tradukoj: be bg br cs de el en es fr he hu it nl pl pt ru sv tp tr

*lav/i [1]

*laviTEZ

(tr)
Purigi per akvo aŭ alia fluaĵo: lavi tolaĵon, glasojn, tapiŝon, makulojn, al si vizaĝon; forlavi makulonZ; li ploris tiel forte, ke la grajneto ellaviĝis el lia okulo Z; (figure) fari al iu bonan lavon (severan riproĉon. tani, prediki, leciono) [2]; (figure) la ondoj lavas la rokojn; (figure) pri tiu afero mi lavas al mi la manojnZ (mi ne prirespondas pri tio); (figure) lavu de la malbono vian koronZ. VD:gargari, bani, lesivi.

lavejoTEZ

Loko aranĝita por faciligi lavadon. ni kutimiĝis al tio, ke en lavejoj oni ne sole lavas, sed ankaŭ flikas tolaĵojn. [3]; la apartamento konsistas plej ofte el dormejoj, kuirejo, saloneto kaj apartenaĵo: necesejo, provizejo, banejo, karbejo kaj lignejo, deponejo, aŭtejo aŭ garaĝo, lavejo kaj remizo [4]. VD:lavĉambro

lavujo

Pelvo kun krano kutime por lavi la manojn aŭ tolaĵojn.

lavumiTEZ

(tr)
BELA Kolorigi surpaperan desegnon, etendante maldensan akvan kolorilon kaj pli kaj pli intensigante la nuancojn per plurfoja frotado de peniko post sekiĝo de antaŭa kolortavolo. VD:tuĉi.

cerbolavo, cerbolavado

(frazaĵo) Premado al malliberulo, por perforte ŝanĝi liajn opiniojn, lian personecon: la ideo estas tute identa al tiu ĉe cerbolavado: vi zorgu ke iu perdu sian senton de realeco [5].

ĉirkaŭlavi

(tr)
Lavi ĉiuflanke: [maraj ondoj] kun tondrego faladis, disfluis sur la ferdekoj, ĉirkaŭlavante vandetojn de l' kabinoj [6].

lavmaŝino

Maŝino, kiu lavas vestaĵon.

tradukoj

anglaj

~i: wash; ~maŝino: washing machine.

belorusaj

~i: мыць, прамываць, праць; ~maŝino: пральная машына.

bretonaj

~i: gwalc'hiñ, kannañ (vestaĵo), skaotañ (teleroj, ktp); ~maŝino: kannerez.

bulgaraj

~ujo: мивка; ~maŝino: пералня.

ĉeĥaj

~i: mýt, prát.

francaj

~i: laver; ~ejo: buanderie, laverie; ~ujo: évier, lavabo; ~umi: travailler au lavis; cerbo~o, : lavage de cerveau; ĉirkaŭ~i: laver le pourtour de; ~maŝino: machine à laver.

germanaj

~i: waschen; ~ujo: Waschbecken; ~maŝino: Waschmaschine.

grekaj

~i: πλένω.

hebreaj

~i: לרחוץ \רחץ\, לשטוף \שטף\, לכבס; ~maŝino: מכונת כביסה.

hispanaj

~i: lavar; ~ejo: lavandería; ~ujo: lavabo, pila (lavadero); ~maŝino: lavadora.

hungaraj

~i: mos, elmos, mosogat; ~umi: elmos, lavíroz, árnyal; ~maŝino: mosógép. fari al iu bonan ~on: megmossa a fejét; mi ~as al mi la manojn: mosom kezeimet.

italaj

~i: lavare; ~ejo: lavanderia, lavatoio; ~ujo: lavabo, lavello, lavandino; ~umi: lavare (pitt.); cerbo~o, : lavaggio del cervello; ~maŝino: lavatrice.

nederlandaj

~i: wassen; ~ejo: wasplaats, wassalon; ~ujo: wasbak, wastafel; ~umi: wassen; cerbo~o, : hersenspoeling; ~maŝino: wasmachine. fari al iu bonan ~on: iemand de mantel uitvegen; mi ~as al mi la manojn: ik was mijn handen in onschuld.

polaj

~i: myć, zmywać, prać; ~ejo: umywalnia, myjnia, łaźnia, pralnia; ~ujo: umywalka; ~umi: lawować; cerbo~o, : pranie mózgu; ĉirkaŭ~i: obmywać; ~maŝino: pralka.

portugalaj

~i: lavar.

rusaj

~i: мыть; ~umi: затушёвывать.

svedaj

~i: tvätta; cerbo~o, : hjärntvätt; ~maŝino: tvättmaskin.

tokiponaj

~i: telo.

turkaj

~i: yıkamak.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. I. Ilf, E. Petrov, trad. V. Okc: Unuetaĝa Usono, ĉapitro 42a, La Novjaro en San-Antonio
4. J. Chvosta: Tekstoj por konversacio, ĉapitro 2a, loĝado
5. P. Desmet': Blogo, 2008-01-18
6. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 9

[^Revo] [lav.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.35 2011/06/24 23:10:11 ]