tradukoj:
         
          be bg br cs de en es fr hu it nl pl pt ru
      *kur/i [1]
*kuri
      (ntr)
- 1. 
- (iu)
               Iri per movoj pli rapidaj ol marŝo:
               
                  kuri kiel venenita
                  musoZ
                  (rapide kaj ĉien);
                  
               
                  ŝi tuj kuris bati ŝinZ;
                  
               
                  kuri post iu, al iu;
                  
               
                  la muso kuris sub la litonZ;
                  
               
                  (figure) 
                  kuri en danĝeronB.
                  
                galopi. galopi.
- 2.
- (io)
               Rapide moviĝi de iu loko al alia:
               
                  la sunaj radioj venke kuris
                  tra la spaco;
                  
               
                  nuboj kuras en la ĉielo;
                  
               
                  ŝtipoj, sur kies ŝelo kuras pala
                  flametoB;
                  
               
                  mono kuras al mono
                  [2];
                  
               
                  tremoj kuris sur mia dorsoB;
                  
               
                  (figure) 
                  la dormo kuris for de miaj okulojZ;
                  
               
                  (figure) 
                  sciiĝo kuris tra la urbo;
                  
               
                  (figure) 
                  larmoj elkuris al li sur la vangojZ.
                  
               
- 3.
- (io)
               Daŭri; iri seninterrompe:
               
                  akvo kura (kuranta), akvo
                  pura
                  [3];
                  
               
                  la vojo kuras sur varmaj valojB;
                  
               
                  ruĝa fadeno kuras tra la ŝtofo;
                  
               
                  en la kuranta (nuna) monato, jaro;
                  
               
                  la procentoj kuras jam de unu jaro;
                  
               
                  kuranta konto (por ne limigita tempo);
                  
               
                  deŝirita de la kura (ordinara, kutima) sorto
                  de
                  mia
                  domoZ;
                  
               
kuro
      
         - 
               Ago kuri:
               
                  al la malamik' en kuro faru ponton kun
                  plezuro
                  [4];
                  
               
                  lasi liberan kuron al sia fantazioZ.
                  
                  
               
kurejo
      
         - 
               Loko por kurado aŭ veturado.
               - a)
 Sportejo
                     aranĝita
                     por 
                     kurado aŭ veturado:
                     
                        al ni, lernejoknaboj, ŝajnis kvazaŭ
                        aŭtobuso riskis sur 
                        kurejo kontraŭ kur-aŭto
                        [5];
                        
                     
                        en Lepsiko sur la ĉevalkurejo li ricevis senkoste
                        – 
                        pro bonaj rilatoj al influaj personoj – kurson por 
                        rajdistoj
                        [6]. Sportejo
                     aranĝita
                     por 
                     kurado aŭ veturado:
                     
                        al ni, lernejoknaboj, ŝajnis kvazaŭ
                        aŭtobuso riskis sur 
                        kurejo kontraŭ kur-aŭto
                        [5];
                        
                     
                        en Lepsiko sur la ĉevalkurejo li ricevis senkoste
                        – 
                        pro bonaj rilatoj al influaj personoj – kurson por 
                        rajdistoj
                        [6].
- b)
 Ebena loko sur kiu flugaparatoj ekiras aŭ
                     surteriĝas:
                     
                        la helikoptero alteriĝis meze de la kurejo
                        [7]. Ebena loko sur kiu flugaparatoj ekiras aŭ
                     surteriĝas:
                     
                        la helikoptero alteriĝis meze de la kurejo
                        [7].
 
kurigi
      (tr)
         - 
               Igi iun aŭ ion kuri:
               
                  li kurigis ĉiujn siajn
                  servistojn por plenumi plej malgrandan deziron;
                  
               
                  kurigi malbonan famon pri iuZ.
                  
               
ĉirkaŭkuri
      (tr)
- 1.
- 
               Kuri ĉirkaŭ:
               
                  la arbo estis jam tiel alta, ke la leporo devis
                  ĉirkaŭkuri ĝin
                  [8].
                  
               
- 2.
- (abs.)
               Kuri ĉiuflanken:
               
                  [la mungo] ĉirkaŭkuris sur la tablo
                  [9];
                  
               
                  la servistoj jam komencis ĉirkaŭkuradi
                  en la koridoroj
                  [10];
                  
               
                  (figure) 
                  tia penso ĉirkaŭkuris en mi senĉese
                  [11].
                  
               
dekuri
      (ntr)
         - 
               Malproksimiĝi de io kurante:
               
                  li dekuris de la katedro kaj per siaj tutaj fortoj
                  li ĵetegis la seĝon sur la plankon
                  [12];
                  
               
                  la kronprinco dekuris de la monteto kaj sidiĝis
                  sur ĉevalon
                  [13].
                  
               
forkuri
      (ntr)
         - 
               Kuri for de iu aŭ io por lin aŭ ĝin
               eviti:
               
                  li forkuris de sia kreditoro, tuj kiam li ekvidis lin;
                  
               
                  forkuri el malliberejoB;
                  
               
                  (figure) 
                  la mallumo forkurisB
                  (ĉesis, finiĝis);
                  
               
                  (figure) 
                  la dormo forkuris de miaj okulojZ;
                  
               
                  (figure) 
                  la tro rapida forkuro de la tempo;
                  
               
                  (figure) 
                  sonĝo teruras, sonĝo forkuras
                  [14].
                  
                fuĝi. fuĝi.
laŭkuri
      (tr)
         - 
               Kurante sekvi la randon de objekto:
               
                  (figure) 
                  [ŝia rigardo] laŭkuris de la
                  piedoj ĝis la kapo la [...] figuron de
                  la nova instruistino
                  [15].
                  
               
postkuri
      (tr)
         - 
               Persekuti kurante:
               
                  la Egiptoj postkuris viajn patrojn per ĉaroj kaj
                  rajdantoj ĝis la Ruĝa Maro
                  [16];
                  
               
                  postkuri ŝtelistonZ;
                  
               
                  la postkurantoj serĉis sur la tuta vojo,
                  kaj ne trovis
                  [17].
                  
                  
                ĉaskuri ĉaskuri
trakuri
      (tr)
         - 
               Trairi kurante:
               
                  trakuri kampon;
                  
               
                  li trakuris per la okuloj la unuan paĝonZ;
                  
               
                  du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma
                  ĉieloZ;
                  
               
                  (figure) 
                  tiu penso trakuris mian animon kiel fulmo;
                  
               
                  (figure) 
                  famo trakuras la urbon;
                  
               
                  (figure) 
                  ondo da entuziasmo trakuris ĉies korojn.
                  
                iri,
            flui,
            flugi. iri,
            flui,
            flugi.
transkuri
      (tr)
         
         - 
               Trairi rapide kaj poste forlasi:
               
                  rideto transkuris liajn lipojn;
                  
               
                  ni transkuru al alia temo.
                  
               
ĉaskuri
      (tr)
          postkuri
               ĉaskuri leporon. postkuri
               ĉaskuri leporon.
vetkuro
      
          Kuro inter sportaj konkurantoj. Kuro inter sportaj konkurantoj.
      
         tradukoj
 anglaj
~i:
                run. 
 belorusaj
~i:
                бегчы; 
~o:
                бег; 
de~i:
                адбегчы; 
for~i:
                уцякаць, бегчы (прэч); 
post~i:
                гнацца, даганяць, бегчы (за
            кімсьці); 
tra~i:
                прабегчы (праз
            штосьці); 
trans~i:
                перабегчы (праз
            штосьці); 
ĉas~i:
                гнацца, даганяць, бегчы (за
            кімсьці); 
vet~o:
                бег
            навыперадкі, забег, спаборніцтва
            ў бегу. 
 bretonaj
~i:
                redek; 
~o:
                red, redadenn; 
~igi:
                lakaat da redek; 
de~i:
                redek eus; 
for~i:
                redek kuit; 
laŭ~i:
                redek a-hed; 
post~i:
                redek war-lerc'h; 
tra~i:
                redek dre; 
vet~o:
                redadeg. 
 bulgaraj
~i:
                бягам. 
 ĉeĥaj
~i:
                běžet. 
 francaj
~i:
                courir; 
~o:
                course, cours; 
~ejo a:
                terrain de course; 
~ejo :
                piste (de décollage,
            d'atterrissage); 
~igi:
                faire courir; 
de~i:
                s'éloigner en courant, s'enfuir; 
for~i:
                s'échapper, s'enfuir; 
laŭ~i:
                longer en courant, parcourir; 
post~i:
                pourchasser, poursuivre, traquer, être aux trousses (de); 
tra~i:
                parcourir; 
trans~i:
                traverser en courant; 
ĉas~i:
                pourchasser; 
vet~o:
                course (sportive). 
lasi liberan ~on al:
                laisser libre cours à; 
post~anto:
                poursuivant. 
 germanaj
~i 1.:
                laufen, rennen; 
~i 2.:
                durchlaufen, durcheilen; 
~i 3.:
                fließen, rinnen; 
~o:
                Lauf, Rennen; 
~igi:
                Beine machen; 
ĉirkaŭ~i 1.:
                umlaufen; 
ĉirkaŭ~i 2.:
                herumlaufen; 
for~i:
                weglaufen, fortlaufen, davonlaufen, wegrennen. 
 hispanaj
~i 1.:
                correr; 
~o:
                carrera. 
 hungaraj
~i:
                fut, rohan, szalad; 
~o:
                futás, rohanás, szaladás; 
~igi:
                futtat, szalaszt; 
de~i:
                elfut (vhonnan); 
for~i:
                elfut, elmenekül; 
post~i:
                üldöz, kerget, hajt; 
tra~i:
                átfut (vmin), keresztülfut; 
trans~i:
                átfut (vhová), túlfut; 
ĉas~i:
                üldöz, kerget, hajt; 
vet~o:
                versenyfutás. 
 italaj
~i:
                correre; 
~o:
                corsa; 
~ejo:
                pista; 
de~i:
                correre via, schizzare via (correre); 
for~i:
                scappare, fuggire; 
laŭ~i:
                correre lungo, percorrere; 
post~i:
                incalzare, inseguire, perseguire, rincorrere; 
tra~i:
                correre per, percorrere; 
trans~i:
                passare (rapidamente); 
ĉas~i:
                incalzare, inseguire, rincorrere, cacciare (inseguire); 
vet~o:
                corsa (gara). 
 nederlandaj
~i 1.:
                lopen, rennen, hollen; 
~i 2.:
                lopen; 
~i 3.:
                lopen; 
~o:
                loop; 
~igi:
                doen lopen; 
for~i:
                weglopen; 
post~i:
                achtervolgen; 
tra~i:
                doorlopen; 
trans~i:
                lopen over, overgaan; 
ĉas~i:
                achtervolgen; 
vet~o:
                wedloop. 
 polaj
~i 1.:
                biec; 
~i 2.:
                biec, gnać, pędzić; 
~i 3.:
                biec; 
~o:
                bieg; 
~ejo a:
                bieżnia; 
~ejo b:
                pas startowy; 
~igi:
                gnać (kogoś, coś), pędzić (kogoś,
            coś); 
ĉirkaŭ~i 1.:
                obiegać; 
ĉirkaŭ~i 2.:
                biegać w kółko, biec w kółko; 
de~i:
                odbiegać; 
for~i:
                odbiegać, pierzchać, uciekać; 
post~i:
                gonić, ścigać (kogoś,
            coś); 
tra~i:
                przebiegać; 
trans~i:
                przebiegać; 
ĉas~i:
                gonić, ścigać (kogoś,
            coś); 
vet~o:
                wyścig, gonitwa, rajd. 
 portugalaj
~i 1.:
                correr. 
 rusaj
~i:
                бежать; 
~o:
                бег; 
~igi:
                пустить в
            бег, заставить
            бегать; 
for~i:
                убежать, убегать; 
post~i:
                гнаться, догонять; 
tra~i:
                пробежать
            (через
            что-л.); 
trans~i:
                перебежать
            (через
            что-л.); 
ĉas~i:
                гнаться, догонять; 
vet~o:
                бег
            наперегонки, состязание в
            беге, забег. 
      
 
      
      
         fontoj
1.
            
            E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
            
            L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta3.
            
            L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta4.
            
            L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta5.
            
            -: Kiel nederlanda cikonio..., en: Mozaiko, 19356.
            
            Cezaro: 
               La Onta Magiisto, [2007-06?]7.
            
            R. Gott, trad. V. Lutermano: 
               La korpo de la Che, le Monde diplomatique, 2005-078.
            
            H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio9.
            
            R. Kipling trad. D. Harlow: 
               Rikki-Tikki-Tavi, [vidita en 2004]10.
            
            H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 1311.
            
            Nishino R. trad. teamo: Konsolvirinoj de Japana Imperia Armeo, ianfu12.
            
            N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 113.
            
            B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 1814.
            
            L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta15.
            
            Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta16.
            
            trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 24:617.
            
            trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 2:22 
      
         
         	  [^Revo] 
         [kur.xml]
         [redakti...]
         [artikolversio:
          1.30 2011/07/14 05:10:17 ]