(ntr)
MAT[8]
(p.p. du geometriaj figuroj) Havi komuna(j)n punkto(j)n, komunan subaron (nomatan intersekco): du paralelaj kurboj neniam sin intersekcas; la eĝoj de pluredro estas la intersekcoj de ĝiaj facoj; la intersekcopunkto (la nura punkto en la intersekco) de la tri altoj de orta triangulo estas ankaŭ la vertico de ĝia orto.
Rim.: „Intersekci sin“ aspektas kiel la netransitiva formo de „sekci“. Figuro A sekcas figuron B, do ambaŭ figuroj intersekcas sin. Kial oni ne uzu „sekci sin“? Eble pro la influo de la internacia „intersekco“. Estas rimarkinde, ke [9] prave signas „intersekci“ kiel transitivan verbon, sed donas netransitivan ekzemplon (sen refleksiva pronomo). Werner [10] same signas la verbon transitiva, sed donas tradukojn per refleksivaj verboj.

tradukoj

anglaj

~i 1.: dissect; ~i 2.: cut, intersect; ~o 2.: section; ~anto: secant; du~i: bisect; du~anto : bisector, bisectrix; inter~i sin : intersect. inter~o: intersection.

francaj

~i 1.: disséquer; ~i 2.: couper; ~o: section, coupe; ~anto: sécante; du~i: diviser en deux parties égales; du~anto : bissectrice; inter~i sin : se couper, se croiser, se rencontrer, être sécant, être concourant. inter~o: intersection.

germanaj

~i 2.: schneiden; ~o 2.: Schnitt; ~anto: Sekante; du~i: halbieren; du~anto : Halbierende, Winkelhalbierende; inter~i sin : sich schneiden, sich treffen. inter~o: Schnitt.

hungaraj

~i 1.: boncol, felmetszet; ~i 2.: metsz; ~o: metszet; ~anto: metsző egyenes; du~i: felez; du~anto : szögfelelő, felezővonal; inter~i sin : metszik egymást. inter~o: metszés (kölcsönös).

italaj

~i 1.: sezionare (med.), dissecare; ~i 2.: sezionare (geom.); ~o 1.: sezione, spaccato (disegno); ~o 2.: sezione (geom.); ~anto: secante (geom.); du~i: bisecare; du~anto : bisettrice; inter~i sin : intersecarsi.

nederlandaj

~i 1.: dissectie verrichten; ~i 2.: doorsnijden; ~o: sectie; du~anto : bissectrice.

polaj

~i 1.: wykonać sekcję zwłok; ~i 2.: przecinać; ~o 1.: przekrój (obiektu); ~o 2.: przekrój; ~anto: sieczna; du~i: dzielić na połowy; du~anto : dwusieczna; inter~i sin : przecinać się. inter~o: przecięcie się.

rusaj

~i 2.: пересекать; ~i: рассекать, рассечь; ~o 1.: разрез; ~o: сечение; ~anto: секущая; du~i: делить пополам; du~anto : биссектриса, равноделящая; inter~i sin : пересекаться. inter~o: пересечение.

svedaj

~i 1.: dissekera.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
3. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
4. Plena Ilustrita Vortaro
5. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 28
6. Plena Ilustrita Vortaro
7. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
8. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
9. Plena Ilustrita Vortaro
10. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana

[^Revo] [sekc.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.31 2010/01/18 17:30:54 ]