tradukoj: be cs de en es fr grc hu nl pl pt ro ru

*lev/i

*levi

(tr)
1.
Movi de malsupre supren; plialtigi: levi pezan ŝarĝon, kruĉon, la bastonon kontraŭ iu; levi flagon ĝis la supro de la masto; levi la rulkurtenon de fenestro; la Eternulo volis levi la profeton en ĉielonZ; la vento levas la ondojn, polvon; levi la brakon, piedon, kapon, palpebrojnZ, ŝultrojn, la okulojn de sur la paĝo; levi defalintan mantelonZ; levi kadavron de teroZ; sin levi sur la ŝtuparo, en la aeron; orkovritaj kupoloj sin levadis super la tegmentojZ; la suno, tago, luno sin levas; ellevi akvon el la puto.
2.
Meti stare tion, kio estis kuŝanta, klinita ktp: levi malsanulon de lia seĝo, falintan infanon; levi standardonZ; sin levi de, el sia lito (ellitiĝi); maro levas siajn ondojnZ; (figure) levi (ribeligi) multajn naciojn kontraŭ la urbonZ.
3.
(figure) Iniciati: levi demandonZ; similan projekton levis s-ro GrabowskiZ.
4.
(figure) Pliigi, plialtigi la gradon de io: levi (plilaŭtigi) sian voĉonZ; tio levas la harmonion de la lingvoZ.
5.
(figure) Meti en pli altan staton; spirite, morale plialtigi: ni celas levi la moralan kaj fartan staton de la popolo; tio, kio propre levis la homaron alte super ĉiuj aliaj bestojZ; levi la benketon de botisto al la indo de instrua seĝo de filozofoZ; levi ion ĝis principo; sama sento (alten) levis ĉiujn korojn; plej timu la homo, se dioj lin levisZ!

levo

Ago levi, rezulto de tiu ago: per levo de la mano Vi promesis doni [la landon] al ili [1]; vi, kun subita, spasma pugolevo ekrigidiĝas en ekstaza pont' [2]; kun kolera ŝultrolevo li forĵetis la ideon [3].
HOM: Ne konfuzu kun levo.

leviĝi

1.
Moviĝi supren; altiĝi: aglo, aeroplano, fumo leviĝas alten; leviĝi en la ĉielonZ, al la ĉieloZ; nubo de polvo leviĝis de la tero; suno, tago, matenruĝo leviĝasZ; la kolero leviĝis al lia kapoZ; lumo leviĝantaZ; birdo forleviĝasZ (forflugas); kiam la roso forleviĝisZ; de la sunleviĝejo ĝis la sunsubirejo Mia nomo estos granda inter la nacioj [4].
2.
Rekte ekstari: leviĝi de la seĝoZ, el la lito, de dormoZ; montarĉeno abrupte leviĝas; granda nacio leviĝos (alvenos) de la randoj de la teroZ; (figure) gigante nun antaŭ mi leviĝas via bildoZ; (figure) la urbo rapide releviĝis el ruinoj.
3.
Komenciĝi: leviĝis akra ventoZ; leviĝis murmuro, krio; subita bruo leviĝis en la domoZ; malfeliĉo leviĝas sen vekoZ.
4.
Pliiĝi je ia grado: lia voĉo leviĝis pro kolero.
5.
Spirite, morale plialtiĝi: liaj pensoj leviĝis (nobliĝis) per la meditado; la homaro leviĝis super la bestoj; leviĝi super la kvereloj de l' ĉiutaga vivo; leviĝi ĝis tia situacio, keZ.
6.
=agresi, ataki La Eternulo, via Dio, faros, ke viaj malamikoj, kiuj leviĝos kontraŭ vin, estos frapitaj antaŭ vi [5]; kaj kiam ili estis sur la kampo, Kain leviĝis kontraŭ sian fraton Habel kaj mortigis lin [6].
7.
=ribeli Leviĝu, proletar' de l' tero, leviĝu, sklavoj de malsat'! [7].

leviĝo

Ago leviĝi, rezulto de tiu ago: se la nubo ne leviĝis, ili ne ekmarŝis ĝis la tago de ĝia leviĝo [8]; ok ŝtupoj por leviĝo [9]; (figure) nun estas la horo por leviĝo el dormo (vekiĝo kaj stariĝo) [10].

levilo

1.
Rigida stango movebla sur iu apogpunkto kaj uzata por levi pezan objekton: Ho, memamo! Vi estas la levilo, per kiu Arĥimedo volis levi la terglobon!.. [11]
2.
Ĉiuspeca aparato por levi; levaparato, levmaŝino: SUB:gruo 2

mallevi

(tr)
1.
Movi malsupren, malaltigi: melankolie ŝi mallevis la kapon [12].
2.
Malfortigi, dampi, malintensigi: mallevi la voĉon.
3.
Spirite, morale meti en malpli altan, noblan aŭ prosperan staton: vico da malbonŝancoj mallevis lin ĝis plej mizera situacio.

malleviĝi

(ntr)
1.
Moviĝi malsupren, malaltiĝi: en la pesilo malleviĝos la kalikoZ; kiam ni decidis pri ili, malleviĝis niaj manojZ (pro malespero); la rabobirdoj malleviĝis sur la kadavrojnZ; la krepusko malleviĝis super ni; la remparo krute malleviĝasZ; (arkaismo) la Eternulo malleviĝis (malsupreniris), por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj [13].
2.
Malintensiĝi, senteble malfortiĝi.
3.
Spirite, morale malaltiĝi, perdi sian prestiĝon aŭ altan situacion: la malleviĝanta potenco de la imperio.

malleviĝo

Ago malleviĝi, rezulto de tiu ago: (arkaismo) li mortis en la momento de la malleviĝo de la suno (sunsubiro) [14].

relevi

(tr)
1.
Ree levi en antaŭan staran aŭ supran staton: en la sama jaro la Klubo Esperantista en Upsala (Svedlando) relevis la falintan standardon kaj komencis la eldonadon de la gazeto „Lingvo Internacia“ [15]; mallaboremulo metas sian manon en la poton, kaj eĉ al sia buŝo li ĝin ne relevas [16].
2.
BIBREL Levi el la tombo, revivigi: Lazaro, kiun Jesuo relevis el inter la mortintoj [17].

releviĝi

(ntr)
1.
Ree leviĝi en antaŭan staran aŭ supran staton: falis kaj ne releviĝos la virgulino de Izrael [18].
2.
BIBREL Leviĝi el la tombo, reviviĝi: sed nun Kristo releviĝis el la mortintoj, la unuaaĵo de la dormantoj [19]; tiam diris Marta al Jesuo: Sinjoro, se vi estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta (...) Jesuo diris al ŝi: Via frato releviĝos [20].

releviĝo

Ago releviĝi:
a)
Mefres zorgu pri la releviĝo de la pastraro, Pentuer pri la plibonigo de la sorto de l' kamparanoj [21].
b)
kaj venis al li sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo [22]. la superhoma espero pri la releviĝo de la mortintoj, espero senerara, devas lumigi nian hodiaŭan vivon [23]; Jesuo diris al ŝi: Mi estas la releviĝo kaj la vivo [24]; la kirko de la Sankta Releviĝo estas ronda, ĝi havas 12 kolonojn integrajn kaj 6 masonitajn, bele pavimita per marmoraj platoj [25].

sunleviĝo

KAL
Matena apero de la suno: oriente, sur la flanko de sunleviĝo [26].

popolleviĝo

POL
=Popolribelo La amasa popolleviĝo metis finon unue al la abomenata financministro, poste al la tuta registaro kaj fine, la 20-an de decembro 2001, al la prezidanto de la Rúa mem, trudante lian demision [27].

tradukoj

anglaj

~i: lift; ~iĝi 7.: rise (against); re~i 2.: resurrect, raise, upraise; re~iĝo b: resurrection; popol~iĝo: uprising.

belorusaj

~i: падняць, узьняць, узвысіць, падвысіць; ~iĝi: падняцца, узьняцца, узвысіцца, падвысіцца; ~ilo 1.: рычаг; ~ilo 2.: пад'ёмнік; re~i 2.: уваскрасіць; re~iĝi 1.: паўстаць (зноў); re~iĝi 2.: уваксрэснуць.

ĉeĥaj

~i: zvednout.

francaj

~i 1.: lever; ~i 2.: mettre debout, relever; ~i 3.: soulever; ~i 4.: élever; ~i 5.: élever; ~o: lever, élévation, haussement; ~iĝi: s'élever, se lever; ~iĝo: lever, haussement; ~ilo 1.: levier; mal~i: abaisser, baisser; mal~iĝi: s'abaisser; mal~iĝo: abaissement; re~i 2.: ressusciter; re~i: relever; re~iĝi 2.: ressusciter; re~iĝi: se relever; sun~iĝo: lever du soleil; popol~iĝo: soulevèment. ŝultro~o: haussement d'épaules; sun~iĝejo: levant.

germanaj

~i 1.: heben, anheben, erheben, lupfen; ~i 2.: aufrichten, anheben, erheben, lupfen; ~i 3.: stellen; ~i 4.: heben, anheben, erhöhen, steigern; ~i 5.: heben, steigern, erheben; ~o: Heben, Anheben; ~iĝi 1.: sich heben, sich erheben, aufsteigen, aufgehen; ~iĝi 2.: aufstehen, sich erheben, sich aufrichten; ~iĝi 3.: aufkommen, anheben, beginnen, sich erheben; ~iĝi 4.: sich heben, sich erheben, höher werden; ~iĝi 5.: ansteigen, sich erheben, steigen; ~ilo 1.: Hebel; ~ilo 2.: Hebegerät, Hebevorrichtung; popol~iĝo: Aufstand.

hispanaj

~i 1.: elevar; ~i 2.: levantar; ~i 4.: elevar; ~iĝi 1.: elevarse; sun~iĝo: amanecer.

hungaraj

~i 1.: emel, felemel; ~i 2.: felemel, felállít; ~i 3.: felvet, kezdeményez; ~i 4.: növel, erősít; ~i 5.: felemel ; ~o: emelés, felemelés, felállítás, felvetés; ~iĝi 1.: emelkedik, felemelkedik; ~iĝi 2.: feláll, felemelkedik; ~iĝi 3.: támad, kerekedik; ~iĝi 4.: erősödik, növekszik; ~iĝi: felemelkedik, felülemelkedik; ~iĝo: emelkedés, felemelkedés; ~ilo 1.: emelőkar, emelőrúd; ~ilo 2.: emelő, emelőberendezés; mal~i 1.: leenged, leereszt; mal~i 2.: csökkent, mérsékel; mal~i 3.: lesüllyeszt ; mal~iĝi 1.: leereszkedik, lemegy, leszáll; mal~iĝi 2.: csökken, mérséklődik; mal~iĝi 3.: lesüllyed; mal~iĝo: leereszkedés, lesüllyedés, leszállás, lemenetel; re~i 1.: újra felemel, visszaemel; re~i 2.: feltámaszt (halottaiból); re~iĝi 1.: újra felemelkedik, visszaemelkedik; re~iĝi 2.: feltámad; sun~iĝo: napfelkelte. ŝultro~o: vállrándítás; sun~iĝejo: napkelet.

malnovgrekaj

re~i 2.: εγείρω.

nederlandaj

~i 1.: opheffen, optillen; ~i 2.: recht zetten, oprichten; ~i 3.: stellen, voorstellen; ~i 4.: verheffen, verhogen; ~i 5.: verheffen, verhogen; ~iĝi 1.: opstijgen, opstaan; ~iĝi 2.: zich oprichten, verrijzen; ~iĝi 3.: oprijzen, verschijnen; ~iĝi 4.: zich verheffen; ~iĝi 5.: uitstijgen; ~ilo 1.: hefboom; ~ilo 2.: hijstoestel.

polaj

~i 1.: podnosić; ~i 2.: postawić; ~i: podnosić; ~o: podniesienie; ~iĝi: podnosić się, przybierać, wstawać; ~iĝo: powstanie; ~ilo 1.: dźwignia, lewar; mal~i 1.: spuszczać; mal~i: spuszczać; mal~iĝi 1.: opuszczać się; mal~iĝi: opuszczać się; mal~iĝo: opuszczenie się; re~i 1.: podnieść; re~i 2.: wskrzesić; re~iĝi 1.: podnieść się; sun~iĝo: wschód słońca; popol~iĝo: powstanie.

portugalaj

~i: erguer, suspender, elevar, levantar, guindar, altear; ~iĝi: erguer-se, levantar-se; ~ilo 1.: alavanca; re~i 2.: ressucitar.

rumanaj

sun~iĝo: răsărit de soare.

rusaj

~i: поднять, поднимать; ~o: подъём, поднятие; ~iĝi 6.: восстать; ~iĝi 7.: восстать; ~iĝi: подняться, подниматься; ~iĝo: подъём; ~ilo 1.: рычаг; ~ilo 2.: подъёмник; mal~i 1.: опустить, опускать; mal~i 2.: снизить, ослабить; mal~i 3.: принизить, унизить, опустить; mal~iĝi 1.: опуститься, снизиться, понизиться; mal~iĝi 2.: понизиться, ослабнуть; mal~iĝi 3.: принизиться, унизиться, опуститься; mal~iĝo: спуск, снижение; re~i 1.: поднять вновь, восстановить; re~i 2.: воскресить; re~iĝi 1.: подняться вновь, восстановиться; re~iĝi 2.: воскреснуть; re~iĝo a: восстановление, подъём (до прежнего уровня); re~iĝo b: воскресение; sun~iĝo: восход солнца; popol~iĝo: восстание.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 9:15
2. P. Peneter: Sekretaj Sonetoj, XXXVII
3. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 10
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Malaĥi 1:11
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 28:7
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:8
7. E. Pottier tr. K. Kalocsay: Internacio
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 40:37
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 40:31
10. La Nova Testamento, Al la Romanoj 13:11
11. Jan Werner: Terminologia Kurso
12. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 19a, p. 193a
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 11:5
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 18:34
15. Henrik Seppik: La tuta Esperanto,
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 19:24
17. La Nova Testamento, S. Johano 12:1
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 5:1
19. La Nova Testamento, I. Korintanoj 15:20
20. La Nova Testamento, S. Johano 11:21,22
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 11a.
22. La Nova Testamento, S. Marko 12:18
23. Papo Paŭlo la 6a: Espero katolika, 1978:10-11
24. La Nova Testamento, S. Johano 11:25
25. S. Pokrovskij: Pilgrimo en la Sanktan Landon (2), LOdE n-ro 63 (2000:1)
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 34:15
27. Carlos Gabetta: La pereo de la „modelo IMF“, „Le Monde diplomatique“ en Esperanto

[^Revo] [lev.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.31 2010/04/09 16:32:49 ]